"La vidvino de Otara familio"


Cxapitro I
Kion signifas la dolcxa vorto?


En la grandega vilagxo, kiun mi nomos Cabliani, cxiuj sciis, kiu estas vidvino de Otara familio. Se oni demandus la vilagxestron, li respondus: sen la vidvino neniu povas trairi sxian korton, krom la suno kaj la pluvo.
Aliaj estroj, - kiel ajn grandan aferon ili havis, la korto de la vidvino, neniu trairus. Se oni kuragxus tion, sxi komencos tian skandalon kreigi, ke oni malbenus sin kaj la sorton. Plej bone, la estro memoradis unu novajxon, kaj poste la tuta vilagxo pri tiu eksciu. Unufoje la vilagxestro forprenis de sxi unu kokinon, - la jugxisto vizitis kaj ordonis kolekti la kokinojn, sed la vidvino tiel embarasis ilin, oni diradis, ke sxi piede aliros gxis la guberniestro kaj sepoblan koston de la kokino sxi devigis pagi la senhontan vilagxestron. Malgrau' tio, ke la vidvino elspezis gxis dek rublojn por la frekventa veturado, sxi diradis:
- Kio estas la mono?! Gxi estas malpurajxo dde la mano ... Ne estas dirota dek rubloj! Kiom kostas, - ke mian cxagrenon mi ne toleros de li! Cxu estas malmulte tio, ke vane oni povis ofendi min! Do oni sciu, ke mi estas la vidvino de Otara familio.
Kaj oni sciis pri tio. Se la vilagxanoj ie grupe starus, se en tiu grupo cxeestis la estroj de la vilagxo kaj vidus la irantan vidvinon, ili tiel disflugu kvazau' la akcepitro preterventis kokidojn.
Neniu diradis, cxu oni amis au' malamis la vidvinon en la vilagxo, sed cxiuj timis sxin. Pensu tiel, ke ofenditaj patronoj timigadis la plorantajn kaj incititajn infanojn per la nomo de la vidvino.
- Silentu, neniiga vi, jen iras la vidvino.
La vidvino de Otara familio, cxi tion tre bone sciis, sed pri tio neniam malgxojis por ke oni tiel gxenu kaj timu sxin, por ke oni estu malbravuloj - diradis sxi.
- Kial oni timas, cxu mi estas gigantulino?!! Mi estas tia, ke mian ofendon mi al neniu pardonu, ili ne povas toleri min. Se mi bezonas, surmetos ferajn sxuojn, prenas mi en la mano feran bastonon kaj aliros gxis la regxo. Vilagxanoj sciis, ke la vidvino malamis fanfaronon kaj minacon. Kion sxi diros, tion sxi plenumos.
"Mi kun mia dio scias, ke sxi estas brava virino" - diradis Data Batiasxvili pri la vidvino. Nenies sxi volas kaj la sian al neniu donos. Nun hejme vidu sxin, la tutan tagon, kiel turnludilo tiel movigadas. Sxiaj manoj kaj piedoj la tutan tagon ne lacigas. La vilagxanoj plej multe timis sxin. Hu ve, se vi vidis senaferajn, sxi cxiujn elradikigu.
- Kion vanemangxanta? - diradis sxi. Cxu viaa edzo povas facile nutri sin. Kial vi metis sur la bruston viajn mortemajn manojn, mortu via sentema koro. Estu beata via patro, se vi movos viajn manojn. Cxu via edzo ne povis engluti superfluan mangxpecon: cxu gxi estos superflua?! Enterigu, enterigu mi vin, se vi estos malbona!..
Tial sxi neniam preterpasos, ne dirante ian maldolcxan vorton, se al sxi ne placxos tre malfacile estos al sxi diri iam dolcxan vorton.
- Kio estas dolcxa vorto? - diradis sxi - enn tia efemera vivo, kie trovi dolcxanimajn ke estu la vorto. Kion signifas dolcxa vorto? Gxi estas hipokriteco kaj plu nenio. La dolcxa vorto estas nur konsolo kaj homkoron jukas. La korjuko estas ia diablo! La jukon scias malsano de la hau'to. Ne malsanigu vian koron kaj ne estos la juko bezonata. La vorto ne estas espera, - gxi estas forko, por ke gxi movu la koron tien kaj reen, alie gxi simigos, kiel la forgesita pano en la panujo. Se la homo volas bonon al homo, la homo devas movi sian koron en propra loko. Por kio tau'gas la korjuko! Gxi estas afero de vanemangxanta homo. La sinjorojn oni jukas piedplaton por ke komencigxos kviete la dormo, kaj tio estas juko de la koro. Oni ne scias, ke se en efemera vivo unu sekundon fermi la okulojn - gxi tiel tretigos vin dagestanano el Dido la felton. Oni diradis en la vilagxo - ke la vidvino anstatau' koro havas la sxtonon.



Tradukis Kr.Kagxaja
Orlano, No.3’1999