| |
NEDERLANDO
Nederlands |
Lando en Okcidenta Eu'ropo, inter Belgio kaj Germanio.
- Landkodo: NL.
- E-nomo: [a] Holando; [o] Nederlanda Regxlando.
- Nacia nomo: Koninkrijk der Nederlanden.
- Etimologio: landnomo en la nederlanda lingvo signifas "malaltaj teroj", fakte la plej alta pinto estas monto Waalseberg, kies alteco estas 321 metroj.
- Areo: 41.500 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarhxio.
- Sxtatestro: regxino Beatrix (1980).
- Cxefurbo: Amsterdamo (830 mil).
- Urboj: Roterdamo (1.026 mil), Hago (registara rezidejo - 592 mil).
- Adm. divido: 12 provincoj.
- Dependaj teritorioj:
- Arubo
- Nederlandaj Antiloj
- Logxantaro: 15.460 mil (1995), inter ili 80% nederlandanoj, 11% flandroj.
- Sxtatlingvo: nederlanda.
- Kredantoj: katolikoj 40%, protestantoj 40%.
- GNP: totala - 403 mlrd $; pokapa - 24.000 $.
- Eksporto: laktajxo, floroj, legomaro, elektrovaroj.
- Monunuo: nederlanda guldeno (=100 cendoj).
- Historio: Nederlanda sendependa regxlando kreigxis en 1648. Dum 17a jc gxi estis cxefa mara sxtato, kiu havis multajn koloniojn. De 1830 apartigxis Belga Regxlando.
Landoj de la mondo, 2000