La perua komisiono de la vereco kaj akordigo
Ekde 1980 gxis 1992 Peruo konis la skurgxo de la terurismo. Kiam gxi komencis la nacio ne konsciis pri tio, kiam la problemo kreskis la nacio ne komprenis kion vere okazis. Ne estis facila afero. danke al Dio tiu epoko pasis kaj oficiale la detruoj estis de 25 mil milionoj da dolaroj kaj 25 mil murditoj inter junuloj, maljunuloj, viroj, virinoj kaj geinfanoj 
Ekstere la geteruristoj aperis kiel luktistoj en favoro de la malricxuloj kaj indigxenuloj kaj tiel ili faris disvastigaj agoj kaj ricevis monon en Usono kaj Ewropo. Cxi tie, la kampanaroj estis murditaj cxar ne volis helpi al la teruristoj kiuj rabis al la geinfanoj por uzi ilin kiel homaj bomboj aw instrui ilin por esti la novaj teruristoj aw sklavigis al la gxangalaj triboj. La minacoj al la entreprenistoj ankaw estis tre uzataj pro ricevi mono.
En mia memoro, en Limao, la cxefurbo, la lastaj tempoj de la terurismo estis plenaj de eksplodoj, tage aw nokte, de surprizaj mankoj de elektrika lumo dum horoj aw tagoj en diversaj partoj  de la urbo kun la problemo ke tio okazis en la domoj, hospitaloj, komercejoj, ktp. Ankaw estas la memoro de la polocistoj kiuj falis murditaj kiel musxoj tage, la memoro de la vidvinoj kaj georfetoj. Sed surtuto estas la memoro de la grandega timo, de la timo de ne scii kiu povas esti la teruristo, la timo de povi esti la venonta mortulo. En 1991 okazis ega eksplodo en la strato Tarata kaj etagxaroj en kelkaj stratoj brulegis, estis detruitaj, same la awtomobiloj, korpoj aw partoj de korpoj oni trivis facile. Por ni gxi estis la malcxielo en cxi tiu mondo 
Mi kredas ke en tiu momento, ekstere, oni komprenis fine ke tiuj luktistoj en favoro de la malricxuloj kaj indigxenuloj vere estis fanatikaj por kiuj la sxangxoj devis esti law ilia ideo, certe kun ili en la povo,  kaj cxiuj kiuj ne apogis cxi tion estis kontraw ili kaj devis esti detruitaj. Meze de cxi tiu medio aperis malsimila vocxo. La D-ro Cava deklaris al la televido ke  li pardonis al la murdistoj de lia filo, ke li ne nutrus cxi tiu medio de perforto kaj malamo, jam estis tro doloro. Li kun aliaj viktimuloj de tiu eksplodo pregxis tage rozarion dum unu jaro petante pacon kaj kun ili multaj aliaj pregxis en tuta la lando. Tiel alvenis septembro de 1992 kaj la estro kun kelkaj cxefkapoj de la perua terurismo estis kaptitaj kaj tio estis la ekfino de tiu malgaja epoko. Sed la nacio ankoraw ne komprenis bone kio okazis.
La komisiono de la vereco kaj akordigo finis sian laboron la pasinta jaro. la politikistoj de tiu epoko atakis forte la informon antaw gxia presentado sed la popolo havis intereson por scii. La informo havas pli ol 16 mil pagxoj, havas la intervujon al la viktimuloj aw familianoj. Law gxia kalkulo la nombro de la murditoj devus esti 66 mil. Gxia laboro sen dubo estas tre interesa, certe ne kompleta kiel ili mem diris, sed gxi estas suficxe por esti studiata ekde la plej diversaj vidpuktoj (socie, legxe, milite, instrue, psikologie, ktp) kaj tiel kompreni bone kion okazis kaj scii plibone kion oni devas fari por la paco kaj boneco de la venontaj generacioj en cxi tiu lando.
Julio E. Zevallos Gómez
FD el Lima
En Español
Cxefpagxo
Caratula