Galerio
de E-agantoj en Kartvelio
- ABASHIDZE, Giorgi
pedagogo, energia propagandisto kaj instruisto de Eo en Transkaukazio. Nask. 1873. En 1931 li atingis gravan sukceson por Eo en Intersindikata Konsilantaro en Tifliso. Sekretario de Kartvelia komitato de SEU.
- ABULADZE, Avtandil
- ANDREJEV, Andrej
- rusa E-isto. Nask. 24.08.1864, Poltava gubernio (Rusio). Oficis kiel militjughisto en Kaukazio, Varsovio, Moskvo. E-istighis en 1910. En 1913 verkis originalan 168-paghan ruslingvan libron - "Richaj kaj tre lerte kunmetitaj informoj lau Zamenhof". En 1921 li gvidis E-kursojn en Tbiliso, kies lernanto interalie estis fama lingvisto G.Sevak. Lingva komitatano de 1930.
- BAKRADZE, Giorgi
- pioniro de E-movado en Kartvelio. Nask. 1887, Vladikavkazo (Rusio). Mort. 18.12.1960. En 1908 fininte klasikan gimnazion forveturis al Pollando por lernado. En 1914 li finis Veterinan Instituton de Varsovio. Reveninte hejmen dum kelkaj jaroj G.Bakradze laboris en Borchalo regiono (Orienta Kartvelio) kiel veterinaro.
En 1918 li komencis laboron kiel vicdirektoro de Scienca Fundemanta Biblioteko en novfondita Tiflisa Shtata Universitato. G.Bakradze paralele studis kaj finis filologian fakon ricevinte diplomon de specialisto de germana lingvo kaj literaturo. Chi tie li defendis disertacian verkon kaj ricevis titolon de kandidato de pedagogiaj sciencoj.
Dum 1935-37 G.Bakradze laboris en Shtata Publika Biblioteko kiel katedrestro kaj de 1938 ghis la morto (1960) estis docento en Pushkina Pedagogia Instututo.
G.Bakradze eklernis Esperanton estante auskultanto de klasika gimnazio en Vladikavkazo. Dum varsoviaj jaroj (1908-1914) li konatighis kun Ludoviko Zamenhof kaj Antoni Grabowski. Kontakte kun chi-tiuj personoj li profundigis sian scion en Esperanto. En 1912 li ekzamenighis kaj ricevis diplomon kaj titolon de profesoro de Internacia Instituto de Esperanto en Ghenevo. Li estis unusola Esperantisto el Kartvelio kun profesora diplomo.
G.Bakradze komencis tradukadon de la unuaj jaroj de sia Esperantistigho. Dum la vivo en Varsovio li tradukis verkojn de Vajha-Pshavela, Aleksandre Kazbegi, Irodion Evdoshvili k.a., kiuj estis publikitaj en la revuo Pola Esperantisto. Ekzistas interesa korespondado inter Giorgi Bakradze kaj fama poeto Vajha-Pshavela pro la traduko de "Edzighfesteno de garoloj". Chi-tiuj leteroj estis publikitaj en dekvoluma kolekto de verkoj de Vajha-Pshavela. Ili estas datitaj de 1912 jaro.
Esperantaj tradukoj de kartvelaj verkistoj estis publikitaj en dusemajna literatura-propaganda gazeto Kaukaza Esperantisto, kiun eldonadis Societo de Kaukazaj Esperantistoj dum 1910-1911 jaroj. Post la unua mondmilito, en 20-aj jaroj en Sovetunio estis kreita Sovetrespublikara Esperantista Unio kaj en Tbilisi - ghia loka komitato. Dum 20-30-aj jaroj chi-tiun komitaton gvidis G.Bakradze.
Li unua konatigis kartvelan leganton pri la traduko de Tigrofelulo en hungara lingvo pere de Esperanto. Chi-tiu historio aperis en Literatura Gazeto en 1934 jaro sub la titolo Tariel. Al la plumo de G.Bakradze apartenas multaj artikoloj pri Esperanto-logio. Nur lia merito estas la fakto, ke en Esperanto ekzistas la vortoj "kartvelo" kaj "Kartvelio" .
En 1957 okaze de 70-jarigho de Esperanto G.Bakradze estis elektita membro de la Societo de Veteranaj Esperantistoj en Londono kaj estis aljughita speciala honora insigno, Ora Stelo. Bedaurinde ghi ne atingis adresaton, char estis perdita survoje. Pli poste li ricevis fotokopion de la medalo, kiu nun estas konservata che lia filo, doktoro Ilia Bakradze.
Dum 1957-60 G.Bakradze estis unu el gvidantoj de Kartvelia Esperantista Societo.
- CIKLAURI, Giorgi
- poeto, vojaghanto kaj revoluciulo, pseudoonimo - Tiflisano. Nask. en Gudamakari (Orienta Kartvelio). Mortis chirkau 1914 (?). Kun lia nomo estas ligita unu grava fakto, kiu farighis konata por kartvela legantaro dank’ al G.Bakradze. En la artikolo "Tariel", kiu estis publikita en "Literaturuli Gazeti" (12a de decembro 1934) temas pri la historio de la traduko de "Kavaliro en tigra felo" hungaren fare de Bela Vikar.
Chi-tiu traduko estis granda evento ne nur per tio, ke hungara legantaro konatig'is kun kartvela chefeposo, sed ankau per tio, ke ghi estas unua poezia traduko de la poemo post Artur Leist-a traduko. Ghi estas rimarkinda ankau per tio, ke ghi estis plenumita helpe de Eo. Eo estas "pontlingvo", kiu kunigis Kartvelion kaj Hungarion kaj per ghi hungara poeto Bela Vikar kaj kartvela poeto-Esperantisto Giorgi Ciklauri kunhelpante tradukis poemon el kartvela lingvo hungarlingven. G.Ciklauri bushe tradukadis la stofojn el kartvela lingvo Esperante kaj poste B.Vikar versigis ilin hungare. La traduko estis eldonita en 1917 en Budapeshto.
Estas rimarkinda, ke en persona arkivo de G.Bakradze trovighas 32-pagha libro de G.Ciklauri "Tra la mondo per Esperanto", kiun ricevis societo de tbilisaj E-istoj de Barcelono (Hispanio), kie ghi estis eldonita en 1909-11. Pri tio G.Bakradze publikis en gazeto "Droeba" la 20-an de junio 1909. G.Ciklauri kunlaboris kun "La revuo".
En fremdaj periodajhoj familnomon de G.Ciklauri oni mencias diversmaniere - Gyorgy Ciklari, Giorgi Ciskarauli, …
-
CUCKIRIDZE, Lamara
Nask. 1932. Finis Kartvelian politeknikan instituton en 1955, laboras kiel kosmetologo. E-isto de 1977, finis dujarajn kursojn che la respublika domo de instruistoj (inst. E.Kapanadze). De 1979 gvidas E-klubon "Floro" che la palaco de pioniroj kaj lernantoj de Lenindistrikto (nun Nadzaladevi) de Tbilisi. Fondinto kaj direktoro de E-muzeo je la nomo de G.Bakradze. Organizanto de multaj aranghoj, konferencoj, koncertoj, artestro de la klubo. Mem partoprenis UK en Pollando (1987), ankau E-renkontighojn en Chehhoslovakio, Germana DR kaj Hungario. Shi estas laureato de I.Gogebashvili-premio. Pro sia nobla laboro en la sfero de edukado de juna generacio en 1999 ricevis Ordenon de la Honoro de Kartvelio.
-
CUCKIRIDZE, Manana
- FISHER, Andreo
- ruso, doktoro, kuracisto. Nask. 1855, Orell. Mort. 27.05.1930, Leningrado. E-isto de 1892 kaj de tiam senlace laboris por ghi. Kunfondis kaj multajn jarojn prezidis Kaukazan E-societon. Partoprenis multajn Uk-ojn, kunlaboris kun multaj E-gazetoj. Direktoro de Tbilisa Akushista instituto. En 1910 en Tbilisi estis eldonita lia "Legolibro" kaj en 1911 - "Historieto de Esperanto". Li estas autoro de lernolibro por armenoj.
- GOCIRIDZE, Aleksandre
Nask. 3.02.1904. Li gvidis landan E-movadon dum la plej malfacilaj tempoj kaj por nia lando, kaj por Eo - 40-50-aj jaroj. Li finis mezlernejon en urbo Signagi. En 1928 finis medicinan fakon de Tbilisa universitato. De 1930 jaro docento de fiziologia katedro de la sama universitato, de 1933 - katedrestro de Kutaisa pedagogia instituto. En 1943 defendis kandidatigan disertacion, en 1953 - doktorigan. Baldau farighis profesoro.
A.Gociridze komencis lerni Eon en 1933. Lau linio de sindikatoj E-societon en Tbilisi gvidis G.Abashidze, kiu estis instruisto de A.Gociridze. Post translokigho al Kutaisi 1934 en loka pedagogia instituto kreis E-rondon, kie li instruis ghis 1941.
Post milito kune kun G.Bakradze gvidis societon de Kartveliaj Esperantistoj. En 1958 estis elektita prezidanto de tiu societo.
- GOGELIANI, B.
- fervora pioniro de Eo en Kartvelio; mortis en 1910. E-isto jam de infanagho. Li studis en la universitato de Geneve kaj reveninte sian patrolandon, baldau estis arestita pro politika afero kaj metita en malliberejon de Tifliso, kie li instruis E-on al mulataj siaj samsortuloj. Post unu jaro oni ekzilis lin en nordan Rusion, kie li ne povis elporti la klimaton kaj malsanighis. Ech tie li propagandis E-on inter politikaj ekzilitoj ghis la lastaj tagoj de sia vivo. El sia ekzilejo kunlaboris al "La ondo de Esperanto".
- GOGITIDZE, V.
- unu el pioniroj de Kartvelia E-movado. Li estas autoro de la libro "Gramatiko de Esperanto", kiu aperis en Tbilisi, en 1910.
-
GOGOLADZE, Irakli
Nask. 11.10.1935, Batumi. Chi-tie ricevis mezan kaj muzikan edukitecon. Finis Kartvelian politeknikan instituton en 1961 kaj filozofian fakon en 1965. Laboris en diversaj organizajhoj de Tbilisi kaj Batumi, de 1986 estas pedagogo de Sh. Rustaveli shtata universitato de Batumi.
Li posedas kelkajn lingvojn, estas ekstrasenso de internacia kategorio, membro de monda antroposofia societo.
E-isto de 1956. Lia instruisto estis G.Tkeshelashvili. De 1983 gvidanto de E-rondo che Achariaj sindikatoj, ghis 1992 prezidanto de E-klubo "Velo". Nun estas gvidanto de E-societo "Renesanco" che Batuma universitato.
I.Gogoladze estas aktiva tradukanto, estis unu el redaktoroj de "Kavaliro en tigra felo" (tradukisto Z.Makashvili).
-
HIZAMBARELI, Nana
-
KAGHAJA, Kristine
Honora membro de KarEsA de 1998. Nask. 1926, Borghomi. De 1947 loghas kaj agas en Kutaisi. Kun Eo konatighis helpe de I.Lisichnik en 1966, poste dum multaj jaroj (ghis 1985) gvidis klubon de internacia amikeco en Kutaisa palaco de pioniroj kaj lernantoj, kie shi instruis ankau Eon. Pro shia nobla laboro ricevis shtatordenojn, honirajn insignojn, sigelojn kaj dipolomojn.
K.Kaghaja tradukis E-en bonajn specimenojn de kartvela literaturo: "La vidvino de Otara familio" de I.Chavchavadze, "Kion faris la lulkanto ?!" de I.Gogebashvili, "Suramia fortreso" de D.Chonkadze, "Pardonu min instruisto", "La viktimo de l’amo" de G.Imereli k.a. Shi enscenigis en la scenejo de la palaco teatrajhetojn.
-
KAPANADZE, Emzar
- kuracisto, energia propagandisto kaj eminenta instruisto de Eo. Nask. 1931. Finis mezlernejon en 1949 en Poti, medicinan instituton en 1956, en Tbilisi. Kun Eo konatighis en Moskvo, en la Centra domo de medicinistoj. Dum longa tempo instruis Eon en la Kulturdomo de instruistoj, kie li fondis E-klubon "Amikeco". Iniciatinto de enkonduko Eon en Tbilisa shtata universitato. Estis vicprezidanto de KF de ASE dum 1983-90. Preparis por eldono Ean lernolibron. Havas tradukojn de konataj verkoj de kartvela literaturo.
- LISICHNIK, Ida
- rusa hebreino, nask. 1898, Kiev. Mortis 1983, Kutaisi. Finis jurinstituton 1920 kaj instituton de eksterrilatoj 1924. Aktiva E-istino de 1912. Komitatanino kaj poste prezidantino de E-societo en Kiev. Kunaranghis la 2-an tutruslandan kongreson en Kiev 1913. Direktoro de Kieva E-instituto 1918. De 1926 loghis en Sebastopol. Post milito translokighis al Kartvelio kaj de 1959 ghis pensia agho laboris kiel instruisto de angla lingvo en A.Culukidze pedagogia instituto de Kutaisi.
Shi kreis la unuan E-rondon en Kutaisi, kie dum multaj jaroj agadis. Tradukis E-e kartvelajn literatutajhojn, inter ili: "Jerusalema taglibro" de I.Abashidze, "Kiu diris" de S.Chikovani, "Suliko" de A.Cereteli, kanto de R.Lagidze "Tbilisi", versoj de N.Baratashvili k.a. I.Lisichnik estis membro de Internacia Jhurnalista Unio kaj Monda Unio de veteranaj Esperantistoj.
Shi estas entombigita en hebrea tombejo de Kutaisi. Shian tombon dekoras busto farita de Odesa E-isto.
-
MAKASHVILI, Zurab
Kartvela sciencisto, kandidato de biologiaj sciencoj. Laboris en Centa botanika ghardeno de Akademio de sciencoj. autoro de sciencaj publikajhoj kaj libroj en biokemio kaj abelbredado ("Propoliso - natura medikamento", rusa-kartvela kaj kartvela-rusa vortaroj pri abelkulturo, "Mielo", k.a.). Li estis lingvisto, scipovis germanan, anglan, francan, italan kaj polan lingvojn. Esperantisto de 60-aj jaroj. Tradukis Esperante kartvelan eposon "Kavaliro en tigra felo". La tuta verko estis eldonita en 1987, aforismoj de Shota Rustaveli - en 1983.
- MACHAVARIANI, Liana
Nask. en 1940. Shi lernis en 19-a mezlernejo de Kutaisi. Finis fremdlingvan fakon de Tbilisa shtata universitato. Laboris kiel instruisto de angla lingvo en 62-a mezlernejo en Tbilisi. Nun shi estas lektoro de medicina universitato.
Kun Eo shi konatighis en mezlernejo sub la gvido de I.Lisichnik. Post la fino de kursoj kreis rondon, kie shi instruis E-on al siaj samklasanoj. Pri tiu fakto skribis "Nuntempa Bulgario" en 1958. Poste la similan rondon kreis en Kutaisa palaco de pioniroj kaj lernantoj. Dum kelkaj jaroj gvidis E-rondon ankau en 62-a Tbilisa lernejo.
L.Machavariani estas partopreninto de 51-a UK en Budapeshto.
-
TABAGUA, Ilia
Nask. 12.03.1919, Zugdidi regiono. Doktoro de historiaj sciencoj, profesoro, eminenta aganto de sciencoj, posedanto de la ordeno de Honoro.
Dum multaj jaroj laboris en eksterlandaj arkivoj kaj bibliotekoj, de kie kunportis grandan dokumentan materialon pri la historio de Kartvelio. I.Tabagua estas autoro de ch. 150 verkoj. Li estas direktoro de Kartvelia instituto de Europo kaj Ameriko, katedrestro en instituto de Historio kaj etnografio.
Li posedas kelkajn europajn lingvojn. Dum restado en Austrio li konatighis kun Eo kaj farighis favora al la Lingvo Internacia. Dum 1983-1991 estis prezidanto de KF de ASE. De 1991 estas honora prezidanto de KarEsA.
-
TKESHELASHVILI, Giorgi
Nask. 14.01.1911, Kutaisi. Mort. 12.07.2000, Tbilisi. Finis 107-an germanlingvan mezlernejon en Tbilisi en 1928 kaj energetikinstituton en 1932. Ghis la militservo aktive agadis en sciencesplora kaj pedagogia terenoj. En 1945 defendis disertacion por la titolo de kandidato de tekniksciencoj kaj doktorigan disertacion en 1965. De 1964 ghis la morto laboris en katedro de automatiko kaj telemekaniko de Kartvelia teknika universitato. Li ricevis ordenojn kaj medalojn: Insigno de honoro, unuagranda ordeno de patrolanda milito, ordeno de honoro.
E-isto de 1928. En 1932 li kreis E-rondon en Domo de instruistoj. De 50-aj jaroj li estis unu el gvidantoj de Kartvelia E-societo. Partoprenanto de internacia konferenco en Hungario, UK en Bulgario (Varna, 1978) kaj aliaj.
En 1987 estis eldonita lia "Helplibro de Esperanto", en 1992 - fabeloj de Sulhhan-Saba Orbeliani. Li preparis por eldono ankau kartvela-Esperantan kaj Esperanta-kartvelan vortarojn. Verkis kaj mem tradukis en Eo helpan lernolibron "Fundamentoj de la teorio de informo". Honora membro de KarEsA en 1998-2001.
- TOIDZE, Levan
- profesoro, fama sciencisto kaj esploristo de nova kaj lastatempa historio, konata socia aganto. Nask. 1929. Mort. 1997, Tbilisi. Li estis autoro de pli ol 100 sciencaj verkoj, inter ili menciindas: "Politika historio de Kartvelio", "Historiaj kaj politikaj aspektoj de kartvela-oseta konflikto", "Historiaj, politikaj kaj juraj aspektoj de abhhaza konflikto". Li estis unu el fondintoj de konfliktologio en Kartvelio. Vicprezidanto de KF de ASE (1983-85). Li estis partoprenanto de kelkaj UK-oj.