Kronikoj de Kartli


Civilizo de feu'da Kartvelio bazigxas sur tri kolonoj - Evangelio, "Kavaliro en tigra felo" kaj "Kronikoj de Kartli". La unua el ili servis al firmigo de nacia kredo, la brilanta poemo de Sxota Rustaveli simbolis senmortecon de kartvela popolo kaj la tria - farigxis unu el fundamentoj de nacia konscio kaj unueco.

"Kronikoj de Kartli" estas kolekto de historiaj verkoj, kiu prezentas historion de Kartvelio, kiel parton de monda historio kaj montras interligon kun aliaj landoj kaj popoloj, kaj precipe, kun najbaroj - logxantaj en vasta teritorio de ambau' flankoj de Granda Kau'kaza montocxeno. Ekzistas multaj antikvaj skribmonumentoj kartvelaj, armenaj, grekaj, arabaj, nordkau'kazaj, kiuj tusxis Kau'kazon kaj gxian logxantaron tiel au' aliel, sed "Kronikoj de Kartli" estas unusola historia verko prezentanta t.n. biblian skemon de deveno de kau'kaziaj popoloj. Legendo de kartvela historiisto Leonti Mroveli estas jena:

"La dio punis popolon kiu decidis konstrui Babelan turon kaj paroligis ilin en diversaj lingvoj dispelante en diversaj landoj. Pranepo de biblia Noa, nepo de Jafeto - Targamos kun sia familio venis en suda Transkau'kazio, kiu situas norde de konata haltloko de Arkeo de Noa. Targamos havis ok filojn-heroojn - Haos, Kartlos, Bardos, Movakan, Lekos, Heros, Kavkasos, Egros, ankau' multajn nepojn kaj pranepojn. Li vivis sescent jarojn kaj liaj idoj multobligxis tiel forte, ke la lando inter montoj Ararat kaj Masis estis nesuficxa por ili. Pro tio Targamos disdonis al siaj filoj novajn logxejojn en la tuta teritorio de Kau'kazio".

Lau' legendo filoj farigxis antau'uloj, etnarkoj de kau'kaziaj popoloj, al kiuj kartvela historiisto donis nomojn devenantajn de etnonomoj de la popoloj au' toponimoj de iliaj logxlokoj. Ekzemple, etnarko de kartveloj estis "Kartlos", de armenoj - "Haos" (devenas de la vorto "Haj" - memnomo de armenoj), de nordkau'kazianoj - "Kavkasos" kaj "Lekos", ktp. Lau' scienca vidpunkto tiu-cxi skemo enhavas multajn malprecizecojn. Malgrau' tio gxi havas grandan valoron, cxar montras, ke ecx en tiama kartvela socio estis populara ideo pri komuna deveno de cxiuj kau'kaziaj popoloj. Apero de cxi-tiu ideo versxajne estis kau'zita ne nur de politikaj kaj ekonomiaj interesoj, sed ankau' de komuna historia sorto, komunaj longedau'raj bataloj kontrau' eksteraj invadantoj kaj certe, simileco de kulturoj kaj kutimoj.

Kau'kazo, No.3’1998