| |
ITALIO
Italia |
Lando en Okcidenta Eu'ropo, sur la Apenina duoninsulo kaj kelkaj insuloj: Sicilio, Sardinio, k.a.
- Landkodo: IT.
- E-nomo: [a] Italujo; [o] Itala Respubliko.
- Nacia nomo: Repubblica Italiana.
- Areo: 301.263 kv.km.
- Politika sistemo: parlamenta respubliko.
- Sxtatestro: prezidento Carlo Azeglio Ciampi.
- Legxdona organo: ducxambra parlamento, konsistanta el Respublika Senato (322 membroj) kaj Palato de Deputitoj (475 membroj).
- Cxefurbo: Romo (2,8 mln).
- Urboj: Milano (1,6 mln), Napolo (1,2 mln), Torino (1,1 mln).
- Adm. divido: 20 regionoj (Regioni), inter ili 5 havas statuson de au'tonomio.
- Logxantaro: 57.204.000, inter ili 94,1% italoj, 2,6% sardoj, 1,2% friuloj.
- Sxtatlingvo: itala.
- Parollingvoj: romancxa, sarda, germana, franca, albana, okcitana, slovena, romna, greka.
- Kredantoj: katolikoj.
- GNP: totala - 1.160 mlrd $; pokapa - 19.020 $.
- Eksporto: vino, masxinindustria produktajxo, sxuoj, vesto, tekstilindustria produktajxo.
- Monunuo: itala liro (=100 centezimoj).
- Historio: en 1861 malgrandaj regxlandoj kaj princlandoj situantaj sur la teritorio de moderna Italio unuigxis je unu sxtato. Al Unio laste aligxis Romo, kie la politika potenco apartenis al papo. En 1922 sxtata estrado okazis en la manoj de fasxista regximo de Benito Mussolini. La lando estis aligxinta al la dua mondmilito. En 1947 Italio farigxis demokratia respubliko.
- Heredajxo: Florencia historia centro, Venecio kaj gxia laguno, Piza templo kaj turo, urbo Romo, Pompeja arkeologia teritorio, Neapola centro kaj golfo, regxa palaco en Caserta, Savoja regxa rezidejo; romia eposo - Eneado (I jc. a.K.).
Landoj de la mondo, 2000