| |
ANGOLO
Angola |
Lando en Sud-Okcidenta Afriko.
- Landkodo: AO.
- E-nomo: [o] Angola Respubliko.
- Nacia nomo: [o] Republica de Angola.
- Areo: 1.246.700 kv.km.
- Politika sistemo: socialisma respubliko.
- Sxtatestro: prezidento J.E. Dos Santos (1979).
- Cxefurbo: Luando (2.900.060 mil).
- Adm. divido: 18 provincoj.
- Logxantaro: 11.100 mil (1998), inter ili 37,7% ovimbundoj, 21,7% ambundoj, 13,1% kongoj.
- Sxtatlingvo: portugala.
- Parollingvoj: ovimbunda, kimbunda, konga.
- Kredantoj: animistoj (47%), katolikoj (38%).
- Eksporto: nafto, kafo, diamanto, fisxo.
- Pokapa GNP: 410 $.
- Historio: En 1975 sendependigxis de Portugalio. Kun helpo de USSR kaj Kubo en 1976 la regadon prenis MPLA - laborista partio. Tion sekvis civila milito, kiu fakte dau'rigas gxis hodiau'.
Landoj de la mondo, 2000