| |
BULGARIO
Balgarija |
Lando en Balkana duoninsulo.
- Landkodo: BG.
- E-nomo: [a] Bulgarujo; [o] Bulgara Respubliko.
- Nacia nomo: [o] Republika Balgarija.
- Areo: 110.912 kv.km.
- Politika sistemo: evoluanta demokratia respubliko.
- Sxtatestro: prezidento Petar Stojanov.
- Adm. divido: 9 provincoj.
- Cxefurbo: Sofio (1.109 mil).
- Urboj: Plovdiv (374 mil), Varna (297 mil).
- Logxantaro: 8.409 mil (1995), inter ili bulgaroj 87%, turkoj 8%, romnoj 2%.
- Sxtatlingvo: bulgara.
- Kredantoj: ortodoksaj kristanoj.
- Eksporto: masxinindustria produktajxo, nutrajxoj, vino, tabako, tekstilproduktajxo.
- Pokapa GNP: 1.330 $.
- Monunuo: levo (=100 stotinkoj);
- Historio: farigxis sendependa de turkoj en 1908. Sovetaj milittrupoj eniris en okupitan Bulgarion en 1944, sekve falis monarhxio kaj establigxis popola respubliko kun komunisma orientigxo. Unuaj demokratiaj elektoj okazis en 1987. En 1991 estis adoptita nova konstitucio. La unuan nekomunistan registaron formigis Filip Dimitrov.
- Heredajxo: Bojana pregxejo cxe Sofio, traciaj kurganoj de Kazanlak kaj Svetcxar, Madara Horseman, malnova urbo Nesebar, Pirina nacia parko, Rila monahxejo, Srebarna rezervejo, Bacxkova (Petricona) monahxejo.
Landoj de la mondo, 2000