Sxota Rustaveli




Sxota Rustaveli (XII-XIII) -
fama kartvela poeto kaj pensulo de mezjarcentoj, au'toro de konata poemo "Vephxistkaosani" ( Kavaliro en tigra felo au' Tigrofelulo). Neniaj kredindaj fontoj ekzistas pri lia vivo kaj agado. La cxefa fonto por determini biografiajn informojn de la poeto estas lia verko. En la antau'parolo kaj epilogo li mencias sin kiel Rustaveli, kio signifas "logxanton de Rustavi" au' "posedanton de bieno en Rustavi". La nomo de poeto - Sxota - konfirmigxas per ikonografiaj kaj literaturaj monumentoj.

Sxota Rustaveli vivis dum la regado de regxino Tamar kaj sxia edzo David Soslan, en tempoj de prosperado de Kartvela Sxtato. Vidinde li ricevis brilantan klerecon en Kartvelio, en tiama akademio de Gelati kaj poste en Greklando. Li sciis la grekan, araban kaj persan lingvojn, fundamentojn de antika filozofio. Liaj konoj en la sferoj de astronomio, astrologio, geografio, medicino kaj aliaj sciencoj estas respegulitaj en sia poemo.

Lastaj jaroj de sia vivo Sxota Rustaveli trapasis en Jerusalema Kruca monahxejo, kie lau' legendoj li estas entombigita.

La epopeo de Sxota Rustaveli - "Kavaliro en tigra felo" estas la pli granda prifierindajxo de la kartvela popolo. Ekzistas gxiaj tradukoj en multnombraj fremdlingvoj. En 1982 jaro aperis "Aforizmoj de Rustaveli" en Esperanto kaj en 1989 jaro la tuta poemo tradukita de sinjoro Zurab Makasxvili.