| |
HINDIO
Bharat / India |
Lando en Suda Azio, formanta vastan triangulon sude de Himalajo, inter la Maro Omana kaj la Bengala Golfo.
- Landkodo: IN.
- E-nomo: [a] Hindujo, Barato, Bharato, Baratio; [o] Hinda Respubliko.
- Nacia nomo: Bharat Ganarajya (hi); Republic of India (en).
- Etimologio: landnomo en hinda lingvo estas "Bharat". Gxi devenas el Aria malnovhinda tribo bharatoj, kiuj en VI jc a.K. kreis fortan sxtaton.
- Areo: 3.287.263 kv.km.
- Politika sistemo: federacia respubliko.
- Adm. divido: 25 sxtatoj (subjektoj de federacio) kaj 7 uniaj teritorioj.
- Sxtatestro: prezidento Kircheril Raman Narayanan.
- Legxdona organo: ducxambra parlamento, konsistanta el Konsilio de Sxtatoj (Rajia Sabha, 250 membroj) kaj Popola Palato (Lok Sabha, 545 membroj).
- Politikaj partioj: Hinda Nacia Kongreso (fondita en 1885 de M.Gandhi kaj J.Nehru; gvidantoj - Indira Gandhi 1966-84, Rajiv Gandhi 1984-91, nun Sonia Gandhi), Bharatia Janata Party (gvid. A.B. Vajpay).
- Cxefurbo: Nov-Delio (5.700 mil).
- Urboj: Kalkuto (9.200 mil), Bombajo (8.200 mil), Madraso (4.300 mil), Bangaloro (3.000 mil).
- Logxantaro: 929.358 mil (1995), inter ili 27,7% hindoj, 10,5% biharoj, 9,1% bengaloj, 8,4% telugoj, 7,6% marathoj, 6,9% tamiloj, 5,2% gugxaratoj.
- Sxtatlingvo: hinda kaj angla.
- Regionaj lingvoj: asama, bengala, gugxarata, kanara, kasxmira, konkana, malajlama, marata, orija, pangxaba, tamila, telugua, sinda, sanskrito, urduo, bogxpura, majtila, magaha, marvara, santala, bilia, gonda, nepala, manipura.
- Kredantoj: hinduistoj 83%, muzulmanoj 11%, kristanoj 2,6%, sikhoj 1,9%, budhistoj 0,7%.
- GNP: totala - 357 mlrd $; pokapa - 340 $.
- Eksporto: juvelajxo, vesto, kotono, teo.
- Monunuo: hinda rupio.
- Historio: de 16-a jc okazis koloniigo de eu'ropanoj. Cxirkau 200 jaroj gxi estis brita kolonio. En 1947 akceptis statuson de dominio, sed en 1950 deklaris sendependecon.
- Heredajxo: Ajanta kaj Elora kavernoj, Tagx-Mahalo en Agra, suna templo en Konarako, komplekso de Kagxurahxo-monumentoj, Patehpur-Sikr, Kutb-Minar en Delhio, Sancha budhistaj temploj; hindaj eposoj - Mahabarato (V jc a.K.) kaj Ramajano (II jc a.K.).
Landoj de la mondo, 2000