| |
LIBANO
Al-Lubnan |
Lando cxe la orienta bordo de Mediteraneo.
- Landkodo: LB.
- E-nomo: [a] Lebanono; [o] Libana Respubliko.
- Nacia nomo: Al-Djumhurija al-Lubnanija.
- Areo: 10.400 kv.km.
- Politika sistemo: prezidenta respubliko.
- Sxtatestro: prezidento Emile Lahud.
- Cxefurbo: Bejruto (900 mil).
- Urboj: Tripolo (198 mil), Saida (105 mil).
- Logxantaro: 4.005.000 (1995), inter ili libananoj 79,5%, palestinanoj 9,0%, armenoj 5,6%.
- Sxtatlingvo: araba.
- Kredantoj: Libana logxantaro estas de komplika konfesa konsisto. Ili dividigxas je kelkaj religiaj komunumoj: kristanoj - maronitoj, ortodoksuloj, protestantoj kaj muzulmanoj - sunaistoj, sxiaistoj, druzoj. Tia religia konsisto kau'zis ekziston de siaspeca politika sistemo. En 1943 dum deklaro de sendependeco adoptis nacian cxarton, lau' kio prezidento de la lando devis esti kristana maronito, cxefministro - muzulmano-sunaisto, kaj prezidanto de parlamento - muzulmano-sxiaisto. Cxi-tiu interkonsento estis bazita sur la rezultoj de la unua popolnombrado, kiu montris ke kristanoj konsistigas 60%-ojn de la logxantaro. Post tio popolnombrado plu ne okazis kaj sxajnas, ke religia konsisto sxangxigxis per plimulto de muzulmanoj. La provoj revizii nacian cxarton kau'zis kontrau'staron inter religiaj komunumoj kaj longdau'ran civilan militon, kiu dau'ras gxis hodiau'a tago.
- Eksporto: vesto, juvelajxo, frukto.
- Pokapa GNP: 2.660 $.
- Heredajxo: Baalbek (ruinoj de templo), Biblos (ruinoj de klasika epoko), Kadisxa gorgxo (belega montara pejzagxo), Tripolo (fortikajxo de kruckavaliroj kaj mezepoka araba urbo).
Landoj de la mondo, 2000