Aforismoj de Rustaveli




Bonon la malbon' ne naskas, homon ree la gepatroj.


Fia homo acxan vorton cxiam kun plezuro diras.


Senutilas la cxagreno kaj larmiga emocio,
Kio estas destinita, cxiam realigxas tio,
Al la viro bone decas pacienco, sed ne krio,
Cxar neniu sxangxi povas, kion antauvidas dio.


Senutila restos scio sen plenumo de konsilo,
De trezoro forkasxita cxu senteblas la utilo ?


Sciu do: neniu plukis rozon sen pikantaj dornoj.


Bono venkas la malbonon, cxar esencon havas tian.


Dolcxaj vortoj elirigas la serpenton el la kavo.


Estas en la interligo - kor', racio kaj konscio:
Kor' foriras - gxin tuj sekvas la konscio kaj racio.


Dikajn arbojn forbruligas la fajrero ecx malgranda.


Roka au mallargxa vojo mortalvenon ne haltigas;
Mortohoro homon feblan al fortulo egaligas;
Cxu junulon au oldulon fine tomba tero ligas,
Glora morto pli ol vivo malhonora cxiam dignas.


Kiu gxojas kaj kontentas nur pri vivo efemera,
Ne evitas li perfidon de la mondo cxi severa.