Merano



1842

Kuras, galopas, perdinte vojon, mia pegaso,
Kaj malantau’e mi au’das de nigra korvo fatalan grakon,
Flugu merano, ne havas limon via galopo kaj movado,
Donu al la vento la nigrajn impresojn kaj pensojn de via rajdanto.

Distrancu venton, sekcu la akvon, trairu inter rok’ kaj eteroj,
Flugu, galopu, malplilongigu, malpacience de tagaj mizeroj,
Vin ne kasxu, mia pegaso, pro la varmego kaj malvetero,
Ne bedau’ru rajdanton, lacan pro sinofero kaj pro dangxero.

Kio estos, se separos mi de patria dolcxaîo, kamaradoj,
Neniam vidos mi gepatrojn, au’dos de amatin’ parolon,
Kie ekvidos mi la vesperon - tie mi trovos la patrolandon,
Nur al steletoj rakontas mi sekrete pri miaj koraj amturmentoj.

Gxemon de koro, reston de pasio mi donos al maro ekscita,
Al via forkuro, kiu furiozos, gxi netersimila,
Flugu merano, ne havas limon via galopo,
Donu al vento nigrajn impresojn kaj la pensojn de via rajdanto.

Ne entombigu min en patrolando inter la tomboj de la praavoj,
Ne priploru, amatino, min - la povran kun cxagrena larmo.
La nigra korvo elfosos por mi tombon en kampo,
Kaj uragano sursxutos ostojn miajn kun sovagxa krio.

Anstatau’ de larmoj sur la kadavro falos cxiela roso,
Anstatau’ de funebro de miaj parencoj kantacxos la nigraj korvoj,
Flugu, galopu, mia merano, alportu min lau’ dia favoro,
Se gxis nun ne estis sklavo, ne estos poste via patrono.

Mi mortu pro li, mi - povra, kiel fantomo,
Min ne timigas akra ponardo de malamiko, de alia persono,
Flugu merano, ne havas limon via galopo kaj movado,
Donu al la vento la nigrajn impresojn de via povra rajdanto.

Ne trapasos malbone au’ vane animo mia - kondamnita,
Kaj la vojo piedprema, mia merano, estos bonfida,
Proksimul’ mia poste mi ja estos kontenta,
Merano mia antau’ la sorto galopos - fulmorapide.

Kuras, galopas, perdinte vojon, mia pegaso,
Kaj malantau’e mi au’das de nigra korvo fatalan grakon,
Flugu merano, ne havas limon via galopo kaj movado,
Donu al la vento la nigrajn impresojn kaj pensojn de via rajdanto.



Tradukis Zurab Makasxvili

* Merani - en kartvelia folkloro signifas flugilhavan cxevalon.