| |
RUSIO
Rossija |
Lando en Orienta Eu'ropo kaj Norda Azio.
- Landkodo: RU.
- E-nomo: [a] Rusujo, Ruslando; [o] Rusia Federacio.
- Nacia nomo: Rossijskaja Federacia.
- Areo: 17.075.400 kv.km.
- Politika sistemo: transira.
- Sxtatestro: prezidento Vladimir Putin (2000).
- Legxdona organo: ducxambra federacia kunveno (Federacia Soveto kaj Sxtata Dumo).
- Politikaj partioj: Komunista partio (prez. G.Zjuganov), movado "Nasx dom - Rossija" (V.Cxernomirdin), Liberal-demokratia partio (V.Jxirinovskij), unuigxo "Jabloko" (V.Javlinskij).
- Cxefurbo: Moskvo (9,0 mln).
- Urboj: Sankt-Peterburgo (5,0), Nijxni-Novgorod (1,4), Jekaterinburgo (1,4), Novosibirsko (1,4).
- Logxantaro: 148.195 mil (1995), inter ili - rusoj 77%, tataroj 3,5%, ukrainoj 2,5%.
- Sxtatlingvo: rusa.
- Parollingvoj: tatara, basxkira, cxuvasxa, mordva, maria, oseta, burjata, komia, ukrajna, jida, pola.
- Kredantoj: ortodoksaj kristanoj, muzulmanoj, judaistoj.
- Adm. divido: 89 egalrajtaj subjektoj, inter ili 21 respubliko, 1 au'tonoma provinco, 8 au'tonomaj okrugoj, 6 regionoj, 49 provincoj kaj 2 federaciaj urboj (Moskvo, Sankt-Peterburgo).
- Monunuo: rusa rublo.
- GNP: totala - 395 mlrd $; pokapa - 2.240 $.
- Eksporto: gaso, nafto, masxinindustria produktajxo, lignajxo, karbo, nutrajxoj.
- Historio: post disfalo de USSR en 1991 Rusio farigxis gxia legxa posteulo. En 1992 kreigxis Komunumo de Sendependaj Sxtatoj. En 1993 estis adoptita nova konstitucio. De la 2a duono de 90-aj jaroj komplikigxis rilatoj kun subjektoj de la federacio, precipe kun Tatarstano kaj Cxecxenio. Milito kun la lasta dau'rigas gxis hodiau'. Fine de 1999 kreis politikan union kun Belorusio.
- Heredajxo: Peterburga historia centro, Kijxi Pogost, Kremlo kaj Rugxa placo en Moskvo, Novgorod kaj gxiaj cxirkauajxoj, monumentoj de Suzdal kaj Vladimir, Bajkala lago, vulkanoj de Kamcxatka duoninsulo; rusa eposo - Rakonto pri Igor (XII).
Landoj de la mondo, 2000