Konciza Historio
de la E-movado en Kartvelio
(Nekompleta listo)
1896, Tiflis
Estis fondita la unua E-societo, kiun gvidis F.Avilov
1907, Vladikavkaz
G.Bakradze fondis E-grupon en klasika gimnazio
1908, Varsovio
G.Bakradze studis en Veterinara Instituto, kie li alproksimighis kun L.Zamenhof kaj A.Grabowski
1909, Barcelono
Estis eldonita libro de G.Ciklauri (Tiflisano) "Tra la mondo per Esperanto"
1910, Tbilisi
Aperis dusemajna gazeto "Kaukaza Esperantisto"
1910, Tbilisi
Estis eldonita libro de V.Gogitidze "Gramatiko de la lingvo Eo"
1911, Tbilisi
Estis eldonita libro de A.Fisher "Historieto de Eo"
1912, Maj, Genevo
Internacia Instituto de Eo promociis al G.Bakradze titolon de profesoro
1917, Budapeshto
Estis eldonita "Kavaliro en Tigra felo" de Sh.Rustaveli hungarlingve surbaze de E-lingva traduko de G.Ciklauri
1920, Tbilisi
Estis fondita Tbilisa komitato de Sovetrespublikara E-Unio
……
1957, Londono
G.Bakradze estis elektita membro de la Societo de Veteranaj E-istoj kaj li ricevis Oran Stelon
1966, Jan, Kutaisi
Estis fondita Esperantista Rondo (Domo de Pioniroj kaj Lernantoj)
1978, Jan, Tbilisi
Estis fondita Esperanto Klubo "Amikeco"
1978, Jul, Borghomi
Okazis la 1a Kartvela Esperantista Renkontigho
1978, Okt, Tbilisi
Estis fondita EK "Iveria" (Shtata Universitato)
1978, Dec, Kutaisi
Okazis la 2a Kartvela Esperantista Renkontigxo
1979, Mar, Tbilisi
Okazis la 3a Kartvela Esperantista Renkontigho
1979, Okt, Tbilisi
Estis fondita Infana Esperanto Klubo "Floro" (Domo de Pioniroj kaj lernantoj de Lenina Distrikto)
1981, Apr, Tbilisi
Estis fondita Esperantista Rondo "Espero" (Domo de Pioniroj kaj Lernantoj de Oktobra Distrikto)
1982, Jul, Svaneti
Okazis la 1a Somera Esperantista Turista Renkontigho
1982, Sep, Tbilisi
Estis fondita Esperantista Rondo "Kaskado" (Palaco de Pioniroj kaj Lernantoj)
1982, Tbilisi
Estis eldonita "Aforismoj de Shota Rustaveli"
1983, Jun, Sohumi
Estis fondita EK (Domo de Sindikatoj de Klerigadagantoj)
1983, Jul, Trialeti
Okazis la 2a Somera Esperantista Turista Renkontigho
1983, Okt, Tbilisi
Estis fondita Kartvelia filio de ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj)
1984, Feb, Tbilisi
Estis fondita EK "Kartvelio" (Politeknika Instituto)
1984, Jul, Mtiuleti
Okazis la 3a Somera Esperantista Turista Renkontigho
1984, Sep, Tbilisi
Estis fondita Esperanto kursoj en Fremdlingva Pedagogia Instituto
1984, Okt, Batumi
Estis fondita EK "Velo" (Domo de Sindikatoj)
1985, Jul, Imereti
Okazis la 4a Somera Esperantista Turista Renkontigho
1986, Jul, Meshheti
Okazis la 5a Somera Esperantista Turista Renkontigho
1986, Dec, Tbilisi
Estis fondita EK "Sakartvelo" (Domo de Komunikadoj)
1987, Tbilisi
Estis eldonita "Helpa lernolibro de Esperanto"
1988, Okt, Tbilisi
Internacia Renkontigho dedichita al 10 jara Jubileo de IEK "Floro"
1989, Tbilisi
Estis eldonita "Kavaliro en Tigra felo" de Shota Rustaveli
1990, Apr, Tbilisi
Surbaze de Kartvelia filio de ASE estis fondita Kartvelia Esperanto Asocio
1990, Sep, Tbilisi
Konsilio de Ministroj de Kartvelia SSR registris statuton de Kartvelia Esperanto Asocio
1990, Jul, Tbilisi
Somera Esperanto Ripoztendaro
1991, Feb, Tbilisi
Okazis la 1a Kongreso de Kartvelia Esperanto Asocio
1995, Tbilisi
Estis eldonita "Sagheco de falso" de Sulhhan-Saba Orbeliani
1996, Maj, Tbilsi
Estis fondita Esperanto Muzeo je la nomo G.Bakradze
1996, Okt, Batumi
Estis fondita Esperanto Societo "Renesanco" (Shtata Universitato)
1997, Okt, Tbilisi
Kartvelia Justicministerio denove registris statuton de Kartvelia Esperanto Asocio
1998, Jan, Tbilisi
Estis fondita revuo en Esperanto "Kaukazo"
1998, Maj, Tbilisi
Okazis la 2a Kongreso de Kartvelia Esperanto Asocio
1998, Dec, Tbilisi
Mtacminda Distrikta Jughejo registris statuton de KarEsA surbaze de nova legharo
1999, aug, Berlin
Dum UK KarEsA farighis alighinta asocio de UEA
1999, Sep, Tbilisi
La unua interretkonekto de KarEsA-anoj
2001, Maj, Tbilisi
Enretigo de KarEsA oficiala hejmpagho
2001, Sep, Tbilisi
E-to farighis deviga studobjekto en Tbilisi Laika Instituto
2002, Dec, Tbilisi
Okazis la 3a Kongreso de Kartvelia Esperanto Asocio