Statuto de
Kartvelia Esperanto-Asocio
Registrita la 31an de decembro, 1998 lau' decido No.16 de
Mtacminda Distrikta Jug'ejo, Tbilisi, Kartvelio
1. GENERALAJ'OJ
1.1. Kartvelia Esperantista Asocio - KarEsA (poste en teksto Asocio) estas sendependa socia organizo unuig'anta esperantistojn kaj iliajn klubojn, grupojn, rondetojn, aliajn kolektivojn kaj organizojn subtenantajn esperantistan agadon.
1.2. Kartvelia Esperantista Asocio estas jura sekvulo de samnoma organizo registrita de Registra Kolegio de Kartvelia Justicministerio en la 10an de oktobro 1997 per la decido N 29/9.
1.3. Asocio agas lau' c'i-tiu statuto surbaze de Konstitucio de Kartvelio, Civila Kodo de Kartvelio kaj aliaj leg'oj kaj normativaj aktoj de Kartvelio.
1.4. Asocio estas jura persono.
1.5. Laborlingvoj de la Asocio estas kartvela kaj Esperanto.
1.6. Oficiala nomo de la Asocio:
- en kartvela lingvo - "sakartvelos esperanto asociacia";
- en Esperanto - Kartvelia Esperantista Asocio.
1.7. Sidloko de la estraro de la Asocio estas urbo Tbilisi.
1.8. Jura adreso de la Asocio estas: 380008 Tbilisi, G.C'anturia str. N 12.
2. CELOJ DE LA ASOCIO
2.1. Celoj de la Asocio estas:
- Kontribui al disvastigo de Internacia helplingvo Esperanto en Kartvelio;
- Zorgi por faciligo de internaciaj rilatoj kaj solvo de lingvaj problemoj;
- Helpi al faciligo de spiritaj kaj materiaj rilatoj inter homoj malgrau' ilia lingvo, nacieco, raso, sekso, religio kaj politikaj konsideroj;
- Helpi al firmigo de amikeco inter nacioj kaj edukado de juna generacio kun sento de solidareco, estimo kaj interkompreno rilate al aliaj popoloj;
- Helpi al esperantistoj kaj ilia kolektivoj por establi interrilatojn kun eksterlando pere de Esperanto;
- Popularigi ekonomiajn, kulturajn, sciencajn kaj aliajn atingojn de Kartvelio eksterlanden.
2.2. Por efektivigi siajn celojn la Asocio:
- Koordinas esperantistan movadon en Kartvelio kaj iliajn internaciajn ligojn;
- Organizas esperantlingvajn kursojn en mezaj kaj superaj lernejoj, kulturdomoj, aliaj organizoj;
- Aktive partoprenas en internacia esperantista movado, organizas seminarojn, konferencojn, kongresojn, turistajn kunvenojn kaj junularajn tendarojn;
- Efektivigas sciencajn, tradukajn, eldonajn laborojn kaj produktas suvenirojn kun speciala simboliko.
2.3. La Asocio estas neu'trala rilate al nacia, rasa, religia, seksa, socia kaj politikaj problemoj en limoj de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.
2.4. Agado de la Asocio disvastigas en la tuta teritorio de Kartvelio.
3. MEMBRECO DE LA ASOCIO
3.1. La Asocion prezentas individuaj, kolektivaj, subtenantaj kaj honoraj membroj.
- Individua membro de la Asocio povas esti civitano de Kartvelio, kiu scipovas Esperanton au' lernas g'in kaj agnoskas la statuton de la Asocio;
- Kolektiva membro de la Asocio povas esti c'iu funkcianta en Kartvelio esperantista kolektivo, organizo, societo;
- Subtenanta membro de la Asocio povas esti c'iu neesperantista organizo au' aparta persono, subtenanta agadon de la Asocio materie au' morale;
- Honoraj membroj de la Asocio povas esti plej meritaj pro Esperanto-agado personoj de Kartvelio. La statuson de honora membro promocias la estraro de la Asocio.
- Membrojn de la Asocio akceptas kaj eksigas estraro de la Asocio lau' ilia skriba peto.
3.2. Membroj de la Asocio rajtas:
- Elekti kaj esti elektitaj en la organoj de la Asocio;
- Partopreni en c'iuj sferoj de Asocia agado;
- Fari proponojn dum kunvenoj, kunsidoj, kongresoj, kritiki c'iujn anojn kaj organojn de la Asocio;
- Uzi materian-teknikan bazon de la Asocio, aboni esperantajn literaturon kaj periodikon;
- Reprezenti Asocion en Kartvelio au' eksterlande dum esperantistaj arang'oj lau' prokuro de la estraro de la Asocio;
- Forlasi la Asocion.
3.3. Membroj de la Asocio devas:
- Obei statuton de la Asocio kaj helpi al plenumo de decidoj de Asocia estraro;
- Aktive partopreni en la agado de la Asocio;
- Regule pagi membrokotizon;
- Gardi asocian au'toritaton kaj zorgi pri merita kompletigo de asociaj vicoj.
4. GVIDORGANOJ DE LA ASOCIO
4.1. La plej alta organo de la Asocio estas kongreso, g'ia plenuma organo - estraro, kontrola organo - revizia komisiono.
- Kongreso estas kunvokata foje dum 3 (tri) jaroj. Nombron kaj ordon de elekto de delegitoj al kongreso de la Asocio difinas estraro. Kongreso estas decidopova, se g'in c'eestas pli ol 2/3 de elektitaj delegitoj. Decidojn de la kongreso oni akceptas per publika balotado lau' simpla plejmulto de la voc'oj.
- Kongreso estas rajtigita au'skulti kaj konfirmi raportojn de la estraro kaj revizia komisiono, korekti kaj s'ang'i statuton de la Asocio, difini direktojn por la agado de la Asocio, konfirmi perspektivajn laborplanojn, elekti estraron de la Asocio kaj revizian komisionon, konfirmi membrokotizojn, decidi pri la gravaj demandoj de interrilatoj kun internaciaj organizoj;
- Lau' decido de la estraro au' lau' postulo de 1/3 de individuaj au' kolektivaj membroj povas esti organizata ekstervica kongreso de la Asocio;
- Dum interkongresa periodo estraro de la Asocio gvidas agadon de la Asocio. G'i respondecas nur antau' la kongreso. Estrarkunsidoj okazas foje dum du monatoj. Dum sia unua kunsido estraro elektas prezidanton, vic-prezidanto(j)n, respondecan sekretarion, kreas sekciojn kaj disdividas laboron inter la estraranoj.
- La estraro rajtas kompili kalendarajn agadplanojn, solvi c'efajn kurantaj aferojn, konfirmi instruplanon kaj programojn de la Asocio, kooptas novajn membrojn en la estraron, registras lokajn organizojn, establas ligojn kun eksterlandaj esperantistaj organizoj, preparas asociajn kongresojn, traktas asocian bonhavon, financojn.
- Prezidanto reprezentas Asocion en c'iuj organizoj enlande kaj eksterlande, subskribas oficialajn dokumentojn, kunvokas kunsidojn de la estraro, gvidas kunsidojn de la estraro kaj kongreso. Se necese lian funkcion plenumas vic-prezidanto.
- Respondeca sekretario gvidas organizajn laborojn, ordigas dokumentadon, korespondas kun organizoj kaj membroj de la Asocio, zorgas pri plenumo de asociaj decidoj.
- Revizia komisiono dum sia unua kusido elektas prezidanton kaj vicprezidanton de la komisiono. Revizia komisiono kontrolas financan agadon de la Asocio, decidojn de la kongreso. Komisiono respondecas nur antau' kongreso.
5. BONHAVO KAJ EKONOMIA AGADO
5.1. La Asocio povas posedi oficejojn, konstruaj'ojn, log'ejon, entreprenojn, inventaron por plenumi taskojn antau'viditajn lau' statuto de la Asocio.
5.2. Materiaj kaj financaj rimedoj de la Asocio estas:
- Alig'kotizoj kaj c'iumonataj membrokotizoj;
- Volontaj, bonfarantaj enspezoj kaj ofertoj;
- Enspezoj ricevitaj de prelegoj, ekspozicioj, loterioj, sportaj, turistaj kaj aliaj arang'oj;
- Enspezoj de eldona kaj mastruma agado, aliaj leg'aj enspezoj.
La Asocio havas la rajton ricevi monrimedojn au' havaj'on el eksterlando por realigi de celoj kaj taskoj difinitaj lau' statuto leg'orde.
5.3. Profito ricevita de mastruma agado de Asocio estas uzebla nur por plenumo de statutaj taskoj kaj ne povas esti dividitaj inter Asociaj membroj.
5.4. Mastrumaj entreprenoj kaj organizoj de la Asocio pagas impostojn de la stata bug'eto lau' leg'a ordo kaj kvanto.
5.5. Asocio efektivigas kontrolon, kalkulon kaj librotenadon de sia ekonomia kaj mastruma agado lau' leg'a ordo.
5.6. La grandecon de membrokotizoj por individuaj kaj kolektivaj membroj difinas estraro de la Asocio. Lernantoj, iliaj kolektivoj kaj honoraj membroj kotizojn ne pagas, kaj subtenantaj membroj - lau' deziro kaj ebleco.
5.7. Asociaj rimedoj estas elspezataj por financi organizan, mastruman, stud- kaj klerigan agadon.
6. C'ESO DE LA AGADO DE LA ASOCIO
6.1. Asocio c'esas sian laboron:
- se la kongreso tion decidas;
- se g'i rompas c'i-tiun statuton kaj Civilan Kodon de Kartvelio;
- se la jug'istaro tion decidas - pro la agado malpermesita lau' Kartvelia leg'aro.
7. ORDO DE LIKVIDO KAJ DISDIVIDO DE ASOCIA BONHAVO
7.1. En la kazo de likvido de Asocio, likvidanta organo kreas likvidan komisionon, kiu taksas asocian havaj'on, evidentigas debitorojn kaj kreditorojn, difinas pagordon de impostoj kaj prezentas al likvidanta organo. Restintan post likvido bonhavon oni disdividas lau' valida leg'aro.