Carlosmirart1

ESPERANTO DONAS BONEGAJN FRATAJN AMIKOJN ¡¡¡

Kiam  mi studis la belan lingvon esperanton, mi povis korespondi kaj fari eksterlandajn   geamikojn   kun   kiuj   mi   ne   sole  povis  praktiki  nian komunan  lingvon  sed  ankaw  koni  pri aliaj kulturoj kaj historioj. Inter cxiuj  estis  la  brazilaj  geesperantistoj  kiu skribis multe al mi. Mi nenian  forgesos, speciale,  al  mia  tre  kara frata amiko Aleksandro Carneiro (el Bahia  - Salvadoro), al  Lia  Milhomen (el Brazilio), al Ana Lidia da Silva kaj sxia familio (el Sao Paulo).

Kun   la   tempo   mi   deziris   koni   Brazilon,   kontakti   persone  al   la geesperantistoj el tiu lando kaj pruvi  ke mi ankaw povis paroli kaj babili sen helpo. Post sxpari  monon  fine  mi  foriris  al  Brazilo  en oktobro de 1986 sed  ne  per aviadilo sed per autobuso kaj trajno. La vojo estis longa sed vere tre interesa.

Unue mi vojagxis el Lima gxis la urbo de Arequipa dum dekdu horoj per autobuso. Mi  sekvis  per  trajno  el  Arequipa  al   Puno ( perua urbo tre proksima  al  Bolivio)  dum  aliaj  ok horoj kaj fine mi povis alveni al La Paz (cxefurbo de Bolivio) post ses horoj de autobusa vojagxo ekde Puno. Post  pasi  la  nokton  en  tiu  urbo  mi  sekvis  la vojagxon al Santa Cruz (grava bolivia urbo) dum  unu  horo  per  aviadilo. El  Santa Cruz mi iris trajne  al   Corumba  (brazila urbo)  dum  aliaj  dekok  horoj.  Kiam  mi alvenis  al   Corumba  kaj  vidis  la  flago  de  Brazilo mi multe emocigxis cxar mi sukcesis.

En Sao Paulo mi logxis en la domo de mia kara amikino Ana Lidia. Sxia bela familio  ricevis  al  mi  kiel  propan filon kaj multe helpis al mi dum mia restado. Ankaw  mi  kontaktis  kun  geamikoj  de LBV (TV staciono kie  mi  estis  intervujita)  en  Sao Paulo,  inter ili la karegaj Luis Grasso, Mario Luis Bosso, Roberto Dias Vieira, Iraci Stocmi, Luis Oliveira, Jose de Paiva, Neto, ktp. Ankaw konis al la kara sinjorino Elvira Fontes.  Tiu amikeco  kaj  varmeco mi  ne  forgesos. Mi ankaw estis emociita de trovi esperanta  movado   multe  pli  granda  kaj  forta  ol  mi povis imagi. La tempo pasis tre rapide. Nun,  kiam  mi  memoras  al  ili  mi  emocias  kaj felicxaj  larmoj  ruligxas  sur  mia vizagxo. Dankoj al esperanto mi povis komuniki kaj havi tre belegan spertojn.  

Carlos Miranda Bravo
FD de El Callao
Peruo

Cxefpagxo

En Español