|   |  | HAITIO Haiti
 | 
Lando en Kariba maro, okcidenta parto de Dominik-insulo.
 
- Landkodo: HT. 
- E-nomo: Haitia Respubliko. 
- Nacia nomo: Republique d'Haiti. 
- Areo: 27.750 kv.km. 
- Politika sistemo: militregxima respubliko. 
- Sxtatestro: prezidento Rene Preval (1996). 
- Cxefurbo: Portoprinco (720 mil). 
- Logxantaro: 7.168 mil  (1995), inter ili haitianoj 99,4 %. 
- Sxtatlingvo: franca (gxin parolas 10%-oj de la logxantaro, precipe blankuloj; parollingvo de nigruloj estas kreola). 
- Eksporto:  kafo, cukero, kotono, kakao, boksitoj. 
- Pokapa GNP: 250 $. 
- Historio: en 1804 akiris sendependecon de Francio. Dum 1915-34 estis sub kontrolo de Usono. En 1957 estis elektita prezidento Francois Duvallier. Post lia morto la postenon okupis lia filo Jean-Claude Duvallier, kiu estis renversita en 1986. La saman sorton havis ankau' sekvanta prezidento - Jean Bertrand Aristide.
Landoj de la mondo, 2000