| |
GREKIO
Ellas |
Lando en Balkana duoninsulo, ankau' sur la centoj da insuloj de Egea, Ionia kaj Mediteranea maroj.
- Landkodo: GR.
- E-nomo: [a] Grekujo, Greklando; [o] Greka Respubliko.
- Nacia nomo: Elliniki Dimukratia.
- Naturo: la plej granda insulo estas Kreto, la plej alta pinto monto Olimpo (2.917 m).
- Areo: 131.900 kv.km.
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Sxtatestro: prezidento Konstantinos Stephanopoulos.
- Cxefurbo: Ateno (3.027 mil).
- Urboj: Saloniko (706 mil), Patraso (155 mil), Iraklion (111 mil).
- Adm. divido: 10 regionoj kaj 52 nomoj (provincoj).
- Logxantaro: 10.467 mil (1995), inter ili grekoj - 95,6%, makedonoj - 1,5%.
- Sxtatlingvo: greka.
- Kredantoj: ortodoksuloj.
- Eksporto: vesto, olivoleo, frukto, tabako, naftoproduktoj.
- GNP: totala - 122 mlrd $; pokapa - 8.210$.
- Monunuo: greka drahxmo (=100 leptoj).
- Historio: en 1829 Grekio akiris sendependecon de Osmana Imperio, sed gxin sekvis tuta vico de politikaj renversoj kaj militaj diktaturoj. Moderna demokratia respubliko formigxis en 1975.
- Heredajxo: Apolona templo, Delfo, Atena Akropolo, Atona monto, insulo kaj urbo Rodoso, Olimpio, Kreto; grekaj eposoj - Iliada kaj Odisea (VIII jc a.K.).
Landoj de la mondo, 2000