Pagxo 2
Dum la malfermita kongreso mi spertis grandan emocion, mi konis esperantistoj el diversaj landoj, kulturoj kaj lingvoj sed Esperanto faciligis la komunikojn, cxiuj parolis esperantan lingvon, mia koro forte batis kiam mi devis sendi korajn salutojn al la cxeestantoj,en la awdantorejo,kiel reprezentanto el Peruo.Granda honoro kaj emocio. Ankaw mi renkontis kun miaj korespondaj geamikoj, speciale kun mia  brazila amikino Lia Milhomen. Ambaw kore kaj forte cxirkawbrakigxis kun multa emocio.
Dum la UK mi ankaw povis danci la tipan muzikon el Fortaleza nomita ¨Fohoo¨, kaj la ¨zambo¨, la ¨capohera¨ kaj aliaj brazilaj tipaj danzoj. Post la UK mi malgxoje devis adiawi de miaj karaj kongresaj geamikoj. Mi iris al Salvador - Bahia kie logxas mia unua bahiana kaj antikva korespondamiko, Alek, kiu estas instruisto de historio. Li invitis min al sia domo por koni al liaj cxarmaj edzino kaj infanfilo. Post la promenado en Salvador Bahia mi flugis al Sao Paulo por reveni al  mia lando, Peruo, kun belaj memoroj kaj entuziasma sento de disvastigi la belan lingvon Esperanton cxar mi estis, kaj estas, konvinkata ke Esperanto estas la solvo por la paca kaj frata komuniko inter la popoloj.
En Español Carlos Miranda
Delegito el Callao
Cxefpagxo
Carátula
Pagxo 1