| |
AU'STRIO
Osterreich |
La germanlingva sxtato en Centra Eu'ropo, inter Cxehxio, Slovakio, Hungario, Italio, Svislando kaj Germanio.
- Landkodo: AT.
- E-nomo: [a] Au'strujo; [o] Au'stria Respubliko.
- Nacia nomo: [o] Republik Osterreich.
- Etimologio: malnova germana nomo estas "Ostarrichi", kiu signifas "orienta lando". De tie devenis nunaj nomoj: Osterreich - germane kaj Austria - latine.
- Areo: 83.900 kv.km.
- Politika sistemo: demokratia federacia respubliko.
- Adm. divido: 9 regionoj (Bundesland).
- Sxtatestro: prezidento Thomas Klestil (1992).
- Legxdona organo: ducxambra parlamento (243 membroj).
- Cxefurbo: Vieno (1.745.000).
- Urboj: Graz (281.000), Linz (268.000), Salzburg (167.000), Insbruck (134.000).
- Logxantaro: 8.054 mil (1995), inter ili au'stroj 91%, germanoj 3%.
- Sxtatlingvo: germana.
- Kredantoj: katolikoj 84%, protestantoj 6%.
- Nacia festo: 26a de Oktobro - tago de akcepto de la legxo pri konstanta neu'traleco (1955).
- Monunuo: au'stria sxilingo (=100 grosxoj);
- GNP: totala - 225 mlrd $; pokapa - 26.890 $.
- Eksporto: masxinindustria produktajxo, transporta instalajxo, papero kaj celulozo, metalo, sxtalo.
- Historio: de 1918 parto de Habsburga Imperio, aneksita de Hitlera sxtato en 1938. Aliancanoj restarigis konstitucion, sed sendependeco estis rekonita nur en 1955. Al Eu'ropa Komunumo aligxis en 1989.
- Heredajxo: historiaj centroj de Vieno kaj Salzburg, palacoj kaj gxardenoj de Schonnbrun, Semeringa fervojo.
Landoj de la mondo, 2000