KAMERUNO
Cameroun / Cameroon
Lando en Centra Afriko, inter la Gvinea Golfo kaj la Cxad-lago.
Landkodo:
CM.
E-nomo:
[a] Kamerunio; [o] Kameruna Respubliko.
Nacia nomo:
Republique de Cameroun (fr), Republic of Cameroon (en).
Areo:
475.442 kv.km.
Politika sistemo:
respubliko.
Sxtatestro:
prezidento
Paul Biya
(1982).
Cxefurbo:
Jaundeo (1 mln).
Grandurbo:
Douala
(2 mln).
Adm. divido:
10 provincoj.
Logxantaro:
14.200 mil (1996), inter ili fangoj 20,8%, bamilekoj 18,8%, dualoj 11,2%.
Sxtatlingvo:
franca kaj angla.
Eksporto:
nafto, lignomaterialoj, kakao, kafo, arakido, bananoj.
Pokapa GNP:
650 $.
Historio:
de 1960 estas sendependa sxtato. En 1992 okazis unuaj multpartiaj elektoj.
Landoj de la mondo, 2000