Orfa animo



1839

Ne lamentu, se ne havas vi gepatrojn,
Ne bedau’ru se vi ne scias vian antau’ulon,
Kompatinda estas nur orfa animo,
Malfacile trovas gxi perditan proksimulon.

Kiu perdas amikon kaj parencon,
Tiu povas dau’rigi fratecon,
Tamen estas cxiam malfelicxa orfa animo,
Havas gxi en koro splenon, ne gajecon.

Mondo tiu ne konfidas al animo,
Kaj gxi timas sur la tero sunlevigxon,
La animo orfa kasxas sian sagxan limon,
Vane sercxas sur la tero plibonigxon.

Tia estas de animo sort-destino,
De gxi kuras la dolcxaîoj de la tero,
La animo orfa vane sercxas proksimulon,
Kaj nur gxemo donas al gxi la esperon.



Tradukis Zurab Makasxvili