| |
ISLANDO
Island |
Lando en Norda Atlantiko sur la samnoma insulo.
- Landkodo: IS.
- E-nomo: Islanda Respubliko.
- Nacia nomo: Lydhveldidh Island.
- Areo: 103.000 kv.km.
- Politika sistemo: parlamenta respubliko.
- Sxtatestro: prezidento Olafur Grimsson (1996).
- Legxdona organo: Alting. Gxi estis fondita en 930 kaj oni konsideras gxin la plej malnova parlamento de mondo.
- Cxefurbo: Rejkjaviko (133 mil).
- Logxantaro: 268 mil (1995), inter ili 98,3% islandanoj.
- Sxtatlingvo: islanda.
- Kredantoj: evangela-luteranoj.
- Eksporto: fisxo, aluminio, fero, diatomito.
- Pokapa GNP: 24.950 $.
Landoj de la mondo, 2000