|   |  | ARGENTINO Argentina
 | 
Lando en Suda Ameriko, inter Andoj kaj Atlantiko.  
- Landkodo: AR. 
- E-nomo: [o] Argentina Respubliko. 
- Nacia nomo: [o] Republica Argentina. 
- Areo: 2.758.827 kv.km. Falklandinsuloj (Malvinoj) estas diskutaj kun Britio. 
- Politika sistemo: federacia respubliko. 
- Sxtatestro: prezidento Fernando De La Rua (1999). 
- Cxefurbo: Buenos-Ajreso (12.600 mil). 
- Urboj:  Kordovo (982 mil), Rosario (955 mil). 
- Adm. divido: 23 provincoj kaj federala distrikto. 
- Diskuta teritorio:
 
 
    - Falklandinsuloj
 
 
 
- Logxantaro: 36.995 mil  (2000), inter ili 84,2% argentinanoj (plimulto de hispan- kaj italdevenaj), 4,3% italoj, 30.000 indianoj. 
- Sxtatlingvo: hispana. 
- Nacilingvoj: angla, itala, germana, franca. 
- Kredantoj: katolikoj. 
- GNP: totala - 319 mlrd $; pokapa - 8.030 $. 
- Ekonomiko: industria lando kun altevoluinta agrikulturo. Gxi havas grandajn krudajhojn de nafto, gaso kaj hidroenergio. 
- Monunuo: peso (=100 centavoj). 
- Historio: En 1916 akiris sendependecon de Hispanio. Juan Peron estis prezidento dum 1946-55 kaj 1973-74 jaroj. En 1976 okazis milita renverso. En 1982 partoprenis en militagoj kontrau' Britio pro Falklandaj insuloj. 
- Heredajxo: Naciaj parkoj de Iguazu kaj Los Glaciares.
Landoj de la mondo, 2000