Jubileon de la Internacia Esperanto-Muzeo
En cxi tiu jaro la Internacia Esperanto-Muzeo (IEM) festan jubileon: Antaw 75 jaroj gxi farigxis parto de la Awstria Nacia Biblioteko. Estas unika fakto ke nacia biblioteko oficiale vivtenas Esperanto-Muzeon kaj Esperanto-bibliotekon. Pro tiu subteno IEM farigxis la plej granda plene funkcianta biblioteko por Esperanto kaj interlingvistiko, tute je la servo de esperantistoj kaj lingvistoj. Gxia elektronika katalogo (TROVANTO) estas alirebla pere de
http://www.onb.ac.at/sammlugen/plansprachen/eo/index.htm
Okaze de tiu jubileo la Awstria Nacia Biblioteko organizos simpozion en kunlaboro kun la Universala Esperanto-Asocio la 8-an kaj 9-an de oktobro 2004.
Vere estas du esperantaj jubileoj:
1.La centa datreveno de la naskigxo de Lidia Zamenhof (1904-1942)
2.La 75-jarigxo de IEM, aligxita al la Awstria Nacia Biblioteko en 1929
Paralele okazos la malfermo de ekspozicio pri la sama temo en la Internacia Esperanto-Muzeo, la prezento de la noveldonita plena vortaro de Lidia zamenhof kaj internacia Cseh-kurso por tutkomencantoj.(La germana nomo de la arangxo estas Die Gefahrliche Sprache)
La historio de Esperanto kaj la sorto de esperantistoj estas firme ligita al la gxenerala historia evoluo. Verki historion en Esperanto signifas verki kadre de la historio de la mondo. Tion montris Ulrich Lins per La dangxera lingvo.Studo pri la persekutoj kontraw Esperanto. Esperanto do ne estas io ekzotika kaj margxena, kiel foje  opinias la gxenerala publiko, sed gxi estas integra parto de historiaj evoluoj. Tiu fakto estas la elirpunkto de la simpozio, kiu traktas la destinon de Esperanto en la politikaj-ideologiaj uraganoj de la pasinta jarcento, fokusante interalie la atenton en la sorton de Lidia Zamenhof (murdita  en la koncentrejo Treblinka en 1942) kaj en la Internacia Esperanto-Muzeo (fermita en 1938 fare de la nazioj). Apud tio pritraktigxos ankaw temoj, kiuj tusxas la nuntempoj: Kia estas hodiaw la situacio de Esperanto en la mondo? Kiel aspektas la rilato inter Esperanto kaj la nunaj politikaj regantoj? Kiel konduti la esperantistoj en mondo, kiu almenaw en la publika discurso ege malfavoras la ideon de artefarita internacia helplingvo, sed aliaflanke pere de modernaj teknologioj ofertas novajn eblecojn?.

Laborlingvo dum la  unua duontago de la simpozio estos la germana por la ne- esperanta publiko- la cetero disvolvigxos en esperanto.
Farita el la informo de Christian Climpa
Caratula
Espaņol Cxefpagxo
Partoprenkotizo: 50 ewroj, por studentoj kaj lernantoj 35 ewroj.