| |
KARTVELIO
Sakartvelo |
Lando en centra kaj okcidenta partoj de Kau'kazio. Okcidenten gxi havas limon kun Nigra Maro.
- Landkodo: GE.
- E-nomo: Kartvelio; Georgio; Gruzio; Kartvelujo.
- Nacia nomo: Sakartvelo.
- Areo: 69.700 kv.km.
- Sxtatlimoj: surteraj - 1.461 km (inter ili - kun Armenio 164, Azerbajgxano 322, Rusio 723, Turkio 252), cxemaraj - 310 km.
- Naturo: precipe montaro, naturo estas diversa - de subtropikoj gxis kau'kazaj glacimontoj; altega pinto - monto Sxhxara (5.068 m), malaltega punkto - Nigra Maro (0 m); semotau'ga tero - 16%, pasxteja tero - 25%, arbaroj - 34%. Cxefaj riveroj Mtkvari (Kura) kaj Rioni.
- Politika sistemo: prezidenta respubliko.
- Sxtatestro: prezidento Eduard Sxevardnadze (elektita en 1995 kaj 2000).
- Legxdona organo: parlamento (235 membroj).
- Politikaj partioj: Unio de Civitanoj (prez. E.Sxevardnadze), Unio de Renesanco (A.Abasxidze), Socialista Partio (V.Rcxeulisxvili), Nacia-Demokratia Partio (I.Sarisxvili-Cxanturia), Laborista Partio (Sx.Natelasxvili).
- Cxefurbo: Tbiliso (1.250 mil).
- Urboj: Kutaisi (235), Rustavi (160), Batumi (136), Sohxumi (120 *).
- Adm. divido: 2 au'tonomaj respublikoj, ankau' 53 distriktoj, 8 urbaj teritorioj kaj cxefurbo Tbilisi, kiuj estas arigitaj en regionoj. Lau' konstitucio administra-teritoria arangxo de la lando estos determinita post la restau'ro de Tbilisa jurisdikcio sur la tuta teritorio de Kartvelio.
- Logxantaro: 5.100 mil (1999), inter ili - kartveloj 70%, armenoj 8%, rusoj 6%, azeroj 6%; rapideco de la kreskado - 0,74%.
- Sxtatlingvo: kartvela, en Abhxaza AR - kartvela kaj abhxaza.
- Kredantoj: ortodoksaj kristanoj - 75%, muzulmanoj 11%, armenaj gregorianoj 8%.
- Nacia festo: 26a de Majo - tago de restau'ro de sxtateco.
- Ekonomiko: dau'rigas realizado de marketaj reformoj; cxefaj brancxoj de ekonomiko: agrikulturo (teo, citrusoj, frukto, tabako, vino), masxinkonstruado, metalurgio, hidroresursoj. Grandvalora estas restau'ro de kurort-turistaj kompleksoj, kiuj en pasintaj jaroj servis al pli ol 2 milionoj da homoj.
- Cxefaj komercpartneroj: Rusio (18%), Turkio (14%), Azerbajgxano (12%) kaj Usono (6%).
- Pokapa GNP: 840 $.
- Monunuo: Kartvela Lari (=100 tetroj).
- Historio: en 9a de Aprilo 1991 surbaze de tutlanda referendumo Supera Soveto de Kartvelio akceptis Akton pri Restau'ro de Sxtata Sendependeco. En majaj prezidentaj elektoj 1991 venkis Z.Gamsahxurdia, sed pro la interna politika kaj milita kontrau'staro li estis renversita (januaro 1992). Sxtatregadon prenis Milita Konsilio, kiu baldau' transdonis sxtatpotencon al novfondita Sxtata Konsilio (prezidanto E.Sxevardnadze). Deklaro de sendependeco en Kartvelio kau'zis pliakrigon de politika situacio en au'tonomaj subjektoj, al kio sekvis civilaj militoj kaj formigo de separatismaj regximoj en Abhxazio kaj Sud-Osetio.
- Heredajxo: urbo-muzeo Mchxeta, Gelati monahxeja komplekso, historia centro de Tbilisi, kavernaj kompleksoj de Upliscihxe kaj Vardzia, Zemo Svaneti; kartvela eposo - Kavaliro en tigra felo (XIII jc.), polifonia kanto, origina skribosistemo.
Landoj de la mondo, 2000