kapo lolozam [2k]
* * * * * * * * * * *

LoLoZam pensis profunde...


* * * * * * * * * * *


Mesagho de LoLoZam
2001-09-16


Karaj legantoj,

Jam dum pli ol du jaroj LoLoZam ne povas respondi viajn demandojn, char la malamo inter homoj tion malebligas.

Nun la homoj, kiuj diras, ke ili estas ''batalantoj de Dio'',
kaj la homoj, kiuj diras, ke ili estas ''la popolo elektita de Dio'',
kaj la homoj, kiuj diras, ke ili loghas ''en la propra lando de Dio'',
kune riskas igi nian Teron neloghebla.

LoLoZam longe pensadis -- kaj ankorau daure pensas -- pri tio, ke chiuj tiuj asertas, ke temas pri la sama Dio, la ''Dio de Abrahamo''.


Iuj diris al LoLoZam, ke ili pensas, ke liaj pensoj eble estas interesaj por aliaj homoj. LoLoZam simple esperas, ke iuj respondoj pensigos vin kaj ke aliaj respondoj ridigos vin. Tamen, liaj pensoj estas nur liaj pensoj. Chiuj aliaj havu siajn proprajn pensojn. Kiam LoLoZam esprimas opinion, li pensas, ke tio estas tauga opinio au... bona sherco. Tamen, aliaj havu siajn opiniojn kaj... faru siajn shercojn. Kiam LoLoZam donas konsilon, li pensas, ke tio estas tauga konsilo... au bona sherco. Do neniam sekvu la konsilon de LoLoZam, escepte, se ankau vi mem pensas, ke ghi estas bona konsilo. LoLoZam mem respondecas pri siaj agoj en la vivo. Tio jam estas sufiche peza tasko. Li tute ne povas respondeci pri la agoj de aliaj. Chiam do pripensu, antau ol vi faras demandon kaj post ricevo de respondo, ke pri viaj opinioj kaj pri viaj agoj respondecas sole vi mem! [Demandoj kaj respondoj nur en Esperanto. -- Se LoLoZam pensas, ke demando estas tro persona au specifa, li ne respondos, au gheneraligos ghin.]

LoLoZam provas respondi en dauro de semajno, sed ne chiam sukcesas...
Atentu! La lastaj respondoj venas unue!

Char "a-vip.com" lastatempe foje havas problemojn en transsendado, LoLoZam petas, ke tiuj, kiuj havas ligon en siaj paghoj al la paghoj de LoLoZam, shanghu tiun ligon - almenau provizore - al:
***** http://www.oocities.org/lolozam/ *****

*** Momente viaj demandoj ja atingas min, kiun LoLoZam nomas la "TTT-Majstro". Sed nun mi ne sukcesas transsendi ilin al LoLoZam mem. Aliro al retposhto por LoLoZam momente estas preskau ne ebla. LoLoZam petis min, informi vin, ke LoLoZam persone bone fartas.*** (1999-10-27)
*** La situacio je 2000-06-15 ankorau ne shanghighis. ***

* * * * * * * * * * *

Se vi ne faras demandon, vi ne ricevos respondon...

* * * * * * * * * * *

Multnoma demandis:

Chu foje LoLoZam devas nuligi au cenzuri iujn demandojn?

LoLoZam pensis profunde...

Jes. Kaj LoLoZam avertis pri tio, en la kadro je la supro de pluraj LoLoZamaj paghoj.

* * * * * * * * * * *

Scivola demandis:

Ie mi audis, ke la regho de Gulu komencis lerni Esperanton. Chu LoLoZam havas pli da informoj pri tio?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Scivola,

LoLoZamon scivoligas la mesagho de Scivola. Neniam ghis nun LoLoZam audis pri la ekzisto de reghlando Gulu, au pri regho de Gulu. Tamen, LoLoZam profunde pensas, ke la kono de la lingvo Esperanto ankau por reghoj, konataj au ne konataj, povus esti au utila au almenau agrabla. LoLoZam memorigas, ke antau iom da tempo, LoLoZam provis doni iujn konsilojn al iu regho...

* * * * * * * * * * *

Neflirtchjo skribis:

Neflirtchjo trovas Flirtchjon iomete kruela, char tiu tiel chi distrompetas sian 'problemon'. Kiel LoLoZam pensas pri tio?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Neflirtchjo,

LoLoZam supozas, ke Neflirchjo persone konas Flirtchjon. Eble Neflirtchjo estas unu el la problemigaj faktoroj por Flirtchjo?

* * * * * * * * * * *

Karlo demandis:

Dum la pasintaj monatoj, en diversaj landoj de la mondo, okazis fortaj tertremoj kun multe da viktimoj. Shajnas, ke la kvanto de tertremoj lastatempe estas pli granda ol kutime. Chu LoLoZam pensas, ke pri tiuj tertremoj kulpas homoj? Kaj... chu ili eble anoncas la finon de la mondo?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Karlo,

Iuj koncernaj fakuloj (sed LoLoZam konsilas, ne chiam senplie kredi al fakuloj) klarigis, ke la lastatempa kvanto de tertremoj nur shajnas pli granda ol ''kutime''. Lau ili, tiu kvanto estas tute en la kadroj de la statistika variado. Tiuj samaj fakuloj krome asertas, ke -- ech se homoj volus -- homoj ne sukcesus kauzi tertremojn de tia forteco, escepte per eksplodigo de nukleaj bomboj. Char en la koncernaj regionoj ne estis radioaktiveco pli forta ol normale, ili konkludas, ke tiuj tertremoj ne estas kauzitaj de homoj.

LoLoZam mem tute ne estas fakulo pri tertremoj, kaj la sola tertremo, kiun LoLoZam spertis, ech ne kauzis rompon de fenestro- vitroj, do ankau LoLoZam ne povas fari alie, ol supozi, ke la fakuloj pravas.

* * * * * * * * * * *

Mis Tsias demandis:

Chu LoLoZam estas fakte M[...] W[...]? Vi povas respondi ankau private al [...retadreso...].

LoLoZam pensis profunde...

Kara Mis Tsias,

LoLoZam estas nek M.W., nek ech W.M., sed L.L.Z. Kaj LoLoZam ne kutimas respondi private.

* * * * * * * * * * *

Gramatikemulo demandis:

Kial multaj homoj inventis kaj uzadas "konatulo" kiam jam ekzistas la ghusta vorto "konato"? Ni ne inventos "lernantULo" kaj "prostituitULino" kaj "helpantULo" lau sama stulte inventachita regulajho. La "ul" simple troas kaj tamen homoj akceptas ghin en la unu vorto "konatulo".

LoLoZam pensis profunde...

Kara Gramatikemulo,

Konatoj de LoLoZam ghenerale ne diras ''konatulo''. LoLoZam pensas, ke iuj homoj diras ''konatulo'', char ili audas, ke aliaj en la chirkauajho diras tiel. Gramatikemulo do povas kontraubatali la uzon de tiu vorto, mem ne uzante ghin. Cetere, LoLoZam pensas, ke la uzo de tro da precizigaj vort- elementoj estas malpli ghena, ol la uzo de maltro da.

* * * * * * * * * * *

Chasseur [shaser'] demandis:

KIAL NE EKZISTAS

LoLoZam pensis profunde...

Kara Chasseur,

LoLoZam tute konsentas. "Kial ne" ekzistas.

* * * * * * * * * * *

Flirtchjo demandis:

Lolo! Kiom da amorantinoj mi rajtas havi samtempe (au unu post la alia) sen ke ili au mi dolorighu?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Flirtchjo,

Prefere demandu tion al tiuj (eventualaj) amorantinoj.

* * * * * * * * * * *

Anchjo skribis:

Nur lumo estas lumo kaj nur Dio estas Dio.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Anchjo,

LoLoZam dankas vin pro via lumiga atentigo.

* * * * * * * * * * *

Scivolemulo demandis:

Kiu fakte estas Lolozam? Kiun naciecon vi havas? Kie vi loghas? Chu vi estas Virlolozam au Lolozamino? Au chu chio restas mistero?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Scivolemulo,

La mistero ne estus tiel granda, se Scivolemulo legus malnovajn respondojn.

* * * * * * * * * * *

Okupito demandis:

Kiel mi povas havi pli da tempo por fari la ajhojn, kiuj vere interesas min? Mi tro ofte okupighas pri taskoj kaj dejhoroj kaj laboro. Chu solvo ekzistas?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Okupito,

LoLoZam konsilas, ke Okupito foje trovu iom da tempo (eble iom post iom, po-parte) por noti aparte chiujn siajn taskojn, dejhorojn kaj laborojn. Apud tiuj, Okupito skribu (eble ne tuj, sed tagon poste), chu la tasko, dejhoro au laboro estas
(1) necesa,
(2) utila,
(3) interesa,
(4) placha,
(5) transdonebla al iu alia,
(6) nefarebla,
(7) ........
Supozeble iuj el tiuj taskoj, dejhoroj au laboroj estas ne-nefareblaj, ekzemple char ili provizas al Okupito la chiutagan panon. Sed LoLoZam ne surprizighus, se montrighus, ke iuj taskoj, dejhoroj au laboroj montrighos fakte ne tiel necesaj au utilaj, kiel unuavide ili aspektis. Se tia tasko ne estas placha (au ech se ghi estas iom placha...), sed ja estas transdonebla al iu alia au nefarebla, Okupito konsideru transdoni au ne fari ghin.
Tiel, espereble, iom post iom, Okupito ekhavos iom da tempo por fari ajhojn, kiuj plachas al li.

Lau la sperto de LoLoZam, tro ofte oni pensas, ke iu tasko estas samtempe necesa kaj ne transdonebla al iu alia. En vero, multaj taskoj estas tute ne necesaj, kaj foje ech neniu rimarkos, ke ili ne estas plenumitaj -- dum aliajn taskojn facile povas fari iu alia, foje ech kun pli bona rezulto. (Okupito pripensu, ke pro troa okupiteco, ghis nun eble la rezulto ne estas tiel bona, kiel ghi povus esti!)

LoLoZam deziras al Okupito iom da reordigho de lia tempo.

* * * * * * * * * * *

Lau demandis:

Chu LoLoZam konas Esperanto-vortaron en la Reto, kun simplaj Esperantlingvaj klarigoj?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Lau,

Ekzistas vortareto Esperanto-Esperanto en la Reto (2500 radikoj). (Chu la klarigoj en ghi estas sufiche simplaj, LoLoZam ne povas prijughi tre bone.) Ghi nomighas "Bazaj Radikoj Esperanto-Esperanto". Oni facile trovas ghin per ''Altavista'' au ''Savvysearch'' -serchroboto.

* * * * * * * * * * *

Alaskano demandis:

Chu vi opinias, ke muziko ja estas "universala lingvo"?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Alaskano,

LoLoZam pensas, ke muziko ne estas ''universala lingvo''.
Ekzistas multaj muzik-tradicioj en la mondo. Kombino de tonoj, kiu por iuj homoj estas belega, por aliaj sonas false. Melodio, kiu por iuj estas (ech dum horoj) meditiga, por aliaj estas nur teda. Ankau iuj instrumentoj por iuj homoj estas orelkaresaj, dum aliaj auskultantoj prefere shtopus siajn orelojn.

Ankau muziko havas diversloke malsaman gramatikon kaj malsaman vortaron.

Tamen, LoLoZam pensas, ke ja estas diferenco inter muziko kaj homaj lingvoj. Kiom ajn longe vi auskultas al bendo au disko kun tekstoj en tute fremda lingvo, vi neniam komprenos la lauvortan enhavon, kvankam vi eble komprenos la animstaton de la parolantoj. Sed al auskultado de fremda muziko oni ja povas kutimighi. Kaj povas okazi, ke muziko, kiu unue impresis strange kaj ech false, en iu momento plachos al la oreloj kaj al la animo.

(Efektive, Alaskano, LoLoZam ne ricevis vian demandon pli frue.)

* * * * * * * * * * *

Anchjo skribis:

Eble LoLoZam shatus scii, ke pro via sagha respondo (kaj sukplena frazo je televidilo) mi decidis ankorau ne "elekti" t.e. kredi iun ajn religion. Mi kredas, ke koni kaj aprezi religiojn plejparte sufichas kaj plejofte evitas dangherajn aspektojn de religio. La sukplena frazo estis: "Homoj kredas tion, kion ili devas kredi por vivi. Kio estas via rakonto?" Eble Dio mem ne kredas religion...

LoLoZam pensis profunde...

Kara Anchjo,

LoLoZam konas homojn, kiuj respondus al via lasta frazo: ''Kial vi ne demandas tion al Dio mem?''

* * * * * * * * * * *

Samuel Abernathy [samjul abernafi] demandis:

Kie oni povas ricevi senpagan hejmpaghon - sen tehhnikaj problemoj?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Samuel Abernathy,

LoLoZam pensas, ke la respondo estas: nenie.
La samo validas cetere ankau pri pagataj hejmpaghoj.

TTT-majstro diris al LoLoZam, ke la diferenco en nivelo de komputila sperteco inter la disponigantoj de (senpagaj) hejmpaghoj kaj la homoj, kiuj volas havi (senpagan) hejmpaghon, ofte estas tiel granda, ke la spertuloj kreadas tute nenecesajn problemojn por la simplaj uzantoj. Krome, ili ofte tute ne konscias pri la fakto, ke en grandaj partoj de la mondo, la kondichoj por komputila komunikado estas multe malpli ''luksaj'', ol tiuj, kiujn ili spertas mem. (Okazas, ke oni per malrapida kaj multekosta telefonkonekto devas tralabori kvar au kvin paghojn po 30.000 bajtoj, por shanghi unu vorton en sia pagho...) TTT-majstro konsilas, ke Samuel Abernathy sendu la demandon al soc.culture.esperanto (eblas ankau per e-letero al esperanto-l@netcom.com), kun peto pri retposhta respondo. LoLoZam konsilas, tiam shanghi ''sen tehhnikaj problemoj'' al ''kun ne tro da tehhnikaj problemoj''...

* * * * * * * * * * *

Guchjo demandis:

Por la horo 2.45, oni povas diri ankau ''tri kvaronoj de la tria''. Chu LoLoZam povas klarigi, kial?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Guchjo,

La afero ne estas tiel stranga, kiel pensas Guchjo. Iuj homoj en la mondo unuavice pensas, se ili audas ''la tria horo'', pri punkto en tempo: la horo 3.00. Aliaj homoj unuavice komprenas la vorton ''horo'' kiel ''periodo de 60 minutoj'' au simile. Por ili, do, ''la tria horo'' estas periodo de 60 minutoj, de 2.00.01 ghis 3.00.00. Post noktomezo (au post tagmezo) komencighas la unua horo. (Char, same kiel ''nula jaro'', ne ekzistas ''nula horo''! Bonaj horloghoj ja frapas 12-foje, ne 0-foje, je tagmezo.) Kiam tiu unua horo finighas, la horlogho frapas unufoje (se ghi frapas la horojn...).

Kiam Guchjo de sia domo promenas al amiko loghanta je trikilometra distanco, post 250 metroj, Guchjo povas diri: ''jen kvarono de la unua kilometro'' (Char ja ne ekzistas iu ''nula kilometro'' da irado). Post 500 metroj: ''jen la duono de la unua kilometro''. Kaj post 750 metroj: ''jen tri kvaronoj de la unua kilometro''. Kaj post 1000 metroj: ''jen la unua kilometro''.
Post 2750 metroj, do, Guchjo povas diri: ''jen tri kvaronoj de la tria (kilometro)''.

Tute paralele, iuj homoj diras por la horo 2.45: ''tri kvaronoj de la tria''.

Tio samtempe klarigas, kial anoj de popolo loghanta ne malproksime de LoLoZam, kutimas diri jam je kvin minutoj post la dua: ''jam estas la tria!'', timigante per tio chiujn, kiuj havas aliajn hor-kutimojn...

* * * * * * * * * * *

Marraskuu demandis:

Chu mi farighos geniega kaj fama esperantlingva verkisto?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Marraskuu,

Sendube. Sed LoLoZam avertas, ke geniegaj verkistoj svarmas en Esperantolando, kaj ke ili chiuj estas famaj en sia rondo. Kaj, ke ili havas unu grandan komunan problemon: legemuloj en Esperantolando maloftas - achetemuloj ech pli. Kaj do estas malfacile, trovi eldoniston. Kaj do estas malfacile famighi ekster la propra rondo.

Eble Marraskuu, kiam li au shi estos farighinta geniega verkisto, metu siajn verkojn en retpaghon. Tiam almenau Marraskuu mem povos chiutage legi siajn geniajhojn en (kvazau-) presa formo...

* * * * * * * * * * *

Petra la Britineto demandis:

Chu vi kredas, ke la mondo baldau finighos?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Petra la Britineto,

Se Petra la Britineto per ''baldau'' celas vere ''baldau'', do la respondo de LoLoZam estas ''ne''.
Cetere, LoLoZam almenau pro subita finigho de la mondo ne ghenighus, char tiu signifus samtempe finighon de LoLoZam (kaj de Petra la Britineto). Do nek LoLoZam, nek Petra la Britineto havus okazon por ghenighi.

Pli da shanco (au risko, lau via prefero) ekzistas, lau LoLoZam, ke post iom da tempo finighos la rolo de homoj sur Tero. (Se tio okazos, vershajne iuj homoj kulpos pri tio!) Sed tiam Tero mem ne finighus. Supozeble iuj insektoj (chu blatoj?) transprenos la gvidan rolon en la denova troekspluatado de la planedo. Sed, vershajne, pasus iom da tempo, ghis ili daurigus la rubrikon de LoLoZam.

* * * * * * * * * * *


Dum du semajnoj la formularo-poshto de GeoCities ne funkciis (pro kunigho de GeoCities kun Yahoo), do ne eblis sendi demandojn.
Tio tamen ne klarigas, kial dum la tuta monato junio ne venis demandoj al LoLoZam...

* * * * * * * * * * *

Meri demandis:

Kial jam dum kelkaj semajnoj ne aperas novaj respondoj de LoLoZam?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Meri,

Char jam dum kelkaj semajnoj ne venis novaj demandoj al LoLoZam.

Oni sciigis al LoLoZam, ke dum la lastaj monatoj, foje ekzistis problemoj rilate al sendado de demandoj al LoLoZam. Tamen, la alveno de la demando de Meri signifas, ke ja funkcias. Estas tiel: se post plenskribo de la demando-formularo, kaj la elekto ''sendi'', venas nova pagho de LoLoZam, la demando estas efektive sendita. Se anstataue venas iu (anglalingva) informo de GeoCities, la sendado ne bone funkciis, kaj oni provu (ech tuj) denove sendi la demandon.

[1999-05-19]

* * * * * * * * * * *

Lau demandis:

Unu mia amiko volus lerni Esperanton. Sed li ne scias ''pli grandan'' lingvon, en kiu ekzistas lernolibro. Chu LoLoZam konas lernolibron por li?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Lau,

Ekzistas pluraj lernolibroj, kiuj instruas per bildoj kaj per jam lernitaj vortoj. Ekzemple:
''Privilegia vojo al lingvoscio'', de Vilho Setala (Setaelae).
''Saluton! Esperanto autodidakte'', de Audrey Childs-Mee.
Tiujn oni povas acheti en Esperantaj libroservoj.

En la Reto trovighas reproduktoj (bildoj de paghoj) de ''Universala Esperanto-Metodo de Doktoro Benson'', de la jaro 1932. Antau ne longe ili estas transmetitaj al pli facile vizitebla loko. Ghiaj tekstoj estas tamen ne tre facile legeblaj.

LoLoZam pensas, ke, se Lau iom helpos al sia amiko en la lernado, ekzemple se temas pri prononco, au per klarigo de dubaj punktoj, sed chefe per entuziasma kuna ekzercado, tiu amiko sukcesos lerni per unu el tiuj metodoj.

* * * * * * * * * * *

Senkuraghighanto demandis:

Lau LoLoZam, kiel devus solvighi la Kosova krizo? Se NATO pravas, chu la senkulpaj viktimoj, serbaj kaj albanaj, estas justa prezo por fina paco? Se NATO malpravas, kiel certigi ke la serbia registaro lasos la rifughintojn reiri al siaj hejmoj kaj respektos iliajn rajtojn? Pli larghe, chu la internacia komunumo devus chesi 'shovi la nazon en fremdan vazon' au chu ghi havas respondecon por helpi chiujn popolojn premitajn, ech interne de fremdaj landoj?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Senkuraghighanto,

Rilate al la proverbo ''ne shovu nazon en fremdan vazon'', LoLoZam atentigas, ke ghi ne estas chiam aplikebla. En multaj landoj, la ''sankteco'' de la privata hejmo estas baza ideo. Tamen, se en la privata hejmo okazas difinitaj krimaj aferoj, tiu ''sankteco'' chesas ekzisti, kvankam oni eniru la domon nur post plenumo de multaj kondichoj. Kiam iu patro mistraktas siajn proprajn infanojn, en multaj lokoj oni longe konsideris, ke tio estas privata afero (LoLoZam supozas, ke iuloke oni daure same pensas). Sed en multaj lokoj oni kontraue opinias, ke la chirkauantoj ja havas rajton, enmiksighi por helpi al la mistraktata infano, kontrau la patro, kiu ne observas la ghenerale agnoskatajn rajtojn de la infano.

Civilizitaj homoj chiam provu solvi problemojn per interparoloj kaj vortaj argumentoj. La dilemo estas, ke tiuj homoj, kiuj mistraktas aliajn kaj ne respektas la (homajn) rajtojn de aliaj, ofte ne estas de la tipo, kiu shanghas sian konduton pro vortaj argumentoj. Kiu volas chesigi tian mistraktadon, do devas utiligi aliajn rimedojn.

LoLoZam konstatas, ke multaj homoj forgesas, ke nuna Serbia/ Malgrandjugoslavia regantaro havas jam tradicion de pli ol dek jaroj, de malobservo de la homaj rajtoj de ne-Serboj en la iama Jugoslavio. Krome, ke ghi jam dum dek jaroj sisteme diskriminacias la Albane parolantajn loghantojn de la provinco Kosovo, kies konstitucian autonomion ghi forprenis. Nur post jaroj da pacaj provoj atingi per vortaj argumentoj decan solvon de la situacio, en Kosovo iuj Albane parolantaj eklevis armilojn. Jam dum pli ol unu jaro, la Serbiaj regantoj praktikas forpeladon de loghantoj kaj bruligadon de vilaghoj. Tio do jam okazadis, kiam en Kosovo ankorau estis nearmitaj observantoj de OSKE, kaj antau ol NATO enmiksighis.

Char la Serbia regantaro do malrespektadas ghenerale agnoskatajn homajn rajtojn, la ''teritoria suvereneco'' same ne plu plene validas, lau LoLoZam, kiel la ''sankteco de la hejmo'' en la kazo de patro, kiu mistraktas siajn infanojn.
Lau LoLoZam, do, la ''najbaroj'' de Serbio (diversaj Europaj organizajhoj kaj landoj) ja havas la rajton ''shovi sian nazon en Serbian vazon''.
Kiel civilizitaj najbaroj en unu kazo, la najbaroj en chi tiu kazo provis, provadis, konviki la Serbiajn regantojn per vortaj argumentoj. Sed, same kiel en aliaj kazoj, montrighadas, ke tiuj ne efikas.

Se oni pensas vere, ke ekzistas ghenerale agnoskataj homaj (kaj individuaj) rajtoj, kaj ke tiuj rajtoj devas esti defendataj, oni devas akcepti, ke aliaj ''enshovas sian nazon''.

Rilate al patro, kiu mistraktas siajn infanojn, oni multloke akceptas, ke la chirkaustarantoj aplikas certan gradon de forto por haltigi lian agadon. Chiam konsiderante proporciecon kaj kiel eblan protekton de senkulpaj samhejmanoj. LoLoZam ricevis impreson, el diversaj raportoj gazetaraj kaj privataj, ke ankau NATO pleje klopodas eviti la senkulpajn samhejmanojn. Ke la kulpa patro asertas ion alian, lau LoLoZam estas tute antaudirebla. Ke ech la senkulpaj samhejmanoj protestas kontrau la emiksigho, estas tute klarigebla. Kiam oni provas protekti mistraktatan infanon kontrau ghia mistraktanta patro, oni same ofte vidas, ke la ne (tiom) mistraktataj samhejmanoj protestas kontrau la enmiksigho, pro iuspeca familia solidareco, au pro multjara timo al la patro, sed ankau pro honto, ke ili mem ne sukcesis malhelpi la mistraktadon.

Tamen, LoLoZam kredas, ke solvo eblas nur per sindedicho de la ''samhejmanoj'': tiuj loghantoj de Serbio, kiuj estas por respekto al la homaj kaj individuaj rajtoj de chiuj. Tiuj devus devigi sin, agi por tio malgrau sia solidareca kolero kontrau la enmiksigho de la najbaroj.

Jam antau jaroj, LoLoZam konsternighis, char iuj liaj Jugoslaviaj konatoj kaj amikoj, kiujn li konis kiel inteligentajn, bonsencajn, internaciismajn, homamajn, Esperantistajn individuojn, subite komencis elbushigi la samajn misrezonajn, diskriminaciajn, shablonajn naciismajn sloganojn kiel iliaj regantoj. Tio por LoLoZam jam tiam ne auguris multe da bono.

Ke la nuna maniero de enmiksigho fare de la Europa Unio, de la Organizajho por Sekureco kaj Kunlaboro en Europo, de NATO, kaj de aliaj, ne alportas kontentigan solvon por la situacio, estas alia afero. Lau LoLoZam ne eblas kontentige solvi iun ajn problemon per militaj rimedoj. Tamen, se oni parolas pri viktimoj en Jugoslavio, LoLoZam unue pensas pri la miloj da viktimoj de diversaj naciismoj en la landoj de la iama Jugoslavio dum la lastaj dek jaroj -- bedaurinde ne malgrandparte viktimoj de Serba naciismo kaj de Serbaj armituloj.

LoLoZam ne konsideras sin sufiche sagha kaj kapabla por povi aserti, ke li konas rimedon por aktivigi la bonsencajn loghantojn de Serbio, kiuj lau LoLoZam estas la solaj, kiuj povos vere solvi la problemon.

[1999-04-20]

* * * * * * * * * * *

Liberamanto demandis:

Kion opinias LoLoZam pri malliberejoj? Shajnas al Liberamanto, ke kondamnoj povas havi kvar celojn:
(1) malebligo de krimfaroj
(2) reinstalo de krimfarintoj en la socion
(3) kompenso al viktimoj
(4) puno.
Evidente malliberejoj atingas celon (1), sed nur dum la malliberigo. Oni iam pretendas, ke ili atingas celon (2), sed tio estas ege duba. Ili neniel povas atingi celon (3). Laste, chu celo (4) estas valida celo?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Liberamanto,

LoLoZam pensas, ke ekzistas tro multe da diversspecaj krimoj kaj krimantoj, por simple distingi kvar punktojn. Lau LoLoZam, oni devus pripensi, kial iu krimas, chu la reago de la socio iel helpas kontrau krimado, kio estas la efiko al la socio (kaj de la krimo kaj de la puno), kaj kio estas la intereso de la viktimo. Eble utilus pripensi ankau, kial multaj homoj ne krimas. Iuj, ekzemple, shtelas pro malsaneca emo; iuj pro viv-neceso; iuj pro plezuro en la shtelado; iuj organizite kaj kalkulante kvazau profesiulo au komerca entrepreno... Sed multaj ne shtelas.

LoLoZam estas konvinkita, ke iuj krimantoj krimas, char ili havas (denaskan au lernitan) urghon por fari krimojn. Tian urghon oni povas kompari al malsano. Se tiun urghon oni ne povas kuraci, kaj se ne eblas mallerni sekvi tiun urghon, do puno (mallibereja au mona) tute ne helpas. Por tiaj krimuloj, la sola solvo estas fizike au organize malebligi, ke ili faras sian krimon. Iu kiu havas neshangheblan urghon por enposhigi monon el kaso au konto de li au shi administrata, ne estu kasisto au politikisto. Iu kiu havas urghon mistrakti infanojn kiuj estas sub lia au shia prizorgo, ne estu instruisto, trejnisto, vartisto au gepatro. Iu kiu havas urghon murdi, estu bone enfermita, sed ne en kutima malliberejo.

Sed LoLoZam estas ankau konvinkita pri tio, ke plej multaj krimantoj estas homoj ne tiele malsanaj, kiuj same kiel aliaj kalkulas profitojn kaj malprofitojn (ambau: materiajn kaj psihhajn) de siaj agoj. La diferenco inter ili kaj nekrimantoj estas malsama takso de tiuj profitoj kaj malprofitoj.

Por multaj, malprofito kushas en la nocio ''normoj'' au ''moralo''. Multaj homoj ne krimas, char tio estus kontrau iliaj normoj au kontrau ilia moralo. Tio signifas, ke, se ili krimus, ili pro tio... sentus sin malbone. Kaj jam nur pro tio, ili ne krimas. Ne la eventuala puno preventas, ke ili krimus, sed ekzemple la ''morala'' opinio, ke oni ne faru ion malbonan al iu alia. Tiaj homoj, feliche, ne estas maloftaj.

Se krimanto krimas pro la havado de aliaj normoj (ankau krimuloj havas normojn!) au pro ''mankanta moralo'', eble helpus instruado pri pli ghenerale akceptataj normoj kaj moralo. Abundas la ekzemploj, ke neniu pli frue instruis al ili tiujn normojn. Restado en malliberejo, lau la impreso de LoLoZam, ofte helpas al lernado de ankorau malpli ghenerale akcepteblaj normoj. La maniero de traktado en malliberejo multloke ne pligrandigas la respekton de la malliberuloj al tiuj partoj de la socio kiuj proklamas la normojn -- kaj do ankau ne al tiuj normoj mem.

Mallibereja (au mona) puno supozeble lau plej multaj krimuloj apartenas al la malprofito de ilia krima agado. Ekzistas iuj krimintoj, kiuj post la unua (ne tro granda) puno chesas krimi. Sed, lau tio kion legis LoLoZam, tiuj konsistigas ne tre grandan parton. La plimulto de punitaj krimuloj denove krimas post la puno. Ofte tio okazas, lau la kompreno de LoLoZam, char punita krimulo en multaj socioj apenau, au tute ne, ricevas plu shancon, vivteni sin en ne-krima maniero. Tiam krimado estas la sole ebla solvo. Aliaj punitoj daure pensas, ke la risko pri malprofito (puno) estas akceptebla, kompare al la akirebla profito. Ofte ja la kapto-risko estas efektive malgranda. Aliaj punitoj ghuste en la malliberejo lernis novajn krimajn tehhnikojn, kiuj ebligas pli grandan profiton. Do ankau tiuj ne chesos krimi.*
Montrighis el esploroj, ke multaj krimuloj taksas la kapto-riskon tiel malgranda, ke la ebla (mallibereja au mona) puno tute ne timigas ilin.

LoLoZam pensas, ke la ekvilibron inter profito kaj malprofito oni povas influi nur per -- unuflanke -- pligrandigo de la kapto-risko, kaj -- aliflanke -- per la minimumigo de la profito de krimado kaj la pligrandigo de la profito de nekrimado. [LoLoZam ie legis la sugeston, doni al unuafoje kaptita kriminto, por chiu jaro kiam tiu ne krimas poste, la duonon de la mono bezonata por teni iun en malliberejo. Por multaj tio estus konsiderinda instigo al nekrimado. Kaj fakta ebligo de senkrima vivteno. Kaj ja estus shparo por la shtata kaso!**]

El la vidpunkto de la viktimo, ekzistas du chefaj kriterioj post krimo: kompenso kaj vengho. Kompenso ne chiam eblas. Tamen ofte ja eblas kompenso per mono au servoj, dum malliberigo de la kriminto (au pago de monpuno al la shtato) neniel kompensas al la viktimo! Vengho estas komprenebla sento, sed venghemon oni, lau LoLoZam, chefe sentas, kiam tauga kompenso ne estas akirita au akirebla. (Se iu shtelas de vi 100 dolarojn au eurojn, kaj vi ricevas 120 dolarojn au eurojn kompense, che vi supozeble ne restas granda venghemo...)

Por tamen reveni al la kvar punktoj de Liberamanto:

(1)
En iuj kazoj, la sola maniero por malebligi krimfarojn, estas izoli la krimulon (se temas pri nekuracebla kaj nemallernebla urgho krimi). Kutima malliberejo por tio ne estas la ghusta loko.
En iuj (sufiche malmultaj) kazoj, mallibereja puno (au dumtempa deviga farado de nepreferata laboro, se eble riparanta la efikojn de la krimo) por kriminto ja estas argumento por ankau poste ne krimfari. Tamen, plej multaj krimintoj eliras malliberejon same au pli krimemaj.
(2)
Kutima malliberejo ja reinstalas krimulon en la socion. Sed mise. Unuflanke, per malebligo poste ekhavi nekriman manieron por vivteni sin; aliflanke per instruado de aliaj manieroj por krimi. Reinstalado en direkto de nekrimado okazus nur, se oni sukcesus shanghi la percepton pri la proporcio inter profito kaj malprofito de krimado kaj de nekrimado. Au se oni sukcesus instrui pli ghenerale akcepteblajn normojn.
(3)
Mallibereja au mona puno neniel kompensas al la viktimo. Ghi eble kontentigas senton de venghemo. Sed, lau LoLoZam, venghemo bazighas je manko (au neeblo) de kompenso.
(4)
''Puno'' kiel tia, lau LoLoZam estas nur vengho, escepte se la krimulo vidas ghin kiel konsiderindan malprofiton, kiu kauzus postan nekrimadon.

Resume, LoLoZam pensas, ke mallibereja puno nur en tre malmultaj kazoj povas havi ian pozitivan efikon por la kriminto, la viktimo, au la socio.

* Char mallibereja puno estas multekosta kaj plejofte neefika (ech kontrauefika) maniero por malhelpi nedeziratan konduton, foje utilas repripensi, chu io estu konsiderata ''krimo'' -- au chu eble pli bone oni provu solvi la nedeziratajn sekvojn alimaniere, ekzemple per reguligo de la profesio au de la komerco. En iuj landoj, dum iuj tempoj, produktado de kaj komercado pri alkoholajhoj estis krimo. Tio neniel solvis la problemojn de kaj pro ebriuloj, sed kauzis plenajn malliberejojn, kaj kreskon de krimaj organizajhoj, kiuj faris ankau multajn aliajn krimojn, i.a. murdojn, por protekti sian tre profitdonan negocon. En iuj landoj, la nuntempa ''milito kontrau narkotikajhoj'' simile kreas pli da problemoj ol ghi solvas.

** Ch. 60 a.K., Cicerono diris ion similan en sia rakonto pri Dionido kaj Aleksandro... (15a-jarcenta versio, en Esperanto, trovighas en la Reto)

* * * * * * * * * * *

Mihhil demandis:

Kial diverslingvaj mencioj "demandoj kaj respondoj en Esperanto" aperas en la chefpagho de LoLoZam nur kiel anstataua teksto por bildoj?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Mihhil,

Por ke diverslingve oni povu (eble) trovi la paghojn de LoLoZam per serchroboto, sen gheno por la Esperantlingvaj legantoj...

* * * * * * * * * * *

pli fruaj respondoj

* * * * * * * * * * *


llzfaru.gif
(Se vi volas ligi al la pagho de LoLoZam, vi povus utiligi chi tiun bildon.)

* * * * * * * * * * *

Faru demandon al LoLoZam... chi tie!

[ retposhte-retumantoj povas sendi demandon al: lolozam (a) a-vip.com ]

Al la Komenca Pagho
* * * * * * * * * * *

Pri la chi-subaj reklamoj respondecas GeoCities, ne LoLoZam!