Memoroj pri la Cxehxa Respubliko

En  awgusto  mi  trovigxis  en  Cxehxa  Respubliko dum  tri semajnoj. Mi vizitis  sep  diversajn   lokojn  en  cxiu  parto  de  Bohemia - la  okcidenta duono de la lando - krom  la  cxefurbo  Prago. En kvar mi konatigxis kun samideanoj. Mi  speciale  planis  vojagxon  al  la  urbo Teplice, kie logxas  Jan Navratil, cxehxa esperantisto kiu vizitis en Kolombio kaj Peruo antaw ses monatoj.

Teplice   situas   80   kilometrojn  nordokcidente  de  la  cefurbo, kaj  tien mi   facile   veturis   per   trajno.  La  plej   longa   parto   de    la  duhora vojagxado  okazis   apud    belaj    riveroj. Ofte   estis   videblaj   grandaj  fabrikoj,  kiuj  karakterizas   la   industrian    nordon   de  la  lando.  Sed  samtempe   restas  multaj  kampoj  kun  jxus  falcxita   fojno  aw  baldaw rikoltonta maizo.

Antaw cent jaroj Teplice estis fama banloko, kien venis multaj homoj por kuracigxi   per  la  sanigaj   akvofontoj.  Poste,  pro  la  industriigo  de  la regiono,  gxi  perdis  tian  allogon kaj multaj nezorgataj domoj komencis kadukigxi  kaj  disfali.  Sed  en la lastaj jaroj oni klopodas ripari  ilin kaj plibeligi la tutan urbon, kaj gxi nun komencas rehavi la antawan belecon. Aparte en la lokoj apud la  grandaj hoteloj, belaj gxardenoj refoje floras. Krom la  banlokoj  trovigxas  ecx  palaco  kun propa lago kaj gxardenoj, kaj kelkaj historiaj pregxejoj.

Mi  rimarkis  multajn  virinojn  vestitaj  islamane,  ecx  kun  infanoj  kaj maljunuloj  en  rulsegxoj.  Ili  versxajne  estis  en  la  urbo  por  profiti la kuracigajn akvojn,  tamen  la  logxantoj  de  la  urbo  inkluzivas  multajn sudorient-azianojn kaj aliajn etnojn.

Bedawrinde , pro komunikaj problemoj, mi ne povis kontakti al Jan gxis la   nokto,   kio  permesis   al   ni    nur   du  horojn   por   konatigxi.  Li, kun  ne  -  esperantista   amikino    kiu   volis   propavole   konstati    kiel funkcias  Esperanto,   kaj   mi    trinkis   vinon   en   gastama  kafejo  kaj priparolis lian vojagxon kaj niajn komunajn amikojn en Sudameriko.

Cxefpagxo

En Espaņol

Sekvanta Pagxo