© 2000 AAEE

Al la TTTejo de la Gxenerala Serva Oficejo de AA en Novjorko
Al la Oficiala
Mondocentra
TTTejo de AA
(en lingvoj Angla
Franca kaj Hispana)

Alkoholuloj Anonimaj en La Lilandejo - Bazaj Informoj pri AA en Esperanto
Kio do estas AA?
Anonimeco
Kiu alkoholulas?
‘Dio’ en AA
‘Aliaj problemoj’
Kunsidoj
AA-Literaturo
Lingvoj de AA
Historio de AA
La triangulo en cirklo estas unu el la plej konataj simboloj de AA; gxi rolas iom simile al la verda stelo en Esperantujo. Apud la 3 lateroj de la triangulo oni ofte skribas la 3 t.n. legacojn de AA: ‘Unueco / Servado / Resanigxo’. 12 Pasxoj
12 Tradicioj
12 Konceptoj
Tri Legacoj
AA en TTT
AA ekster TTT
Al-Anon, NA ktp
Eksteraj Rilatoj
Mi nomigxas ...
Reviziita je 2001.04.08
Pri Tiuj Cxi Pagxoj
Al la kunvenejo de retgrupo de AA

Pri Tiuj Ĉi Paĝoj

Mi estas simpla sobra membro de la societo "Alkoholuloj Anonimaj", kiu havas membrojn en pli ol cent landoj, kaj kiu depost sia fondiĝo en 1935 donis al milionoj da ŝajne ĝismorte drinkontaj, nekuraceblaj ebriuloj rimedon por sobriĝi kaj utiliĝi. Mi estas unu el tiuj nesobrigebluloj, kaj mi opinias tre probable, ke sen miaj spertoj en AA (ekde 1984), mi estus jam antaŭ multaj jaroj mortinta.

Mi ne estas ia "estro" de AA; fakte AA ne havas tiel nomindan estraron. Ĝi estas serva organizaĵo, tute demokratia, kies membroj rajtas kredi ion ajn kaj agi iel ajn laŭ sia elekto — eĉ rajtas reebriiĝi (kaj ve, ja multaj elektas praktiki tiun rajton ;-(). Tio, kion mi skribis en tiuj ĉi paĝoj, estas tio, kion mi opinias utila por informi al esperantistoj, kiuj eventuale volos mem sobriĝi, aŭ konas iun (intimulon, parencon, ktp) kiu bezonas tian helpon, aŭ eble nur interesiĝas el intelekta vidpunkto pri movado, kiu tiom multnombre disvastiĝis kaj efektivigis tiom da ŝajne neeblaj sobriĝoj.

"Oficialaj" informoj pri AA estas legeblaj en angla, franca kaj hispana lingvoj ĉe la TTTejo de la Ĝenerala Serva Oficejo de AA (en Novjorko) kaj ĉe multaj aliaj TTTejoj de regionaj aŭ lokaj AA-organizaĵoj.

Pluraj el miaj nacilingvaj paĝoj enhavos informojn pri AA (aŭ resendos legantojn al eksteraj informejoj en la koncerna lingvo). Mia Diverslingva AA-paĝeto eventuale utilos al tiuj, kiuj serĉas informojn en aliaj lingvoj.


Tiu ĉi paĝo estas parto de
La Lilandejo