| |
NIGXERIO
Nigeria |
La plej dense logxata lando en Okcident-Afriko.
- Landkodo: NG.
- E-nomo: Nigxeria Federacia Respubliko.
- Nacia nomo: Federal Republic of Nigeria.
- Areo: 924.000 kv.km.
- Politika sistemo: federacia respubliko.
- Sxtatestro: prezidento Olusegun Obasanjo.
- Cxefurbo: Abugxo (400 mil, politika), Lagoso (6 mln, ekonomika).
- Urboj: Ibadano (1.060 mil), Ogbomosxo (527 mil).
- Adm. divido: 19 sxtatoj kaj federacia cxefurbo.
- Logxantaro: 115.000 mil (1998), inter ili 21% joruba, 21% hausa, 18% igbo, 12% fulbe.
- Sxtatlingvo: angla.
- Parollingvoj: hausa, joruba, igba, fula, kanura, ibibia, eda.
- Kredantoj: muzulmanoj 46%, kristanoj 32%, animistoj 20%.
- Eksporto: nafto, kakao, palmoleo, kaucxuko, kotono.
- Pokapa GNP: 260 $.
- Historio: en 1914 farigxis Brita kolonio. En 1960 estis deklarita sendependeco, al kio sekvis konfliktoj inter diversaj etnogrupoj. En 1967-70 en orienta parto de la lando estis deklarita Biafra Respubliko. Nun la sxtaton regas militistoj.
Landoj de la mondo, 2000