| |
IRANO
Iran |
Lando en Sud-Okcidenta Azio.
- Landkodo: IR.
- E-nomo: [m] Persujo; [o] Irana Islama Respubliko.
- Nacia nomo: Jomhuri-ye Eslami-ye Iran.
- Etimologio: landnomo devenas el malnova Ariana - "Lando de Arioj". Cxi-tiu termino estis uzita por la centra parto de Sasanida sxtato. Mem irananoj cxiam menciadis sian landon per tiu vorto. Eu'ropanoj gxin nomis Persio lau' la centra provinco Parsi au Farsi. En 1935 sxtata registaro turnis al la sxtatoj de la mondo nomi gxin kiel Irano. Gxis 1979 gxi prezentis monarhxion (oficiala nomo - Keshvare Shahanshahiye Iran), poste - islaman respublikon (Jomhuriye Eslamiye Iran).
- Areo: 1.648.000 kv.km.
- Politika sistemo: autoritata islama respubliko.
- Spirita gvidanto: Ayatollah Ali Hoseini Khameney (1989).
- Sxtatestro: prezidento Hojjat-ol-Eslam Ali Mohamed Khatami-Ardakani (1997).
- Legxdona organo: parlamento (Mejlis; 270 membroj).
- Cxefurbo: Teherano (12 mln).
- Adm. divido: 28 provincoj.
- Urboj: Isfahano (1 mln), Masxhado (1,5 mln), Tabrizo (0,8 mln), Sxirazo (0,8 mln).
- Logxantaro: 64.120 mil (1995), inter ili persoj 42%, azerbajgxananoj 16%, kurdoj 8%, gilananoj 5%, luroj 4%.
- Sxtatlingvo: persa (farsi).
- Parollingvoj: azerbajgxana, kurda, belucxa, araba.
- Kredantoj: muzulmanoj.
- Nacia festo: 11a de Februaro (tago de revolucio).
- Monunuo: irana rialo.
- Eksporto: nafto, tapisxoj, frukto, kotono, tekstilajxo.
- GNP: 109 mlrd $.
- Historio: de la fino de 19-a jc gxi estis duonkolonio de Anglio kaj Rusio. En 1921 per helpo de angloj okazis milita renverso kaj establigxis diktaturo de Mohamed Reza Pahlavi, kiu en 1925 estas deklarita Sxaho de Irano. Post la 2-a mondmilito gxi realigas Usonan politikon. Irano farigxis membro de CENTO milita bloko. En la fino de 70-aj jaroj ekkomencis batalo kontrau' sxahxa regximo. En 1979 sxahxo estis renversita kaj spirita gvidanto de irananoj Ayatollah Homeyni deklaris islaman respublikon. Nuna estraro de la sxtato realigas liberalan reformistan politikon.
- Heredajxo: Esfahano (moskeoj kaj gxardenoj de Persa ora epoko), Persepolis (Dariusa palaco), Cxonga Zanbil; persa eposo - Sxah-Name (X jc.).
Landoj de la mondo, 2000