| |
GERMANIO
Deutschland |
Lando kusxanta meze kaj norde de Eu'ropo.
- Landkodo: DE.
- E-nomo: [a] Germanujo; [o] Germana Federacia Respubliko.
- Nacia nomo: Bundesrepublik Deutschland.
- Etimologio: germanoj sin nomas Deutscher, sian landon - Deutschland. Cxi-tiu nomo devenas de la malnovgermana tribnomo - Diutisce. Romianoj nomis cxi-tiun landon - Germania, francoj - Allemania (alemanoj ankau' estas unu el germanaj triboj).
- Areo: 356.300 kv.km.
- Politika sistemo: federacia respubliko.
- Sxtatestro: federacia prezidento Johannes Rau.
- Registarestro: federacia kanceliero Gerhard Schroder.
- Legxdona organo: ducxambra parlamento, konsistanta el Bundestag kaj Bundesrat.
- Politikaj partioj: Sociala-Demokratia Partio (prez. O.Lafontaine, 774 mil membroj), Kristana-Demokratia Unio (W.Scheuble, 636 mil membroj).
- Adm. divido: 16 sxtatoj.
- Cxefurbo: Berlino (3.040 mil).
- Urboj: Hamburgo (1.576 mil), Munkeno (1.269 mil), Kolonjo (914 mil), Eseno (618 mil), Frankfurto-sur-Majno (593 mil), Dortmundo (570 mil), Lepsiko (563 mil), Duseldorfo (561 mil), Bremeno (525 mil), Duisburgo (517 mil), Dresdeno (516 mil), Hanovro (506 mil).
- Logxantaro: 81.869 mil (1995), inter ili 94% germanoj. En la lando logxas 5 milionoj fremdlaboruloj, inter ili 1,6 - turkoj, aliaj - jugoslavoj, italoj, grekoj.
- Sxtatlingvo: germana.
- Kredantoj: protestantoj (49%), katolikoj (45%).
- Eksporto: au'tomobiloj, transportiloj, elektroniko, industriaj varoj, tekstilajxo, kemiajxoj, fero, karbo, plasto, masxinindustria produktajxo, vesto, fero, sxtalo, vino.
- GNP: totala - 2.321 mlrd $; pokapa - 27.510 $.
- Monunuo: germana marko (=100 pfenigoj).
- Historio: en 1945 estis dividita je 4 okupzonoj. En 1949 de amerika, franca kaj brita zonoj estis kreita Germana Federacia Respubliko, de soveta zono - Germana Demokratia Respubliko. En 1961 oni konstruis Berlinan muron. Naciaj sxtatlimoj estis malfermita en 1989, oficiale oni deklaris la unuigxon de Germanio en oktobro 1990. Oni elektis Helmut Kohl la unua kanceliero de unuigxinta Germanio.
- Heredajxo: katedraj temploj de Aachen kaj Kolonjo, Berlina kaj Potsdama palacoj kaj parkoj, urboj Bamberg kaj Weimar, Mau'lborna monahxeja komplekso; germana eposo - kanto pri Nibelungoj kaj Gudrun (XIII).
Landoj de la mondo, 2000