| |
BELGIO
Belgique / Belgie |
Lando en Okcidenta Eu'ropo, regxlando.
- Landkodo: BE.
- E-nomo: [a] Belgujo; [o] Belga Regxlando.
- Nacia nomo:[o] Royaume de Belgique (fr), Koninkrijk Belgie (nl).
- Etimologio: landnomo devenas de celta tribo - belgoj.
- Areo: 30.510 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarhxio.
- Sxtatestro: regxo Albert II (el dinastio Saks-Koburg-Gota, sur la trono de 1993).
- Legxdona organo: ducxambra parlamento, konsistas el Palato de Reprezentantoj (150 membroj) kaj Senato (71 membroj).
- Cxefurbo: Bruselo (1,193 mil).
- Urboj: Antverpeno (688 mil), Liegxo (414 mil).
- Adm. divido: de 1989 lando farigxis federacia sxtato, konsistanta el 3 subjektoj: Brusela regiono (80% franclingva), Valonio (franclingva) kaj Flandrio (nederlandlingva). La du lastaj subjektoj dividigxas je provincoj (po 5).
- Logxantaro: 10.240 mil (2000), inter ili 58% flandroj, 31% valonoj.
- Sxtatlingvo: franca (valona dialekto, 32%) kaj nederlanda (flandra dialekto, 58%). 11% de la logxantaro estas dulingva.
- Kredantoj: katolikoj (75%), protestantoj (22%).
- Eksporto: fero, sxtalo, tekstilajxo, naftokemiajxoj, plasto.
- GNP: totala - 272 mlrd $, pokapa - 24.710 $.
- Monunuo: belga franko (=100 centimoj);
- Historio: regxlando farigxis sendependa en 1830. De 1945 centro de eu'ropa kunlaborado (Benelukso, Eu'ropa Konsilio, Nato, Eu'ropa Unio). En 1980 estis kreitaj regionaj strukturoj de sxtatadministrado por Bruselo, Flandrio kaj Valonio. En 1994 oni adoptis novan konstitucion.
Landoj de la mondo, 2000