La monto Sankto Kristobalo cxe Limao
En Limao, la cxefurbo de Peruo, oni povas vidi apud la rivero Rimac, en la antikva parto, monto nomata Sankto Kristobalo. Sur tiu monteto, tute el sxtono, staras krucon kiu nokte brilas kaj estas videbla ekde tiu tre malproksimaj lokoj. Tiu kruco estas en memoro de okazo tre grava  en la historio de Limao kaj de la lando.
En 1535 estis fondita Limao, la cxefurbo de la nova hispana kolonio. Sed la konkero de la inkaa imperio, en tiuj tagoj, ne estis tute plena. Limao estis elektita cxar la valo estis tre fruktodona, gxi havas boban veteron kaj estis tre proksime al la haveno, afero tre utila por la komerco kaj por la rapida forkuro de la gehispanuloj se la konkero fine ne iras bone.

En 1536 la nova regxa inkao nomita Manco, sendis al liaj militistoj por rekonkeri Kuskon kaj por kapti Limaon. En siaj famaj tradicioj, Ricardo Palma rakontis ke 500 hispanuloj defendis la urbo kontraw 60 mil indigxenuloj. La gelogxantoj pretigxis por bonmorti. Certe ne estis ebla aw ne  volis forkuri.Se tio okazis la konkero  estis finita. Sed ne, inter ambaw partoj estis la rivero Rimac kaj gxi ne permesis al la inkaaj militistoj eniri al la urbo. La kreskado de la rivero okazis tion sed certe tio pasus kaj la gehispanuloj pregxis al Sankto Kristoforo por esti savitaj, kaj pregxis kun kredo. Suficxa kredo por atendi miraklon. Kaj la miraklo okazis. Tiu mateno de septembro permesis vidi la kampoj tute liberaj de la inkaaj indigxenuloj. Dum jarcentoj ne oni sciis kion okazis. Estis la tago de la lawdego de la Sankta Kruco, do, la gehispanuloj pasis la rivero kaj en la supra parto de nia monteto, kiu estis nomita Sankto Kristobalo en honoro de Sankto Kristoforo, metis krucon el ligno. Ekde tiu tempo ne mankis krucon en la monteto kiel gardanta la urbo.
Nun, se iu demandigxas kion okazis tiu nokto, kial la inkaa militistoj malaperis, povas esti trankvila. Nun, la historistoj jam scias gxin. En Limao estis Francisco Pizarro, cxefkonkero de la inkaa imperio, kun la inkaa princino Ines Huaylas (fratino de la inkaa regxo Atahualpa). Sxia patrino, tre grava sinjorino, sciis pri la militistoj ke Manco sendis al Limao kaj komprenis ke la situacio estis tre dangxera, ke sxia filino povus morti kaj do... sendis sxiajn militistojn por batali kontraw la aliaj indigxenuloj. Pro tio la inkaaj militistoj malapaeris, ili devis batali en alia loko. Tiel Limao povis sekvi kaj Francisco kaj Ines esti la gepatroj de Francisca kaj Gonzalo.
Jorge Eduardo Zevallos Gómez
Kuracisto
Carátula
Cxefpagxo
Español