| |
TURKIO
Turkiye |
Lando inter Nigra Maro kaj Mediteraneo.
- Landkodo: TR.
- E-nomo: [a] Turkujo; [o] Turka Respubliko.
- Nacia nomo: Turkiye Cumhuriyeti.
- Areo: 779.500 kv.km, inter ili europa parto Rumelio okupas 3%-ojn. Azia parto nomigxas Anatolio.
- Naturo: altpinto - Buyuk-Agri Dag (Granda Ararato, 5.165 m).
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Sxtatestro: prezidento Ahmed Necdet Sezer (2000).
- Legxdona organo: Granda Nacia Kunveno (550 membroj).
- Politikaj partioj: partio "Patrolando" (prez. M.Yilmaz), Partio de Vera Vojo (T.Ciller), Demokratia Maldekstreca Partio (B.Ecevit), Popola-Demokratia Partio (C.Baikal).
- Cxefurbo: Ankaro.
- Urboj: Istanbulo, Smirno (Izmir), Adana.
- Adm. divido: 80 provincoj.
- Logxantaro: 63 mln (1998), inter ili turkoj 85%, kurdoj 12%.
- Sxtatlingvo: turka.
- Kredantoj: muzulmanoj (sunaistoj).
- Nacia festo: 29a de Oktobro - tago de la deklaro de la respubliko.
- GNP: totala - 199 mlrd $; pokapa - 2.780 $.
- Eksporto: tekstilajxo, fero, sxtalo, tabako, frukto, ledajxo.
- Monunuo: turka liro.
- Historio: en 1923 deklarigxis respubliko, kies unua prezidento estis Mustafa Kemal Ataturk. De 1952 gxi membras en NATO. Turkio estas lando orientigita al Eu'ropo kaj oni gxin konsideras kandidato de membreco en EU. Al interna politika situacio forte influas strecxo en sud-orientaj regionoj, enlogxita precipe de kurda minoritato. Cxi-tie Kurdistana laborista partio (estro A. Ocalan) dum lastaj 14 jaroj organizas militan reziston.
- Heredajxo: Istanbul (iama Konstantinopolo, St. Sofia templo, multaj moskeoj kaj muzeoj, orientaj bazaroj), Kapadocio, Troa, Efeso, Mileto, Pergamo, Antiokio; turka eposo - Kitabi Dede Korkud (X-XI jc).
Landoj de la mondo, 2000