|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
PRI KIEL LA ESPERANTO MARKIS MIAN VIVON |
|
|
|
Pasis la jaro 1982. Mia edzo atingis stipendion de la British Council por fari sian P.H.D pri Geologio en la Universitato de Nottingham. Ni estis tre junaj, edzigxintaj iom pli ol du jaroj kaj havis bebon unujaran, nomitan Alex.
La granda oportuneco de mia vivo estis alvenita. Mi povus ekkoni Ewropon kaj vojagxi law mia placxo dum nia restado en Britujo¡....Sed kiel transiris landlimojn kaj vojagxi milojn da kilometroj sen scii anglan kaj nehavante suficxan monon? ... En cxiuj tiuj landoj miaj esperantistaj amikoj ricevus min malfermbrake¡...Tiel, inter la jaroj 1982 kaj 1984, unu el miaj plej karaj deziroj realigxus danke al la lingvo kiun mi amis ekde mia tre frua juneco. |
|
|
|
Mi nur estis 14 - jara kiam la lingvo de Zamenhof eniris mian vivon danke al mia intruistino pri la franca, sinjorino Janet Skotte, kiu iam foje diris al mi : Ne estas ke mi volus malentuziasmigi vin pristudii mian patrinan lingvon kara Cecilia, sed kion vi bezonas lerni estas Esperanto. Sxi estis la plej tenaca disvastigantino de la internacia lingvo en Peruo ekde la komenco de la jaroj 70 gxis sia morto en 1980.
Dum miaj sencxesaj vojagxoj mi povis pruvi, propakarne, ke Esperanto estas multe pli ol simpla lingvo, gxi estas idealo. Kaj ke idealo kuniganta la homojn sen distingo law raso, ideologio aw religio samtempe io surpriza kaj primirinda. |
|
|
|
Esperanto kunmetas projekton de humaneco, de pacisma vojo, gxi estas komunika ligilo inter la popoloj , gxi estas rimedo por la kompreno, gxi estas instrumento por atingi la komunan komprenon.
Kiam mi alvenis al Britujo ne sciis nek peceton de anglan lingvon. Mi spertis la honton kaj la timon ne povi esprimigxi per la supoza universala lingvo. Sed en Nottingham mi trovis esperantan asocion kaj gajnis geamikojn el la nokto al la mateno parolante la internacian lingvon kiun neniu scipovas naskigxante kaj kiun cxiuj pro tio estas vokataj lerni en egalaj kondicxoj. |
|
|
|
Mi vojagxis tra 13 landoj en Ewropo, mi alvenis gxis la malproksima tiama Cxehxoslovakio kaj en cxiuj urboj kontaktis esperantistojn kiuj invitis min en iliajn domojn, promenadis tra la urbo kaj gxis reprenis kaj lasis al mi en la stacio de la trajno. Miajn trajnovojagxojn mi faris kun mia eta filo al kiu Esperanto donis la eblecon dormi sub la sekura plafono de respektindaj familioj.
En cxiuj tiuj lokoj mi trovis personojn tiel bonaj ke mi bezonus kelkajn pagxojn por mencii cxiujn. Dum tiuj du vojagxaj jaroj estis tre klare por mi ke por esti esperantisto oni devas esti, antaw cxio, malavara, malfermita, varma, donema al la proksimuloj, humana, pacema kaj idealema (kaj inverse?)
La vero estas ke multaj jaroj post de tiuj ne forgesablaj spertoj - malgraw iu superrego de la franca kaj la angla - mia dankemo al Esperanto oni restas egala. Cxar la grandega verkado de Zamenhof donas multe pli ol aro de gramatikaj reguloj por kuminiki: gxi donas al ni utopion por la komunikado. Pro tio mi nun skribis cxi tiujn dankemajn liniojn. Por doni ateston pri la granda alporto de Esperanto al mia vivo. |
|
|
|
Cecilia Alegria Jxurnalistino, Kondukantino de TV |
|
|
|
En Español |
|
Cxefpagxo |
|
|
|
|