Najtingalo sur la rozo



1833

Najtingalo sidas sur rozo kaj bele trilas por gxi:
“Rozo, ho rozo, ne vane koro mia malsane kantas,
Pri tio, ke volas mi vidi, kiel butono via ekfloras,
Sur brancxo mi sidas delonge, kaj vin cxagrene admonas.”

Tiel najtingal’ kantis dum malhela nokto,
Venteto varma blovis inter kampoj kaj montoj,
Kaj poste, kiam silentis kantinta birdo,
Komencis bonodori rozo lau’ sia deziro.

Sed poste dormis kantisto flugilhava,
Matene cxio estis lumigita per suno levanta,
Vekigxis birdo, al la rozo gxi proksimigxis,
Kaj vidis, ke rozo estas jam senflora.

Kaj larmojn versxis povra najtungalo,
Batis per flugiloj, alvokas bestojn,
Cxagrene kantis: “Alvenu vi, amikoj,
Kaj vidu la kau’zintan de mia dolor’ ”.

“Mi kantis de matenigxo gxis la krepusko,
Ne sxparas mi la vivon, dormon, larmoguton,
Butonojn fresxajn vidi - havis mi deziron,
Sed igxis mi povrul’ atestant’ de forvelko”.



Tradukis Zurab Makasxvili