http://www.purl.org/NET/mihxil/profitulo.html

La profitulo


Nescio

(ikse, oke, postskripta versio)


versio: 29a de julio 1999 (provizora versio)
Tio cxi estas traduko de sepcxapitra Nederlanda novelo `De uitvreter' verkita en 1910 de Nescio (latine por `Mi ne scias'), pseuxdonomo de J.H.F. Grönloh. Mi treege sxatus viajn rimarkojn pri tiu cxi teksto, do retposxtu min aux uzu la jenon (nepre menciu vian retposxtadreson se vi volas ke mi povu reagi):

Kiel vi vidas, tiu cxi afero haveblas jam en tri formatoj: latin-3a HTML (la originalo), iksa HTML, kaj a4a postskripto farita pere de LaTeX. Aliaj formatoj estas livereblaj post peto cxe mi. Ekz. eble vi sxatus a5-an version, PDF-an version aux nurtekstan version. Post promeso ke vi efektive legos, mi ecx pretas sendi al vi paperan version.

La nuna versio de tiu cxi libro estu rigardata kiel versio por provlegantoj. Tial ankaux la alineoj estas numeritaj.


CXapitroj:
I, II, III, IV, V, VI, VII, mapo

I

(1.1) Escepte tiun viron, kiu trovis la Sarfati-straton en Amsterdamo la plej bela strato en Euxropo, mi neniam konis pli miraklan ulon ol la profitulon. *

(1.2) Estis la profitulo, kiun surhavantan siajn malpurajn sxuojn oni trovis en sia lito, kiam oni vespere malfrue hejmigxis. La profitulo, kiu fumis nesiajn cigarojn, kaj uzis nesian tabakon kaj bruligis nesian karbonon kaj rigardis en nesiajn sxrankojn kaj eluzis nesiajn sxuojn kaj surmetis malpropran mantelon, kiam li devis iri hejmen tral pluvo. La profitulo, kiu cxiam venigis ion je alies nomo; kiu kvazaux regxo trinkis gxinon sur la teraso del kafejo `Hollandais' por la mono del aliaj; kiu prunteprenis ombrelojn, kiujn li neniam redonis; kiu tiom hejtis la brokantan fornon de Bavink, ke gxi krevis; kiu portis la duoblajn kolumojn de sia frato kaj pruntedonis librojn de Appi, kaj vojagxis al eksterlando, kiam li denove trompis sian patron, kaj portis kostumojn, kiujn li neniam pagis.


(1.3) Lia nomo estis Japi. Neniam mi sciis lian familian nomon. Li venis kun Bavink, kiam tiu revenis el la urbeto Veere en Zelando.

(1.4) Tutan someron Bavink pentris en tiu ventoplena insulara provinco. En Veere li unuafoje vidis Japi-n. Japi tie nur sidis. Jam kelkajn fojojn Bavink pensis: kia ulo do tiu estas? Neniu sciis, cxiam li trovigxis cxel akvobordo. Tie li sidadis, dum horoj, senmove. Jel dekdua kaj jel dekoka li iris internen por horo dum kiu li mangxis; dum la cetero del tago li sidadis. Tio dauxris proksimume tri semajnojn; post tiuj Bavink ne plu vidis lin.

(1.5) Kelkajn tagojn poste Bavink venis el Roterdamo, la granda havenurbo en la proksimo de Zelando. CXar foje li sentis bezonon esti inter multaj homoj. Promeninte kelkajn tagojn preter la havenoj, lin nun tio ege ektedis. Sur la sxipo, kiu lin tral delto de sudokcidenta Nederlando reportis al Zelando, jen li sidis denove. Iomege kaj malvarmige ventis, tiun matenon; kaj la akvo fluis per blankpintaj ondoj. Fojfoje gxi disgutigite saltis trans la pavezon sur la pruon. La vitraj svingopordoj sur la pruo estis fermitaj; neniu sidis sur la pruo. Nur Japi sidis tie, fikse rigardis trans la pavezon kaj kompatveke malsekigxis. `Vidu,' Bavink pensis, `jen ja tiu sama ulo.' Li ekstaris apud li. La sxipo tangis kaj bauxmis. Japi sidis sur sia benketo, tenis sian kaskedon, kaj lasis la akvon malsekigi lin. Iom dauxregis antaux ol li rimarkis, ke iu staris apud li. `Bona vetero, cxu ne, majstro,' Bavink diris. Japi lin rigardis per siaj grandaj bluaj okuloj kaj sencxese mantenis sian kaskedon. Tuj granda kiomo da akvo plauxdis ensxipen, la gutoj estis sur lia vizagxo.

(1.6) `Suficxe,' Japi diris. Brufalis la pruo sur la akvon kaj skuis. Iu sinjoro vane klopodis malfermi la pordon del vitra salono, kontraux kiu blovis la vento. `Ni iras lauxhorare,' Bavink diris, por ion diri. `CXu?' Japi diris, `Mi ne konscias tempon.'

(1.7) La interparolado iom malglatis. Japi rigardis en la ondojn. Bavink rigardis la grizan kaskedon de Japi kaj demandis sin kia ulo tiu estus. Subite Japi diris: `Jen vidu, cxielarko en la akvo.' Videblis parteto de cxielarko en la akvo, en la cxielo neniu estis. Ankorauxfoje Japi rigardis Bavink-on per siaj grandaj bluaj okuloj kaj subite parolemigxis.

(1.8) `Mi diable gxuas cxi tie,' li diris. `Estas ja domagxe, ke ne cxiam tiel cxi restos.' `Alvenos ni en malpli ol horo,' Bavink diris.

(1.9) `CXu vi iras al Zirikze?' Japi demandis.

(1.10) `Nu jes, tio signifas,' Bavink diris, `ke cxi vespere mi pluvojagxos al Veere.' `CXu?,' Japi diris, `CXu vi tie gastlogxas?'.

(1.11) `Jes, mi tie gastlogxas kaj cxu ne vi estas tiu sinjoro el Amsterdamo, kiu cxiam sidas cxel akvobordo?' Tiam Japi ne povis ne ridi kaj diris: `Vere, mi ofte sidas cxel akvobordo, cxiam estas iom troiga esprimo. Dumnokte mi kusxas en mia lito, mi bezonas horon por vestigo kaj matenmangxo, dum duona horo mi tagmangxas kaj jel sesa mi denove devas mangxi. Sed mi ofte sidas cxel akvobordo. Por tio mi venas al Zelando. Ecx ankoraux mi multe tro multokupigxas. Pasintsemajne mi estis en Amsterdamo. Mi ja devis, la mono elcxerpigxis.'

[Zelando]

(1.12) `CXu estas vi Amsterdamano?' Bavink demandis. `Jes, dank' al Dio,' Japi diris. `Ankaux mi,' Bavink diris. `Vi ne pentras, cxu?' Bavink demandis. Tio estis stranga filistra demando, sed Bavink ade pensis nur: kia ulo do tiu ulo estus? `Ne, dank' al Dio,' Japi diris, `kaj mi ankaux ne verkas poemojn kaj mi ne estas naturamiko nek anarhxiisto. Dank' al Dio mi estas tute nenio.'

(1.13) Tio ja placxis al Bavink.

(1.14) La sxipo bauxmis, jxetigxis, tangis kaj ruligxis; la akvo plauxde torentis trans la pavezon; neniu alia troveblis sur la ferdeko. Antauxen la akvo malhavis videblan limon, kaj estis plena de blankaj ondopintoj, la ombro de granda nubo estis flosanta insulo; en la malproksimego antaux ili nigra kargosxipo pene tangante navigis. `Vidu,' Japi diris, `la `Urbo Gento'.' Oni vidis en la malproksimo la akvon suprenflugi ambauxflanke del pruo; cxirkauxl helico oni vidis gxin movigxi kaj bruetadi kaj sxauxmi. Kavaj kuris la ondoj kun akraj krestoj, verdaj kaj bluaj kaj flavaj kaj grizaj kaj blankaj, lauxl profundeco kaj lauxl spegulado del nuboj, nenie kaj neniumomente samaspektaj. Malgranda trensxipo trenis bargxon kaj du kanalsxipojn.

(1.15) `Ne,' Japi diris, `mi estas nenio kaj mi faras nenion. Verdire mi ankoraux faras multe tro multe. Mi okupigxas pri rezignaciado. Plej bone estas, ke mi nur senmove sidu, movigxi kaj pensi estas bone por malsagxuloj. Ankaux ne pensas mi. Estas domagxe, ke mi devas mangxi kaj dormi. Mi preferus kaj dumtage kaj dumnokte sencxese sidadi.'

(1.16) Bavink ekinteresigxis pril kazo. Li nur kapsignis. Ankoraux Japi tenis sian kaskedon per sia dekstra mano, lia dekstra brako apogis sin sur la pavezo. Tiom ventis, ke Bavink devis teni sian manon flanke de sia nazo por povi spiri. Japi tie nur sidis, kvazaux li estus hejme. Tiam Japi rakontis, ke li intencas resti ankoraux kelkajn semajnojn en Veere, gxis kiam lia mono elcxerpigxos.

(1.17) Pentrado sxajnis al li agrabla, se oni bone povus. Li povas nenion kaj tial li nenion faras. Oni ja ne povas montri la aferojn, kiel oni spertas ilin. Li havas nur unu deziron: rezignaciado, farigxi sensenta por malsato kaj dormemo, por malvarmo kaj malsekeco. Tiuj estas oniaj grandaj malamikoj. Eterne cxiam oni devas remangxi kaj redormi, redevas oni fugxi el la malvarmo kaj refarigxas oni malseka, mizera aux dormema. Male, tiu akvoamaso bone fartas, tiu nur ondas kaj spegulas la nubojn, ade sxangxigxas sed tamen restas sama. Nenio gxenas gxin.

(1.18) Dum tiu tuta tempo, Bavink staris rezistante la venton kaj sin apogante sur sia bastono kaj nur kapsignis al Japi. Tio ne estas tute freneza, li pensis. Li seke demandis, cxu ankaux Japi pluvojagxos al Veere. Kaj tiel la interparolado ektemis pril aliaj Zelandaj urbetoj kiel pri Zirikze, pri Midelburgo, pri Arnemejden kaj pri cxiuj tiuj lokoj en kiuj ili ambaux cxiel kaj oftege rondiris kaj staris kaj sidis. CXar Japi tamen faris ion alian en sia vivo ol sidi cxel akvobordo en Veere. Kaj jam tiam Bavink rimarkis ke Japi ne nur povas piediri kaj stari kaj sidi, sed ankaux rigardi. Kaj dauxrege babiladi. Kaj kiam ili kune elsxipigxis post alveno, tiam Japi fingromontris sudokcidenten, al la dika turo del urbo Zirikze, kiu malforte videblis cxel horizonto kaj diris: `Dika Jan, tiu malnova pacienca Dika Jan, gxi ankoraux estas. Mi jam supozis. Kaj pravis mi, gxi ankoraux estas.' Kaj tiam Bavink demandis, cxu li cxiam tiom amuzigxas kaj tiam Japi diris: `Jes,' kaj nenion plu. Kaj kiam ili estis alvenintaj en Zirikze kaj eltramigxintaj, tiam Japi klakadigis siajn plandumojn sur la varmegaj pavimsxtonoj de iu ajn senombra strateto, kiu bakigxadis en la suno kaj li strecxis sin kaj diris ke la vivo tamen estas diable plezura. Kaj tiam li minacis la sunon per sia promenbastono kaj diris: `Jen tiu suno, gxi nur brilas, sed gxi mallevigxas, ne plu levigxas gxi, jam estas post la dekdua, gxi malsuprenigxu: cxi vespere remalvarmetos. La homoj surprizigxus, se gxi ne mallevigxus. Agrable varmas, cxu ne, miaj vestoj gluigxas sur mia korpo. La maraero fluas el mia kolumo.'

(1.19) Kaj tiam evidentigxis ke oni ne tiom lauxlitere komprenu tiun rezignaciadon.

(1.20) CXel mangxotablo Japi estis superabunde parolema. Li parolis kiel triopo, mangxis kiel sesopo. `Tiu maraero fosas,' oni diras en Veere. Li trinkis kiel alia sesopo kaj kantis la tutan kanton de Nancy Brick. Koncize, li estis tre agema kaj brua, kaj Bavink opiniis tian ulon multvalora kiel oron.

(1.21) Kaj tia li estis. Posttagmeze li kunportis Bavink-on al la urbaj kanaloj kaj igis lin trifoje cxirkauxpiediri Zirikzeon. Lia busxo neniam haltis kaj lia promenbastono montradis kaj montradis kaj kiam la Zirikzeanoj haltis kaj rigardis, tiam li iris al ili kaj ilin alparolis per `junulo' kaj demandis cxu ili ja sanas kaj tiam frapis ilian sxultron, kauxzante ke Bavink tenis siajn korpoflankojn pro ridado. Tion Japi bone kapablis: venki la bonvolan bonmanieran Holandan publikon, kiu toleras neniun, kiu aspektas ne minimume same malinteligenta aux acxa kiel ili mem, kaj mokas kaj lauxte parolas pri vi, kvazaux ne jam jarcentojn parohxestroj kaj pastoroj okupigxus pri edukado del popolo en ecx la plej malgranda vilagxo. Japi estis viro kiel cxara cxevalo kaj se necese li ekbatadis kun lerteco, per kiu li superas ecx la plej maldelikatan krudulon. Tio tamen ne okazis en Zirikze. La Zelandanoj estas pli malpli akcepteblaj. Japi kutimis diri: `Mi nur bedauxras tion, ke en Zelando ne foje estas iom da tumulto.'

II

(2.1) Du tagojn Bavink kaj Japi sencelumis en Veere, kaj jam tiam ili nomis unu la alian `knabo' kaj cidiris. Dum horoj ili kune sidis sur la tegmento del Hospitalo de kiu ili rigardis la cxirkauxajxon de Veere, la Veeran havenenirejon kaj la akvofluojn, la enfluejon de la orienta Skeldo kaj la dunojn en la okcidento. Kaj jen denove ankaux la Dika Jan, la turo de Zirikze, nun en la nordo. Kaj jen oni vidis la urbon Goes kaj Longan Jan, la turon del urbo Midelburgo, la akso de Zelando, la koro de ties mondo. Kaj la tajdo envenis, kaj eliris; la akvo levigxis, kaj mallevigxis. Kaj cxiun vesperon la lama havenestro venis, kaj unue sxaltis la verdan lumon sur la Norda Kapo, la fostara kontrauxmara sxirmilo; kaj poste li devenis tiun, kaj tiam li devis cxirkauxiri la tutan haveneton kaj tiam oni revidis lin cxel turo, kaj tiam li malfermis la lignan latbarilon kaj grimpis la lignan sxtuparon kaj ankaux sxaltis la lumon en la turo. Kaj tiam Japi diris: `renove unu tago, majstro,' kaj tiam la lama havenestro diris: `Jes sinjoro, renove unu.' Kaj kiam oni rigardis norden al la tiea insulego, tiam oni vidis la turnantan lumon sxaltigxi kaj malsxaltigxi. Unu horon maren, la lumbuo flosis kaj brilis kaj estingigxis. Kaj l' akvo plauxdis kaj levigxis kaj mallevigxis, kaj tral nokto la nevidata suno sxovigxis preter la Nordo. Kaj la lasta lumo del tago kunsxovigxis preter la Nordo kaj farigxis la unua lumo del nova mateno. Tiel unu tago tusxis la alian, kiel cxiam estas en Junio.

(2.2) Por la tero la afero estis suficxe simpla. Tiu simple rotaciadis cxirkaux sia akso kaj dauxrigis sian orbiton cxirkauxl suno kaj mankis al gxi scio pri cxio cxi. Sed la surgxiaj homoj penege kaj zorgoplene kaj kun multe da malgxojo trasuferadas la tagojn, kvazaux sen tiuj penegoj, tiuj zorgoj kaj tiu malgxojo ne eblus vesperigxo.

(2.3) Japi havis pli realisman konvinkon. Per si mem la suno reenmarigxas cxel Zelandaj dunoj en la okcidento. Sed Bavink foje profunde prosuferadis.

(2.4) Bavink estis ulo, kiu ordinare senlace laboras. La homoj opiniis lin suficxe multepova. Li ridis pri tio. Se li ne devus, tiam li vendus nenion; siajn plej bonajn pentrajxojn li flankenmetis, li ne plu rigardis tiujn, cxiam malkontente. Dumlonge ke li laboris, li bonfartis, sed post fino de sia laboro li pro gxi sentis doloron; foje li estis tute elcxerpita. Se la homoj scius, kiel li rigardas la ajxojn, ili priridus liajn fusxajxojn, ridus pri lia malagrabla acxfusxa reproduktajxo de ilia mosxta bieno. Tutajn periodojn Bavink faris nenion ajn, li simple ne regis sin, agrablete rigardis la ajxojn kaj trapromenetis ilin, trovis la ajxaron tiom `diable bela', kiel li tion esprimis. Ke ekdoloris en lia kranio kiam li pensis pri cxiuj siaj vanaj klopodoj, pri liaj `meritplenaj pentrajxoj'. Meritplenaj pentrajxoj! Vomiga tiu lia penso estis. `Meritplenaj pentrajxoj', ili diris. Ili estas tre spertaj. Ja rimarkeblas ke ilin ne trompis Dio, kaj ilin ne skuegis kiel lin.

(2.5) Li deziris ke li kapablu ne pentri, sed tio tiom simpla ne estis: kiam io enestas, tiam tio volas eligxi. Kaj tiam rekomencigxis la torturo, labori, labori kaj tage kaj nokte, tage pentri, nokte pricerbumi, ne devojigxi, sencxese labori, zorgi ke nun la aferoj estu bone tenataj. Tiam li apenaux dormis kaj apenaux mangxis; komence li senhalte fumis enorman multon da cigaroj sed post la unua tago, ankaux tio cxesis. Tiam li havis momentojn del plej granda felicxo, kian ecx la laceca sinkado en cxiun tiun `bongustan belecon' ne povis doni al li. Kaj jen tiu venis por rigardi, kaj alia, kaj jen ili duopaj, triopaj, kaj kvaropaj staris malantaux li kaj rigardis kaj kapsignis kaj fingromontris. Kaj tiam subitis la fino. Tiam li diris: `Damne,' kaj ekkusxis sur sia benklito, igis alporti guton da juniperbrando, kaj faris nenion plu. Tiam, post kelkaj tagoj, la pentrajxo estis metita cxel aliajn. Dum la tagoj, kiuj sekvis tion, li estis kompatinda, laca, mizera, nekomprenebla, malsana, kaj li rekomencis `treni', kiel li tion nomis: nenion fari, maldiligenti, cxirkauxpromeni. Kiam li bezonis monon, tiam li elprenis ion ajn el `rubaro', kaj tiam li elektis `pentrajxacxon' por kiu `iu ja pagos ion' kaj tiam li tiun vendis. Neniu povis malkutimigi tion de li. Li simple tia estis. Liaj forto kaj malforto estis nerompeble kunligitaj. Kaj kiam li estis vendinta ion, tiam li senpere enposxigis la monerojn, tiam li tintigis la guldenojn kaj la sxtatajn talerojn, tiam li piediris en la Kalverstrato fajfante kanton. Tiam li gajeme salutis per sia mano super sia kapo, kiam oni renkontis lin. Tiam li familiare ekstaris apud vi, mistereme montris al vi la `kejlojn', lauxte ridis kaj diris: `Kiaj kompatinduloj, cxu ne?' Li neniam akceptis paperan monon: ne eblas tion tintigi. Oron li deziris, kaj argxenton, kaj se farigxis tro multe por li, tiam `li iam poste revenos por preni la reston'.

(2.6) Jen kia Bavink estis; kaj vi komprenas ke sinjoro kiu ekzercas sin en rezignaciado forte interesis lin. Tiu povas instrui lin. Tia ulo kiu sxatas refresxigxi en la vento, lasi la malsekan salan venton saturi liajn vestojn kaj lian korpon, kiu gustumis siajn lipojn per sia lango cxar li `tiom diable multe' sxatis tiun marguston; kiu vespere snufadis siajn manojn por flari la maron. Tia ulo kiu kontentis pro tio ke li ekzistis kaj sanis kaj kontentomontrante movis sin inter la cxielo de Dio kaj la tero de Dio, kaj trovis tion malsagxa ke la homoj tiom penadis, kaj lauxte mokridis pri ili kaj kiu eterne kun beata rideto silente gxuis la akvon kaj la nubojn kaj la kampon kaj lasis la pluvon tute malsekigi lin, nerimarkante tion kaj tiam diris: `Al mi sxajnas ke mi estas malseka,' kaj ridis. Ulo, kiu povis guste gxui multekostan tagmangxon kaj guste gxui multekostan juniperbrandon kiel la unua en Nederlando, kaj alitempe marsxante (cxar li ne cxiam sidis, foje li dum tagoj marsxadis) cxiutage mangxis sekajn bulketojn kaj gxislarme emociigxis pro tio ke en la kampo `tia peceto de pano povas tiom bongusti'.

(2.7) Kaj kiam Bavink laboris, tiam Japi cxesidis en la herbejo aux sidis interne, inverse sur segxo kaj fumis. Kaj kiam ili estis interne, tiam Japi havis duan segxon cxea sur kiu staris glaseto da brando, al kiu li fojfoje etendis sian manon. Kaj li zorgis ke plulaboradu Bavink. Al neniu alia Bavink iam diris iun ajn vorton, kiam li laboris; kun Japi li parolis.

(2.8) `Diable ba,' Japi diris, `Ja neniomas la gravacxo, cxu estas bona aux ne, vi faras tion, kion vi kapablas, vi nur estas kompatindulo. Vi do ne povas ne fari. Ja ne gxenas la aferojn tio cxu vi ne povas precize bildigi ilin kiel ili estas. Kaj la homoj, tiuj ja komprenas nenion. Ne pril aferoj, ne pri viaj pentrajxoj kaj ne pri vi. Ankaux mi multom pli bone povus uzi mian tempon ol cxi tie sidi drinkanta kaj spektacxadanta tiun pentroaferaron. CXu mi malprofitas?' `Ne, tio nebonas,' li poste diris, `multe tro blua; vi ja memoras tion, kion ni hieraux interkonsentis? Multe tro blua, virego. CXu vi pensas ke vi tiel estus ekfarinta se gxi havus tiun strange bluan koloron?'

(2.9) Japi orvaloris por Bavink. Bavink kuntiris lin cxien. Bavink igis Japi-n gxis tio, kio li estis, kiam Bavink prezentis sin kaj lin en Amsterdamo.

(2.10) Jam tre baldaux Japi estis pli ol iomete sen mono. Neniel Bavink lasus lin foriri. Japi mem sercxu en la `rubaro'. Kaj tiun metion Japi rapide lernis. Neniam antauxe la `sxutloko' tiom profitodonis. Kaj ekde tiam Bavink pagis cxion aux preskaux cxion. De tempo al tempo Japi posxte ricevis iom da mono el siaj gepatroj. Sed tiu estis nemenciinda, cxar foje la sinjoroj vivis kiel kapitalistoj; kaprice ili iris por kelkaj tagoj al Amsterdamo, al Bruselo, al Parizo, al Luksemburgo; dum du semajnoj ili estis en Normandio. Japi kutimis kunporti malgrandan sxutlokon: `ido del granda sxutloko', kiel li tion vortigis. En Francio kaj Belgio li alparolis homojn sur la stratoj, kaj insultis cxel domoj. Ecx ne la plej sensignifan tiusimilan agon Bavink tolerus de iu alia. Sed neniu alia sciis la arton de teni Bavink-on vivanta, kiel Bavink diris. Lia konversaciivo estis neelcxerpebla. Kaj li havis memoron por pejzagxoj, kiu limas miraklecon. Li konis cxion, kio estas preter la fervojlinio inter Midelburgo kaj Amsterdamo, cxiun kampon, cxiun fosajxon, cxiun domon, cxiun aleon, cxiun arbogrupon, cxiun strieton da erikejo en la provinco Brabanto, cxiun forkon del trako. Kiam oni veturis horojn en malhelo kaj kiam Japi dum cxiu tiu tempo dormis tirita sur la benko, se oni tiam vekis lin kaj demandis `Japi, kie ni estas?' tiam oni iomete atendu gxis li bone maldormis kaj post tio li iomtempe auxskultis la sonon del veturado kaj tiam li diris `Mi pensas ke ni estas cxel urbo Etten-Leur.' Kaj tiam ankaux evidentigxis ke li pravis. Li povis precize sciigi kiel je jena tago jenaj arboj cxe urbo Zaltbommel ombras jenan aleon kaj kiuj sxipoj preterpasis je jena momento en inteco en kiu oni kun Japi veturis sur tiu certa fervoja ponto super la rivero Lek. Kaj alifoje li sidis apud la fenestro atendante: `Nun cxi tio venos, nun tio venos'. Dum horoj. Kaj kiam li vidis ion, kion li eksterordinare bone konis, tiam li kapsignis kaj ridis. Aux li diris: `Vidu, tiu arbo estas for'; aux: `Ho, nun gxi havas pometojn, tiujn mi lastafoje ne jam vidis.' Aux: `Antaux du semajnoj la suno estis precize malantauxl supro de tiu arbo, nun gxi estas iom maldekstra de tiu arbo, kaj iomete pli malalta, tion kauxzas ke estas dek kvar tagojn poste kaj ankaux ke ni estas dek minutojn tro malfrue.'

III

(3.1) Tiel statis kiam vintrokomence ili venis al Amsterdamo kaj iun vesperon Japi sidis en mia cxambro, fumadanta unu cigaron post la alia, kiuj preneblaj kusxis sur mia tablo, miaj cigaroj.

(3.2) Tiun vesperon min estis koincide vizitinta la altkreska Hojer, kiu hazarde venis refoje el Parizo kaj nun pri siaj pentrajxoj kaj pril knabinoj fanfaronis, surhavanta pajlocxapelon, en novembro, kaj salmkoloran mantelon. Li estis rakontanta nekompreneblan rakonton pri juna sinjorino kaj dungita kocxero kaj korbo de angiloj, kiam ni auxdis movbruon sur la sxtuparo. Estis en popola kvartalo, kutime oni povis senpere supreniri, la cxestrata pordo plejofte estis malferma.

(3.3) Unue Bavink enigxis kaj diris: `Kiel vi fartas, virego? jes, estas mi mem. Ha, ha, Hojcxjo. Kiel vi, Hojcxjo, cxu ankoraux fanfaronantas? Do, ankorauxajn elkorajn gratulojn. Ankaux al vi, Kukbakist, ke vi cxeestu ankoraux longtempe.' Sur la sojlo Japi staris. Ili kunportis odoron de sala akvo kaj herbo. `Envenu, virego, envenu' invitis Bavink, en mia subtegmentejo.

(3.4) `Ho sinjoro,' Hojer diris, `komplezu fermi la pordon malantaux vi.' `Kukbakist,' Bavink diris, `jen Japi, virego per kiu oni povas plezuri. Hojer ankoraux estas same gxentila kiel cxiam, mi auxdas.' `Sidigxu, Japi,' Bavink invitis, pumfaligante sin sur la solan segxon kiu estis libera; `prenu tiun kesteton.' Staris esxafodkolora * matrosa kesto, en kiu mi konservis puran subcxemizon kaj la leterojn de mia fratino. `Atendu, mi helpos al vi,' mi diris. Tiam ni, Japi kaj mi, sxovis la keston cxel tablon, kaj tiam Japi rimarkis malplenan amelskatolon de Hoffmann, kiu surhavis bildon de kato, en tiun mi iam metis argilon, sed nenio volis kreski en gxi. `Jen' Japi diris, `aliokaze mi sidas tiom malalte.' `Mi ja prenu unu,' Bavink diris ekbruligante unu el miaj cigaroj. `Faru nur, Japi.' Kaj Japi-n tio ja placxis. `Kion vi tie havas?' Bavink diris. Sur mia tablo kusxis `Le Lys dans la Vallée' far Balzac. `Aha. Balzac. Ne bubo estis, tiu maljunulo. Morta, cxu ne? Jam delonge. Memkompreneble. De kie vi venas, Hojer? Kiom belan mantelon vi surhavas. Bonvole starigxu. Tro mallonga, virego, multe tro mallonga.' Bavink montremis sian kontenton. `Tion diable ankaux mi scias,' Hojer diris. `Prefere sciigu nin pri kie vi estis. Kaj kiu estas tiu sinjoro?'

(3.5) Kaj post tio sekvis la rakonto, akompanata de kapjesoj kaj grimacoj de Japi. Fojfoje tiu mano etendigxis al mia tablo kaj ankaux Hojer laboris kiel uzino kaj mi do ne plu fumis. `Atendu,' Bavink diris, `mi preskaux forgesas. Ja estas bonaj. Midelburganoj de orientnederlanda deveno nomigxantaj VanBessem kaj Hoogenkamp de la Longa Delft.' `Konataj,' diris mi.

(3.6) `Ha,' diris Japi, cxirkauxrigardante mian cxambracxon; `ha, aspektas hejmece cxi tie. Vere, estas hejmece cxi tie.' Li starigxis kaj iris al la muro. `Aha, Breitner. Tre bona. Kaj kion ni havas jene? Malheletas cxi tie. Ehe, mia amiko Mauve. Kaj jen ecx ankaux nia urbodomo.' Estis skizeto de la magistratejo en Veere. `Bavink,' Japi diris, 'mi kredas ke jen io, pri kio vi respondis; mi tuj sercxos postenon se tiu ne estas unu el viaj farajxoj.'

(3.7) `Vi savigxas sendifekte,' diris Bavink. `Jen mia supozo,' Japi diris, kaj residigis sin. `Ho bone, mi certe revenos cxi tien. Mi sidas komforte.'

(3.8) Tiumomente, la gramofono del transstrata diamanttajlisto ekludis. `Kunfrapu la manojn,' Japi diris. Kaj ni ekaplauxdis. Kvarope ni staris cxel malfermita fenestro kaj aplauxdis tre entuziasme. Ni auxdis ke cxie en la strato oni malfermis la pordojn sur la verandoj, la homoj eksteren iris. Kelkaj kunaplauxdis; infano ekploris; hundo plorbojis kvazaux en limtempo de monato cxiu en la domaro formortos. La diamanttajlisto bele persistis. Frauxlino del alia stratflanko kriis: `Frenezuloj!'. Malgranda knabino kriis kelkajn fojojn. `Pacxjo,'`Zepelino!' Knabeto sidis ludanta busxharmonikon. `Eble ni iru sur la straton,' Hojer diris.

(3.9) Kaj tial ni brumovis nin malsupren lauxl sxtuparo. Jel tria kaj jel dua etagxoj interne oni vigle parolis. `Pri ni,' Japi diris. Neniu estis jel unua etagxo. `Hej, Japi,' Bavink diris surstrata, `nun vi foje rondregalu.' `Nu bone,' Japi diris, `ek do.' Kaj tiel jam la saman vesperon mi ekkonis Japi-n en lia kvalito. Hojer havis teorion ke biero neniel povas malbonfari. Ni do trinkis gxin laux tre konsiderindaj kvantoj. Japi ne havis ecx cendon; Hojer rifuzis; Bavink estis ebria, kaj senesprime fikse rigardadis asertante ke `tiu cxi sinjoro estas diable bona sinjoro kaj ke li rondregalas (temis pri Japi), kaj ke la kelnero ankaux estas diable bona sinjoro'. Mi sukcesis trovi dek naux cendojn; Hojer trompkasxe foriris. Mi decidis eksxuldi `la aferon'; la kelnero konis min; kaj jel unua ni triope piediris sur la Frederiko-placo pace jodlante. Tiujn cendojn mi poste rericevis de Bavink; li perforte malpermesis min ne akcepti ilin. Japi trovis la tutan okazon amuzega, tri tagojn poste li sidis sur mia litkadro kaj lasis siajn krurojn svingpendi; diris ke estis stulte de Bavink ebriigi sin, sed `tiu afero enordos'. Tiam, kiam li foriris, li kaptis `Le Lys dans la Vallée'.

IV

(4.1) Estis monaton poste. Dekkvaron da tagoj iom frostis, sed en la komenco de tiu semajno subite la vetero sxangxigxis. Kaj nun vesperis kaj pluvegis. La tutan tagon preskaux sencxese pluvegis. Akvo kuris per fluoj preter miaj fenestraj vitroj. Mi sentis min komforta. Mi tion ja sxatis. Mi ne havis fornon kaj mia palto ankoraux estis lokumita cxe Onklo Jan. Vintran mantelon mi neniam posedis. La frosto estis gxeninta min: pro manko de alternativo oni enlitigxu. Aliokaze mi en tiaj cirkonstancoj ofte ja povis iri al Bavink. Sed gxuste nun tiu sinjoro afablis tage dormi kaj nokte iri sur la vojoj. Tutan nokton mi tute sola sidis apud la forno; li tiel volis sed plezure ne estis. Kaj nun mi sidis auxskultante la pluvon, kiu batadis la tegmenton, kaj mi gxojis ke ne plu frostis, ege malfrostis. Surtable kusxis mia pano, du dikaj pecoj; la antauxan vesperon mia lasta telero estis rompigxinta. Kaj apud tiuj kusxis mia mono: kvar bluaj paperetoj, du sxtataj taleroj, tri guldenoj kaj kelkaj cendoj. Kaj en la angulo sur la planko staris mia unuflama kuirilo kaj en la malgranda kaldrono la akvo ekzumis. Apud gxi staris mia tekrucxo, sen kovrilo, atendante gxis la akvo bolos; la teo jam enestis. Kaj mi sidis kun etenditaj gamboj sub la tablo, nudpiede, subcxemize, kun miaj manoj en miaj posxoj kaj rigardis miajn pantrancxajxojn, mian karan monon, la flamon de mia olelampo, la lumon de mia kuirilo, kaj auxskultis la pluvon kaj estis kontenta.

(4.2) Estis la oka horo. Mi metis mian brakhorlogxon sur la tablon apud miajn monerojn, la brakhorlogxon, kiu nun ne plu portendas al Onklo Jan, kaj diris: `Vi provizore restas cxe Onklo Kukbakist, horcxjo,' kaj reenposxigis mian manon. Tiun paroladon al miaj ajxoj mi kutimis, pro tio ke kun la plimultaj homoj oni povas tiom malmulte paroli.

(4.3) Provizore mi estis savita. La kara auxtuno ne trompis min. La falado del folioj, la sudokcidenta vento, kiu igis la arbojn apud la Veera-strato ecx pli kurba nordorienten, kiu blove dissxiris la sonorilaron del Longa Jan, kiu igis svingigxi kaj tremi la turon, timan sub la nigraj nuboj, mi do finfine konvertis ilin en biletojn kaj argxenton kaj jen mi sidis kaj rigardis gxin, mian propran monon, la monon, kiun oni povas fidi, kiu neniam trompas aux lasas vin en embaraso. Malsekega mi hejmigxis antaux horo, kun unu pano, duona funto da butero, du hektogramoj da mola kolbaso, duona funto da sukero, hektogramo da teo kaj kesteto de cigaroj, 25 cigaroj po 4 cendoj, ricxeco kiun mi ne konis ekde mia naskigxtago, kaj tiu estis antaux monatoj. La molan kolbason mi formetis, tiu estis por morgaux. Oni cxarpentis sxranketon por mi, apud la fenestro, kaj sur ties fundo cxio envice kusxis: la butero, la teo, la sukero, la kolbaso, cxiuj tiuj karajxoj, kiuj tiom povas bongusti, se oni dumtempe ne havis ilin. Kaj la preskaux kompleta pano kusxis super tio, sur la breteto.

(4.4) En la triaetagxa subtegmentejo pendis miaj vestoj, por sekigxi: jako, vesxto, pantalono, kalsono, cxemizo kaj sxtrumpetoj. La akvo ekbolis, la kovrilo del kaldroneto klakbrue balancigxas. Mi rigardis la vaporon kaj ekintencis morgaux ellombardejigi mian palton kaj unufoje ne tagmangxi en la kosxera restoracio: bifsteko kun terpomoj kontraux 30 cendoj, piza supo kun viando kontraux 35 cendoj. Mi jxuse ekpensis ke mi estu haviginta al mi guton da alkoholajxo, kiam miajn pensadojn perturbis bassona pasxo ekster la pordo. Iu bruagetis cxe mia pordo. Frapi ne eblis, cxar mia pordo estis el murpapero gluita sur kelkajn latojn, kaj frapante oni trarompus gxin. Tion sciis la homoj. `Devas esti Hojer,' mi pensis, `tiu neniam povas trovi la hokon.' La hoko estis interne sed la pordo ne bone fermigxis; eblis trafendigi sian fingron kaj tiel de ekstere malfermi la pordon. `Envenu,' mi kriis, estante tro pigra por ekstari. `Facile dirite,' mi auxdis esti dirata, `kiel tio funkcias?' `Tiun vocxon mi ne konas,' mi pensis, `kiu povas esti tiu?' Mi ekstaris kaj malfermis la pordon kaj tuj fluo de akvo fluis sub mian manon. `Japi,' la viro diris. `Envenu,' mi rediris. Jen li staris; la akvo fluis de cxie el liaj vestoj kaj de lia cxapelo.

(4.5) `Iom pluvas,' Japi diris, `cxu rajtas mi pormomente demeti mian mantelon? Atendu, mi unue metos tion cxi.' De sub lia mantelo li aperigis pakon en Komercgazeto: libroj, tio tuj videblis, kaj metis gxin sur la tablon. `Jen, cxu eblas ke tio cxi ie elpendigotu?' li diris donante al mi la mantelon. Sian cxapelon li starigis rekte kontraux mian kuirilon.

(4.6) `Momenton, maljuna sinjoro,' mi diris, kaj kunprenis liajn mantelon kaj cxapelon, pendigis la mantelon cxe miaj propraj malsekaj vestoj, batordigis la cxapelon kaj tiam metis gxin horizontala sur la plankon en la angulo.

(4.7) Japi jam sidis, eltordante la genuojn de sia pantalono kaj cxirkauxrigardis. `Pro kio la honoro?' `Simple diru Japi,' li diris, malfermante la paketon kaj metis `Le Lys dans la Vallée' sur la tablon. `Jen vidu, civitano.' `Bele,' mi diris, `kaj kion ni havas tie?' `Oh,' Japi diris, `estas libroj de Appi.' - `CXu Appi nuntempe legas la Komercgazeton?' `Ne, ' Japi diris, `tiu gazeto estas de mia patro, en gxi estis anonco.' - `Anonco?' - `Anonco, vidu jene, kion ricevis mi el la maljunulo.'

(4.8) ``Sercxata asista korespondisto cxe vigla eksporta kontoro', atentu, vigla eksporta kontoro - `kiu profunde sciu la modernajn lingvojn, stenografion kaj masxinskribadon. Tiuj, kiuj jam postenis (atentu tiun postenis!) en la eksportado estas preferataj. (Estas preferataj, tiu preferado ja placxas al mi). Salajro po 3 4 cent guldenojn cxiujare. Leteroj al numero 1296 de la oficejo de la GXen. Komercgazeto' - jaro 1296, batalo sur la floseto. Floris la kvina la rektspina transsaltis la rivereton Overtoom. CXu neniam vi auxdis pri tio? Kaj kial oni plensxutis la Overtoom? Estis pro tio ke estis acxa aspekto, tia rektspina ulo transaltanta gxin, tion oni volis malebligi. Tiujn 300 400 mi ja sxatas, la cetero min malpli logas.'

(4.9) `CXu Vi volas skribi je tio?' mi gxentile demandis - `Cidiru, bonvole komplezu,' Japi diris. `Volas? Min devigis la maljunulo. Li diras: Ne plu eblas tiele. Mi ne komprenas, kio ne plu eblas. CXu mi gxenas lin? En kvin semajnoj mi hejme dormis nur du fojojn. Ecx ne cendon mi ricevas el li. Jen vidu.' Li levis sian kruron. Mi vidis tute novan flavan sxuon. `Fulmotrondro, tiun sxuon mi konas.' - Kie oni renkontas tiajn flavajn sxuojn? - `Ili nun iom malheligxis prol akvo,' Japi diris metante la unu piedon cxel alian. `De Appi! Kaj kiel tio ordigxis? Mi ne estas gxeno al mia maljunulo. Mi tiom longe ume uzas miajn sxuojn gxis ili estas tiom likplenaj kiel korbo. Appi estas gajemulo. Pentri li ne kapablas, neniam lernos, tion mi ja vidas, sed li estas gajemulo. SXtrumpetojn li tamen ne plu havis neuzataj, nudpiede mi portas liajn sxuojn,' Japi diris, tre senceremonie montrante parton de sia nuda kruro. `Havegas li librojn, tiom ke ecx jaro ne suficxus por plenlegi ilin cxiujn, ecx se mi legus kaj tage kaj nokte.'

(4.10) La patro de Appi havis klientricxan bucxistbutikon kaj tial povis fari tion. Ke Appi neniam lernos pentri, tion Japi bone rimarkis; lia patro poste lokigis lin en metiejon por farbado de domoj, kaj pentrado de reklamoj kaj dekoracioj.

(4.11) Mi infuzis teon. Kauxrinte cxe mia kuirilo, mi surversxis la akvon kaj metis la tekrucxeton sur la akvokaldroneton. Japi snufis.

(4.12) `Bonegajxaro,' li diris, kaj tute turnis sin kaj sxovis sian segxon gxis li sidis tuj apud la tekrucxo. `Mi malpacis kun Bavink,' li diris. `CXu vere?' mi diris. Hojer jam sciigis min ke ili kaj tage kaj nokte kune cxirkauxdiversumas, ke ili dormis en unu lito, Japi sub la litotuko kaj Bavink sur gxi, ke ili vice trinkis juniperbrandon el tiu unu bierglaso kiu ankoraux restis al Bavink. `Mi hejtrompis lian fornon, dimancxe vespere.'

[CXambro]

(4.13) En unu vespero li tiom hejtis gxin, ke gxi rompigxis. Li dauxre sxargxis gxin kaj incitis la fajron en gxi kaj rigardis la ardantan fajrujon, kun la forno kvazaux inter siaj genuoj. Kaj li diris nenion, gxis Bavink subite rimarkis ke la fajrujo krevegis kaj terure furiozis. Japi lasis lin furiozi, li ekstaris kaj forprenis sian segxon, kaj per la fajrostango li malfermis la glitpordeton kaj bruligis truon en la fundo per la elsxovelado del ardaj karboj. Kaj kiam Bavink ne haltis la furiozadon, tiam Japi diris: `Krevu mem, vi kaj via forno,' kaj trankvile foriris al domo de sia patro kaj tie li surmetis puran kolumon de sia frato, kaj lia patrino donis al li pecon de torto kiu postrestis post la deserto. Unu nokton li dormis hejme, kaj sekvan matenon sur la straton li renkontis Luf-on, kiun li ankaux jam konis. Luf, kiu poste nagxante dronis, gxuste tiam, kiam li eksukcesetis; kaj tiu rekondukis lin al Bavink kaj tie diris: `Bavink, rejen via romphejtinto.' Kaj Bavink ridis pril kazo. Kaj tuj Japi iris al la breto kaj trovis en la konata loko `apud Dante', novan krucxeton de markhava juniperbrando. Kaj triope ili fortrinkis grandan parton el gxi kaj post tio Japi detrancxis dikajn trancxojn del pano de Bavink kaj post tio ili triope iris al bazaro Amstelveld kaj tie acxetis kontraux 70 cendoj novan fornon (eblis cxar estis lundo), fornon de prahistoria modelo; triope ili transportis gxin per cxarumo hejmen.

(4.14) Mi prezentis tason da teo al Japi. Li trinkis el lavpelvo, cxar tason mi ne plu havis por li, komforte gxemis kaj brue surtabligis la ujon. `Kaj nun, mi ja sxatus pecon de pano,' li diris; `bonvole pardonu, mi kredas ke mi jam scias la vojon.' Li jam rimarkis mian sxrankon. `Virego,' li diris, `cxu vi scias ke vi havas kolbason?' Kia superflua diro. Jen li jam venis kun gxi. `Mola kolbaso, vulgara popola mangxajxo.' Mia kolbaso, mia ricxo, ankoraux jxuse gxi temis en miaj revoj pri mia lukso, la kolbaso, kiun mi volis konservi gxis morgaux. Japi ne estis sendecida. Kaj mi diru, li ne forgesis min, li donis al mi po du trancxajxojn sur cxiun buterpanon. Ja suficxis. Japi mangxis. Kiom mangxi tiu ulo povis! La pano kusxis apud li sur la tablo, kaj li detrancxadis. Mi ekamuzigxis pril afero. `Ne hontu, Japi, suficxas la moneroj.' Ne jam ili trafis la okulojn de Japi. `Damne,' li diris, `luks!' `Oni denove enpresigis ion vian, cxu ne.' Mi kapjesis. `Jen la maniero, tiel vi faru,' li diris, `tiuj uloj ja tauxgas por nenio alia ol por nutri nin. Iam en mia vivo ecx mi verkis ion.' Li plensxtopis sian busxon per pano kaj kolbaso kaj visxis siajn manojn pere del Komercgazeto, kiun li post tio cxifis. `Mi ja ne reagos al gxi, mi ja cxiuokaze ne tauxgas por tio'.

(4.15) Kaj tiam eljakigxis malnova polvigxinta malbonodora gazeto, kun faldoj preskaux forfalditaj: `Kuriero de Vlahxtvede'. Li montris al mi artikoleton: `Leteroj el Amsterdamo' tekstis super gxi. Ses da tiuj li verkis, li diris, la aliajn kvin lia frato perdigxintigis. Japi prenis ankorauxan pantrancxajxon. `CXu vi ne volas plu?' li demandis. Mi malakceptis kaj Japi prenis la ankoraux restantan de miaj du hektogramoj da kolbaso. `La vulgara popola mangxajxo' apetite placxis. `Dumnokte farita,' Japi plenbusxe diris kaj per la trancxilo montris la gazetacxon. `Post la kontorhoroj. Mi cxiam vespere devis reveni. De tempo al tempo mi devis perkrane malsekigi mian kapon por ke mi ne endormigxu. Mi demandus nun al vi. Kiel tio utilas al mi? Neniel, nur lacigas. Mi preferas piediri sur la stratoj rigardante la homojn kaj la cxarojn kaj la domojn. Aparte mi sxatas rigardi la karajn junajn knabinojn kaj la jxus edzinigxintajn virinjojn. Tiujn jxus edzinigxintajn virinjojn oni facile rekonas, tuj rimarkeblas ili. Kaj tiam mi pensas pril plezuro, kiun mi ne havas pri tiuj cxarmaj bestetoj. Mi preferas la faron al la priskribon de tio. Kiel koncernas tiujn mallertulojn tio, kion mi vidas. Ili mem vagadas preter la vojoj rigardante la fundon kaj grimacante pro tio ke la celo estas tiom for, kaj pro tio ke la vivo estas tiom malfacila. Estas nauxze. CXu ili faras ion ajn por mi? Ili konservu tiun malmulton da mono.'

(4.16) La artikoleto ne estis malbona, sed poste Hojer diris ke li ne kredas ke li mem skribis gxin.

(4.17) `Nun mi ja sxatus bieron,' Japi diris, kaj apogis sin malantauxen. `Mi bedauxras, virego,' mi diris, `mi havas neniom da, ne da biero nek da juniperbrando nek da vestoj por povi iri surstraten, sed jen, bruligu cigaron.'

(4.18) La pluvo batadis la tegmenton kvazaux gxi trabatus, kaj la fenestrajn vitrojn blankigis la akvo. Al Japi mankis emo foriri, tion mi ja rimarkis. Li ekbruligis cigaron, rigardis dum iom da tempo la fumon kaj tiam demandis: `Tiu Hojer, kia ulo tiu verdire estas?' Hojer kaj li ne sxatis unu la alian. Tion mi jam supozis. Hojer estis avarulo kaj maldelikata. `Tiu ulo ne tauxgas', Japi diris, `Tiu multe agumu perfarbe, cxar por io alia li ja ne tauxgas.'

(4.19) Bavink elurbis dum unu tago: `por aferoj' Japi diris kaj tiam li (Japi) renkontis Vanhauxten-on, kiu hejmeniris de sia kontoro. Vanhauxten (kiu estis konato de Bavink) estis komizo, kiu opiniis sin verkpova. Iam li publikigis dikan romanon, pro kio la eldonisto suficxe multe malgajnis. Japi lasis tiun kunpreni lin kaj inviti lin por la mangxo. Hojer ankaux estis kaj ties unua diro estis `Nu, profitulo!' Japi sxategis tion. Ni ja cxiuj estis profituloj. `La filistroj ja nutru nin cxiujn.' Kaj tiun saman vesperon li petis Hojer-on al li prunte doni sxtatan taleron, nur por inciti lin. CXar li ja sciis ke Hojer hazarde ne kunportas monon. Tamen ecx la altkreska Hojer finfine malvenkis. Japi prunte prenis el li tiun salmkoloran mantelon kaj neniam redonis gxin. Sed gxi ne multe plezuris al Japi. Multefoje lin, surhavantan gxin, oni devigis lukti, kaj en Auxdrkerk kelkaj kruduloj desxiris de gxi manikon.

(4.20) `Ek,' Japi diris, `jam kvarono post la nauxa, mi foriru. Auxdu do la pluvon.' Li starigis sin cxel fenestro. `Nenio videblas,' li diris. `Prol pluvo oni povas nenion vidi. Acx, mi tute trememigxis, miaj genuoj ankoraux malsekas. Bedauxrinde estas, ke vi nenion frandeblan havas.' Mi irprenis lian mantelon. Ankoraux gxi estis peza prol akvo.

(4.21) `CXu vi devos iri grandan distancon?' mi demandis. `Mi ja povus iri al la maljunulo,' Japi diris, `sed ankaux tio estas ecx duonan horon for. Tio estas via dormloko, cxu ne?' Japi flankensxovis la kurtenon kaj eksidis sur mia lito kaj li oscedis. `Mi kredas ke mi malsanas,' li diris; `Bonvole, komplezu, iru por acxeti duonan decilitron da malnova juniperbrando, mi iam kompensos al vi la kostojn.' Mi ankoraux staris tie, kun lia mantelo sur mia brako. `Surmetu mian mantelon,' li diris. Mi umis subtegmentejen, mia vesxto estis suficxe seka. La drinkajxvendisto proksime logxis. Mi surmetis la mantelon de Japi super mian vesxton. La malseka ajxo malvarmigis kaj mizerigis min. Tiele vestite mi malsupreniris cxiujn sxtuparojn kaj transiris la straton. CXel drinkajxvendisto estis tre malvigle, ecx ne dum dek minutoj mi forrestis. Tiam, kiam mi alrevenis supere, Japi kusxis ronkacxante, nesinsenvestigite, ankoraux portante siajn sxuojn. `Saluton,' mi vokis kaj skuis lian sxultron. Li iome murmuris. `Saluton, brando.' Li dorminklina rigardis min kaj malrapide rekte sidigxis. `Ho,' li diris, `Jam mi vidas.' Li trinkis kelkajn gutojn. `Tio bonigas min.' `Hej,' li diris, `cxu mi ne povus cxi tie dormripozi? Mi ne enlitis pasintan nokton kaj ankaux hodiaux mi ne povis dormi.' Kio fareblis? Li ja povos dormi surplanke, li diris, se nur li havos ion sub sia kapo. `Dank' al Dio,', li diris kaj jam samtempe forjxetis lauxplanke siajn du sxuojn. `Dank' al Dio, ke mi ne plu portas tiujn malsekajn fiajxojn.' Post tio li pendigis sian pantalon sur la apogilo de segxo `por sekigxi'. Mian kuirilon li flankensxovis; en la angulon li metis la librojn de Appi, sian jakon li kovre metis sur ilin, sian vesxton li ne demetis. Tiam li prenis mian plej bonan litkovrilon, enrulis sin en gxin, ankoraux trinkis kelkajn gutojn kaj ekkusxis metante sian kapon sur la libran staketon kaj diris `Dormu bone.'

(4.22) Kaj mi residigxis apud la tablo, rigardis miajn monerojn kaj endormigxis. Kiam mi vekigxis, tiam kraketis la lampo, cxar la oleo elcxerpigxis. Mi enlitigxis dormonte malbone, prol malvarmo. Japi nenion konsciis.

(4.23) Tagigxe, kiam mi vekigxis tiomafoje, mi auxdis lin bruanta. Li okupigxis pril infuzado de teo. Li mem irprenis akvon de malsupre, kaj diris sin kuzo de mi al la konsternitaj najbaroj. Li suficxe bone dormis, nur iomete rigidigxis. Li esperis ke li ne vekis min. `Jam mi mangxis,' li diris. `mi kredas ke vi jam havas malmultom da pano.' Li devis for. Li volis ankoraux paroli kun Bavink, kiu tiutempe kutimis ekdormi jel deka matene. Li portis al mi enlita pelvon da teo kaj mem staris cxel fenestro sorbe malplenigante sian pelvon. Li dumane tenis gxin kaj rigardis eksteren. `Nur malricxeco,' li diris. `Nu, bonan tagon, mi povos mem malpendigi mian mantelon.' CXel pordo li ankorauxfoje turnis sin. `Vespere tia cxambracxo aspektas multe pli hejmeca.'

(4.24) Tiel ankaux mi opiniis. Mi ellitigxumis, malvarma kaj mizera. Sur la tablo ankoraux kusxis miaj moneroj. Li diris ke li ne bezonas sian maljunulon, mi pensis, nek la monon del burgxo. Jen pravo.

V

(5.1) `Kukbakist,' Japi diris, `mi sentas min tiom stranga interne.' Estis je iu posttagmezo cxe Bavink. Mi verdire estis veninta por paroli kun Bavink, sed tiu estis for. Japi sidis apud tablo sur kiu staris kvincenda inkboteleto kaj sur kiu kusxis stako de gazetoj. `Kukbakist, mi sentas min tiom stranga interne.'

(5.2) Vi efektive forte odoras kiel juniperbrando,' mi diris.

(5.3) `Ne,' Japi diris, `ne kauxzis la brando. Mi kredas ke mia animo tro grandas.' Nu, kia ulo estas tiu profitulo! `Kion vi intencas per la gazetoj?' mi demandis. Japi manbatis la stakon. `Estas Novajxo-de-la-Tago-oj, Kukbakist, Novajxo-de-la-Tago-oj. Kelkaj jam agxas pli ol monaton.' `CXu vi renove devas laborpeti, Japi?' `Jes, bone vi divenis, kara. Tiele ne plu eblas. Prenu segxon. Jen vidu, KH 14684 Novajxo de la Tago. Estimataj Sinjoroj.' - `La kioma estas tio?' mi demandis. - `Nur la unua. Ne tiom rapide eblas. Tion kauxzas ke vi cxiuj neniam estis en la komerco, vi cxiuj ne scias kiom malfacile estas. Kion vi deziras trinki, virego? Vi pardonos min, cxu ne?' kaj li trempis sian plumon en la inko kaj fikse rigardis la paperon. `Kukbakist,' Japi diris, malesperante cxirkauxrigardante kaj reformetante sian plumon. `Ne eblas, mi simple estas netauxga por tio. Unufoje mi estis en la komerco. Mi maltauxgis por gxi. Mi eksciis per sperto. Mi neniel komprenis gxin. Kaj por kio ajn gxi utilus? Mi estas tiele suficxe kontenta. Do, ni reformetos tion cxi.' Kaj li prenis la stakon da gazetoj kaj zorge metis gxin sub la tablon.

(5.4) `Jen, nun mi ne plu vidas ilin. Vi ne scias pri kio estas la komerco, Kukbakist, aliokaze vi ne priridus. Komence oni devas iri al lernejo gxis oni estas dekokjara. CXu vi iam sciis kiom da sxafoj estas en Auxstralio kaj kiom profunda estas la Sueza kanalo? GXuste, jen vi rimarkas. Mi sciis tion. CXu vi scias kio estas polarizo? Nek mi, sed sciis mi tion. Pril plej strangaj aferoj oni lernigis min. Francigu: `kun benefico de inventaro'. Kiel oni ekfaru ion tian? Mankas al vi scio, Kukbakist. Kaj tiel dauxras jarojn. Kaj post tio onia maljunulo lokigas onin en kontoro. Kaj tiam oni rimarkas ke oni lernis cxiujn tiujn aferojn por ke oni povu perpenike malsekigi paperon. Cetere temas pril jamkonata umacxado. CXeesti ekdel nauxa matene senmove sidonte dum horoj. Mi opiniis ke tiel la aferoj ne progresas. Mi cxiam malfrue alvenis, kvankam mi ja klopodis alveni gxustatempe, sed simple ne plu sukcesis, jam tiom da jaroj mi faris. Kaj malmole estis. Ili diris al mi ke mi fusxas cxion, pri kio ili probable pravis. Mi ja volis, sed ne povis, mi ne estas ulo taugxa por laborado. Ili diris ke mi mallaborigas la aliajn, pri kio ili probable ankaux pravis. Kiam mi plendis dirante ke mi tute ne sxatas kaj demandis cxu mi nun pro tio cxi lerneje lernis cxiujn tiujn strangegajn aferojn, tiam la maljuna librotenisto diris: `Jes, knabo, vivo ne estas romano.' Rakonti malacxajn sxercojn, tion mi bone povis kaj ili ankaux trovis tion amuza, sed pri tio ne kontentis. La maljuna librotenisto jam baldaux ne plu sciis kion li faru kun mi. Se la estro ne estis, tiam mi imite bestoblekis, kantis komikajn kantojn, kiujn ili neniam antauxe auxdis. La estrido, kiu imagis sin bubo, fojfoje venis kontoren por preni sian monon. Li parolis terure afekte kaj rigardis kun plejnauxza, neniel pravigebla montro del supereco la servistojn de sia pacxjo. La homoj ventrokrevige ridis, kiam mi imitis tiun junulon. Krome, mi tie ankaux difektis skribomasxinon kaj netrovebligis libron. Post tio, ili metis mi cxe masxinon, kiun ili nomis la `gilotino'. Per tio mi devis trancxi specimenojn. Dum tagoj mi laboris per gxi: cxiuj specimenoj malrektanguligxis. La homoj ja rimarkis tion, ili ne atendis alie. Ili nur metis min tie, por preventi pli gravajn fusxojn. Tiuj specimenoj ja cxiuokaze estis forjxetotaj; tiuj neniam iris al klientoj. Tamen mi havis en tiuj tagoj la okazon misenkovertigi leteron. Kompreneble estis grave; la viro kiu ricevis la leteron devis ne scii, ke la estro komercas kun la viro al kiu gxi estis direktita. La librotenisto estis tute konsternigxinta. Nur tiam mi komprenis, ke estas pli bone ke mi foriru. La estro manpremis mian. Ankaux mi gxojis pri mia foriro kaj elkore reciproke premis lian manon. Mi diris, ke mi bedauxras, sed ke estis ekster miaj kapabloj kaj mi kredas ke mi sinceris. Do, vidu, Kukbakist, jen kio estas la komerco. Post tio, mi tri semajnojn estis volontulo en malgranda borsajxkontoro, kontroli gazetacxojn per libro, por vidi cxu aktoj del klientoj ellotigxis. Estis terurege, ecx al malamiko oni ne dezirus. Oni devis forsendi min. Mi devis tie ankaux kopii. Post ke mi faris, ne ecx imageblas ke ili iel ajn komprenus la kopiolibron. Mi jam komprenis ke tiele ne eblis, Mi ne kapablis atenti pril laboro.

(5.5) `Mia maljunulo farigxis tute senkonsila. Li nun esperas, ke la situacio per si mem plibonigxas post kelkaj jaroj. Mi pridubas tion. Ankoraux ne tiel sxajnas. Ankoraux mia vivo estas multe tro bona. CXu vi jam sciigxis ke Bavink antauxnelonge multege mongajnis? Eta fosajxo cxe Kortenhuf kun eta fojnostako kaj bovido. Jen.' Kaj li aperigis sian monujon. `GXin sxveligis moneroj, Kukbakist, knabo, gxin sxveligis moneroj. Bonkvalitaj taleroj, ecx sxtataj. Morgaux mi ekvojagxos.

(5.6) `CXu kune kun Bavink?' mi demandis. `Ne,' Japi diris, `ne kune kun Bavink, mi iros sole. Mi iros al Frisio.' `Sed estas meze del vintro?'. Japi kapjesis. `Por kion fari?' Li sxultrotiris. `Fari? Nenion fari. Vi uloj estas tiom gxene sagxaj: cxio devas havi kialon kaj celon. Mi iros al Frisio, nenion fari, nenial. Senkiale. Nur cxar mi inklinas.'

(5.7) La sekvan matenon, mi forakompanis lin, ankoraux malhelis, al la rapidtrajno del sepa. Li portis senbutonan mantelon, kiu estis multe tro vasta por li, kaj surhavis kaskedon, kiu mallevigxis gxis sub liaj oreloj, kaj liaj piedoj portis la novajn flavajn sxuojn de Appi. Li mantenis paperan cigaringon surhavantan reklamon. `Momenton,' li diris, kiam ni jam estis malsupre. `Mi forgesis ion.' Iom poste li revenis portante fisxhokilon.

(5.8) Tiun vesperon, li estis maltre parolema. Mi ne sukcesis eligi el li kion li intencis per tiu fisxhokilo. Dumvoje li fumis en duona horo 4 cigarojn per sia papera cigaringo, kaj kiam mi adiauxis lin cxel trajno-pordo, tiam li petis al mi iom da tabako.

(5.9) Ses semajnojn poste, li revenis kun ses butonoj je sia mantelo kaj liaj piedoj portis rugxajn plusxajn pantoflojn. Li rifuzis cxian klarigon. Kie estas lia fisxhokilo? Oh, tiun li faligis el la trajno. Ankaux li unufoje falis en la akvon, li diris. Plu ne eligeblis el li. Evidente, li ne igis razi lin dum tiu tuta tempo, li koloris kiel rugxa briko, kaj odoris kiel bovosterko. Li kunportis du funtojn da tabako, kiun neniu povis fumi. Li maniis al gxi kaj dum du semajnojn li ne venis por peti cigaron. Post tiu tempo la du funtoj estis elcxerpigxintaj, samkiel la cigarstumpo, kiun li krome kunportis. Tiam evidentigxis ke tia tabako nenie en Amsterdamo haveblas. Li petskribis al Frisio, sed ne ricevis respondon. Pro tiu cxi afero li mizerigxis. Sed post kelkaj tagoj mi tamen vidis lin cxe Bavink, ree kun enbusxa cigaro, kompreneble de Bavink.

VI

(6.1) La sekvan someron Japi renove estis malaperigxinta. Tiam mi renkontis lin sur la Norda Bulvardo en Bruselo. Nia sinjoro nun estis tute en ordo, fresxe razita, portanta grizan cxapeleton, orflavan mallargxan silkan kravaton, kvadratitan cxemizon, zonon, blankan flanelan jakon kun mallargxaj bluaj strioj, blankan tolan pantalonon malsupre nekritikeble faldgladitan, brunajn sxtrumpetojn kun blankaj romboj, kaj malaltajn sxuojn.

(6.2) Kiel li fartas? Bonege. Kion li faras tie? Iri tien kaj reen inter la Norda Stacidomo kaj la Meza Stacidomo lauxl bulvardoj. CXu li amuzigxas? Elstare. Kie li logxas? En Uccle. Kiun li profitas? Li ridis, sed ne respondis. En la Mastrihxta bierejo sur la Placo Brouckère ni trinkis multon da glasegoj da acida biero, kiun li eksxategis. Fakte, li trinkis tutan tiun multon da glasegoj krom unu, kiun mi ne tusxis. Kaj jen li denove sidis kvazaux princo, sin apogante malantaux en sia segxo, digne kaj kun bongusto, trinkante, dum ke li prelege konsideradis pril ebloj de asfalto, pril Granda Bazaro, pril bela vetero, kaj post tio li diris ke li hejmeniru kaj demandis kie mi gastlogxas. Sciante tion, li povus viziti min. Kaj tiam li pagis la glasojn da biero, kaj lasis min en miro.

(6.3) Komence de auxgusto, li revenis en Amsterdamo kun bandagxita kapo. En Marchienne aux Ponts* iu ministo batrompis emajlitan mangxpoton sur lia kapo. Li estis pli platmonuja ol iam ajn, lia maljunulo donis al li plejeble malmultege. GXis preskaux decembro li portis sian blankan pantalonon, kiu tiam jam delonge ne plu estis blanka. Li ne plu estis sama, li malmulte parolis kaj multe malpli fumis. Kiam li venis en la cxambracxon de Bavink kaj Bavink surtabligis siajn cigarojn, tiam li faligis sin en sian segxon, nedemetinte sian mantelon aux sian cxapelon, kaj pene prenis cigaron, malrapide formordis de gxi pinton kaj kun peno trovis la alumetojn, fusxe bruligis, malrapide fumis kaj malofte pli ol unu cigaron en vespero. Se li ekbruligis duan, tiam li forjxetis grandan parton, io kion li antauxe neniam faris. Tiam li fumis gxis la cigarparteto estis tro malgranda por ankoraux manteni gxin, kaj li surpingligis gxin, kaj tiel finfumis. Post nelonge li fumis ecx oblikkape. Unufoje li lasis ecx la fornon malhejtigxi.

(6.4) Tiam ni prirezignis lin.

(6.5) Iun frostegan nokton, inter Kristnasko kaj Novjaro, venis Hojer, kiun ni ne vidis dum monatoj, kaj post iomtempa babilado, li informigxis pri Japi. Kaj post tio li ekrememorigadis. CXu ni ankoraux scias kiel Japi pasintan someron (tiu tiam estis antaux preskaux duona jaro) vespere akompanis nin por remado sur la rivero Amstel. Li sidos sur la pruo por atentado, cxar la sxipo Persisto tiutempe sxipveturante rompis cxion, antauxnelonge gxi ankoraux sinkigis grandan kanalsxipon en proskima vilagxo Omval. Kaj Japi rigardis en la akvon la speguligxon del steloj kaj tenis sian dekstran manon en la akvo kaj tute ne vidis Persiston, tiel ke la Persisto devis flankeniri por ni kaj preskaux en la kurbo veturis kontraux la fundon. Tiam tiuj Persisto-uloj kolerigxis kaj unu el ili venis sur la pobon kaj insultis nin proletaj damninduloj, kaj jxetis sxtonon kiu enakvigxis grandan distancon antaux nia pruo. Tiam Bavink diris ke li ja antauxvidis tion cxi, kaj Japi diris: ni jene bone savigxis.

(6.6) `Prie,' Hojer tiam subite diris (Hojer emis uzi tiajn burgxajn vortojn). `Prie, mi vidis en Veere Japi-n kun Franca sinjorino, diable cxarma acxulinjo. Tutan vesperon tiuj du kune starante interparolis sur la sxtona moleo kaj ili rigardis trans la balustradon la lumbuon kaj la turnantan lumon del norda insulego kaj ili auxskultis la ondoresaltadon, kaj `vizagxacxumis' kiel Hojer vulgare esprimis tion. Bavink refoje diris ke li ja antauxvidis tion, kaj mi diris: `stultaj ni estas, tion ni povintus scii,' kaj tiam ni ekparolemis pri Japi kaj diris ke li ne plu tiom profitas aliajn, kiom ni kutimis vidi de li.

(6.7) Pasis ankoraux monato antaux ol Japi ekparolemis. Lia maljunulo trovis por li postenon kaj li envicigxos la unuan de Marto. Li ne diris ke li malsxategas tion. Li vidos cxu li povus sukcesi. Li gajnos po kvindek guldenojn cxiumonate. Tiun vesperon denove ege frostis. La steloj estis klaraj kaj terure altaj. La forno ne estis hejtita. Ni triope sidis, cxiu kun mantelo, starigita kolumo, kaj cxapelo. Tiel ni ofte sidis kiam ni venkis la kapitalismajn kutimojn kaj mankis al ni cxio forhejtebla.

(6.8) Tiam Japi komencis treege malagrable babili. Ni surteraj flugas tral glacia malhela kosmo, la nokto ne plu finigxos, la suno estas for kaj ne plu levigxos. La terglobo hastas tral mallumo, la glacia vento hurle sekvas gxin. CXiuj tiuj mondoj forlasitaj flugas tra la kosmo. Se unu flugus kontraux onin, tiam oni estas perdita, perdita kune kun cxiuj tiuj 1500 milionoj da malfelicxaj homoj. Japi tremadis en sia mantelo, frostis en la cxambro.

(6.9) Tiam li alimaniere rekomencis. La suno povas tiom bele brili en la rivero Waal. CXel urbo Zaltbommel li vidis la sunon brili en la rivero Waal kiam li pasintafoje trajne transiris la ponton. Inter la ponto kaj la urbo la suno faris grandan lummakulon sur la akvo. La akvo ade fluas, la suno ade brilas gxin, cent, mil, centmil fojojn. Antaux du mil jaroj la suno jam brilis gxin kaj jam fluis la akvo. Dio scias kiom longe jam. Ekde tiam la suno jam pli ol 700 000 fojojn levigxis, jam pli ol 700 000 fojojn gxi mallevigxis, kaj dum cxiu tiu tempo la akvo fluis. Li eksentis sin malbona pro tiu nombro. Kiom da el tiuj tagoj estis pluvaj tagoj? Kaj en kiom da noktoj tiom aux pli frostis kiom nun? Kiom da homoj vidis tiun akvon flui kaj vidis la sunon brili gxin kaj vidis tiujn cxiujn stelojn en la noktoj en kiuj tiom frostis? Kaj kiom da homoj nun mortaj? kaj kiom da homoj ankoraux vidos tiun akvon flui? Kaj 2000 jaroj estas nur malmultego; la mondo jam ekzistis milojn da jaroj pli, kaj ankoraux milojn da jaroj gxi povas ekzisti. La akvo povas ankoraux flui milojn da jaroj, sen ke li vidus. Kaj se tiam la mondo pereos, tiam fakte ankoraux nenio okazis. Post tio sekvos ankoraux tiom da tempo, ne estas fino del tempo. Kaj cxiun tiun tempon, li estos morta.

(6.10) Japi dentoklakis; mankis ecx guto da juniperbrando, kaj ankaux ne plu eblis kredite acxeti iom da.

(6.11) Tiam Japi moligxis. Li senkauxze ekparolis pri Jeanne, kvazaux ni jam priscius cxion. Li diris ke sxiaj manetoj estas tiom molaj kaj tiom varmaj, ke sxiaj okuloj povas tiom brili. Malhelajn okulojn havas sxi, kaj nigrajn harojn. Ekembarasas nin. Li faris plej malagrablajn konfidenciojn, pri blanka jupo kun puntaj borderajxoj, pri jupo el siringviola silko; pri sxiaj malgrandaj blankaj piedetoj, pri cxiaj korpopartoj pri kiuj oni ne skribu.

(6.12) Fine, li ekparolis France, kelkdek fojojn ni auxdis la vortojn `chéri' kaj `chérie'. Li prononcis la finan `e' de chérie. Tiam li reekparolis Nederlande kaj pli aferece. SXi eksedzigos sian edzon, nauxzan troseriozulon, kiu dudek jarojn pli agxas ol sxi. Tion ni trovis suficxe banala. Kaj la unuan de Marto li devos envicigxi. Tiam li frotis sian vizagxon per ambaux siaj manoj kaj diris: `Mi foriras, etendu al mi manon.' Li brumovigxis sur la sxtuparo.

(6.13) La unuan da Marto li ne envicigxis. Jam estis Aprilo kiam li denove estis kapabla por labori. Ne plu profitis li aliajn.

(6.14) Monatojn poste, Bavink vidis lin sidi en la tria etagxo de kontorkonstruajxo. Li laboranta sidis cxel fenestro kaj la cxambro estis hele lumigita. Bavink supreniris. Li sidis sola kaj estis tre okupata. Bavink ne sukcesis eligi el li ion ajn. Li laboris sed malmulte diris. Bavink cxie umis kaj sercxis, tie kaj tie prenis libron el bretaro, enrigardinte resurbretigis gxin, kapskuis, kelkajn fojojn diris: `oho, oho', uzis la turnilon de kopipresilo, rigardis straten, ventolcele malfermis cxiujn fenestrojn.

(6.15) Ekstere negxetis. Negxeroj blovigxis internen. `Fermu la fenestrojn, bonvolu,' Japi diris necxesante skribi. Tiam Bavink kaptis kopiolibro, foliumis kaj legis gxin, denove ripete skuis sian kapon kaj tiam ekstaris apud Japi, kun la kopiolibro malfermita en siaj manoj.

(6.16) `Hej, diru, cxu estas vi, kiu skribis cxion cxi?' Japi apenaux levis siajn okulojn kaj diris nur: `Ne cxion.' `Vi tamen estas diable klera ulo,' Bavink diris, `tiuj aferoj ne estas facilaj.' Post tio Bavink foriris.

VII

(7.1) Japi farigxis diligenta laboranto. Mallonge post la vizito de Bavink, oni sendis lin al Afriko. Post malpli ol du jaroj li revenis: malsana, duonmorta. Neniu auxdis ion ajn pri li, gxis en Novembra posttagmezo mi vidis lin staranta malantauxl sxtona murego cxel haveneto en Wijk-bij-Duurstede. Tie li staris fikse rigardante la sxlimon. Mi nur pene rekonis lin. Li surhavis enorman vastan grizan mantelon, kiu estis multe tro granda por li, enorma griza kaskedo estis antaux liaj okuloj kaj kovris liajn orelojn. Li portis du enormajn largxajn brunajn sxuojn kun rondaj pintoj, kaj kelkaj buboj staris malantaux li. Mi pensis: tio ja sxajnas esti Japi; kaj jes ja, estis li, iom pala kaj malgrasa kaj sen barbo aux lipharoj kaj kun stranga fiksa esprimo en siaj okuloj, sed sendube estis Japi.

(7.2) Japi vidis nenion, auxdis nenion. Mi frapetis lian sxultron kaj diris: `Kion vi faras cxi tie, kiel vi fartas, kiel vi alvenis cxi tien?' Li manpremis min, diris nenion, ne miris. `Mi staras nur fikse rigardante,' li tiam diris.

(7.3) Tion mi rimarkas,' mi diris, `cxu vi kuniras por trinki glaseton da brando?' `Bone,' Japi diris. La kruduloj, kiuj iom distancaj, sin apogantaj kontraux la sxtona murego, amuzis sin per lauxtaj kaj malgxentilaj, satiraj kaj mokaj rimarkoj, nun tre respektoplene salutis, cxar mi elspezis suficxe multe da mono en Wijk-bij-Duurstede, kaj dimancxe mi frapetis la sxultron del notario.

(7.4) Post tiu brando, Japi iomete vigligxis. Li laboris en Afriko, lin gxenis la varmego kaj la bestoj, li febris, li pli febris ol laboris aux faris ion alian. Skeleta li revenis pasintsomere.

(7.5) Lia francino logxas en Parizo kun Nederlanda junulo, kiu jam nememoreble longe estas volontulo en kontoro. SXi havas ankaux amikon, kiu estas kolonelo. SXi regalis lin en Parizo kaj nomis lin en sia kripligita nederlanda `bona beston' kaj mokridis pri li. SXi fiksis sian gxarteron, kie li cxesidis, kaj tiel li vidis parteton de sxia nuda genuo. Post tio sxi forsendis lin. Li ridis pri tio. Li ne plu estas enamigxinta al sxi. SXi portis helbluan silkan subjupon. Unu fojon, li vidis sxin kun tiu kolonelo sur la teraso de drinkejo. La kolonelo tre memkontentis kaj tre sovagxe kaj arogante rigardis. Sen ke li rimarkis, sxi okulumis al li. SXi havis brustan malsanon, kaj sxiaj monatoj estis kalkulitaj. CXiam sxi same gajhumoras; sed sxi povis ankoraux nur malbone piediri.

(7.6) Kaj kion Japi nun intencas? cxu li ankoraux profitas aliajn? Nur sian kontoron li profitas; cxiun lastan tagon del monato li iras por kolekti sian monon. CXu li intencas iam ajn refarigxi tia furioza laboranto?

(7.7) Ho ne. Li ellacigis sin. Li pliagxigxis dek kvin jarojn dum la lastaj tri kvar jaroj.

(7.8) Tiam li bruligis fresxan cigaron, unu de mi, cigaron de dekona guldeno, cigaron kun bendo, mi tiam estis bonhava. La cigarbendon li demetis.

(7.9) Penegadis li, mizeron li vidis. Komencigxis en Marchienne aux Ponts kaj Charleroi. Por amuzigxi li kun Jeanne tien iris. Post tri tagoj sxi jam ekenuis. Li restis. Li montris al mi portreteton; grimacantan skeletkapeton, la filineton de laboristo en vitrofarejo. Tiu havis sep infanojn, kvin el tiuj mortis, la sesa mortis kiam li tie pensione logxis, kaj ties estis la portreteto. Tie li lernis rigardi, tie li vidis kio estas labori. Elspezi monon li cxiam diable bele kapablis, aliaj gajnis gxin. Li ellacigis sin. Socialisto li deziris farigxi. Li laboris por sia pano, lin oni pelis antauxen, pelis antauxen kaj premis lin homoj kaj necesoj kiel cxiujn tiujn aliajn. Nokte li laboris: jel unua, jel dua li en Amsterdamo hejmigxis de kontoro, kaj post tio li sidadis, cerbumadis, skribadis, tutajn romanojn li verkis kaj la paperacxojn li forbrulis.

(7.10) Kion li povis fari? Kion atingis ili cxiuj kune? Li ellacigis sin, ardajn parolojn, sovagxajn artikolojn li fantaziis, dum li estis en kontoro kaj laboris por la komerco de sia estro, bone laboris kaj cxiu miris pril kiomego da laboro kiun li faris. La mondo restis rotaciadanta, rotaciis precize tiel, kiel cxiam, ja restos turnigxanta ankaux sen li. Li ellacigis sin. Li nun estas pli sagxa. Li forlasis la aferon. Estas suficxe da komercistoj kaj verkistoj kaj parolistoj kaj uloj kiuj ellacigas sin, pli ol suficxe da.

(7.11) Kaj cxiam ili timegis ion kaj cxagrenigxis pri io. CXiam ili timis malfrui ie aux esti mallauxdata, aux al ili ne suficxas ilia salajro, aux ilia fekejo estas sxtopita, aux ili havas ulcereton, aux ilia porDimancxa kostumo ekeluzigxas, aux la lupago pagendas; tion cxi ili tial cxi ne povas fari, tion ili tial devas preterlasi. Ne tiom stulta li estis junule. Iom da cigarfumado, iom da babilado, iom da cxirkauxrigardado, gxui la suneton kiam gxi estas kaj la pluvon kiam gxi ne estas, kaj ne pripensi morgauxon, ne voli farigxi io ajn, deziri nenion krom fojfoje iom da bela vetero.

(7.12) Ne persisteblis tio. Tion li ja sciis. Simple ne eblis, se ne oni havus multom da mono. Kaj tion li ne havas. Kaj tio, kion lia maljunulo povas postlasi, ankaux ne estas konsiderinda. Kaj li, Japi, nun opinias ke ja suficxas. Li nun okupigxis pri fiksrigarda forigado de sia tempo. Atingeblas ja nenio. Li ankoraux cxirkauxumas en la lokoj, kie li amuzigxis antauxe. Speciale li okupigxis pri fiksa rigardado de riveroj. En Dordrehxto li fiksrigarde eluzis kelkajn semajnojn. En Veere li bivakis dum tagoj sur la Hospitalo. Septembron li pasigis en Nimego.

(7.13) Kaj tiam li, iom variige, ripetis sian malnovan revadon pril akvo. Pril akvo, kiu cxiam sencxese fluas okcidenten, kiu cxiuvespere fluas al la suno. En Nimego oni trovas maljunan kuraciston, kiu dum kvindek tri jaroj cxiumatene jel sama horo faris la saman promenadon tral antikva urbo. Lauxl Falka Korto kaj malsupren cxel norda flanko kaj lauxl kajo preter la rivero Waal gxis la ponto. Tio estas pli ol 19 300 fojoj. Kaj dume cxiame l' akvo fluis okcidenten. Kaj ecx tio signifas nur nenion. Certe, jam fluis gxi cent fojojn kvindek tri jarojn en tiu direkto. Kaj pli longe. Nun, super gxi estas la ponto. Nur jam mallonge, nur kelkajn jarojn. Sed tamen tre longe. CXiu jaro estas 365 tagoj, dek jaroj estas 3650 sunoj. CXiu tago estas 24 horoj, kaj en cxiu horo pli okazas en la kapoj de tiuj homoj farantaj al si zorgoj, ol oni povus skribi en miloj da libroj. Miloj da zorgofarantoj kiuj vidis la ponton, nun estas mortaj. Kaj tamen gxi estas nur mallonge. Multe, multe pli longe la akvo fluis tie. Kaj estis epoko, en kiu tiu akvo ne fluis. Tiu epoko estis ecx multe pli longa. Mortis tiuj zorgofarantoj po centoj kaj po centoj da milionoj. Kiu ankoraux konas ilin? Kaj kiom da mortos post tiuj cxi? Ili faras al si zorgojn kaj penegadas, gxis Dio forkolektos ilin. Oni pensus: Dio plezurus ilin, se li subite trompus ilin. Sed Dio scias pli bone ol vi aux mi. Volas ili fari al si zorgojn kaj penegadi, ade ili deziras fari tion. Kaj dume la suno levigxas kaj mallevigxas, kaj la tiea rivero fluas okcidenten kaj fluados gxis ankaux tio finigxos.

(7.14) Ne, intencoj nun mankas al li, ne plu ellacigos sin li. Japi ja atentos pri tio. Vespermangxon li ja ankoraux akceptis, tiun vesperon. Li ecx kantis komikan kanton, kaj faris strangan paroladon, starante sur segxo.

(7.15) Japi ankoraux fiksrigarde forigis kelkajn monatojn. Lia sano ne tre bonfartis kaj la monhelpo el sia kontoro cxesis. Li pasigis la vintron en Amsterdamo, kie oni multe okupigxis pri malkonstruado de belaj domoj kaj anstatauxigado de ili per malbelaj, farante al si zorgojn.

(7.16) En majo li migris al Nimego.

(7.17) Tie li posxtkarte skribis al mi, ke Jeanne mortis pro sia brusta malsano. Tion li atendis, li skribis.

(7.18) En somera mateno, jel kvara kaj duono, kiam la suno belege levigxis, li depasxis del ponto super la Waal. La gardisto tro malfrue rimarkis lin. `Ne faru al vi zorgojn, knabego,' Japi diris, depasxonte la ponton kun sia vizagxo al la nordoriento. Ne eblas nomi tion desalti, diris la viro, li depasxis gxin.

(7.19) En lia cxambro, oni trovis bastonon, kiu antauxe apartenis al Bavink kaj sur la muro ses paperetojn tekstantajn `Damne' kaj unu kiu tekstas `Jen'.

(7.20) Ekde tiam, la rivero restis flui okcidenten kaj la homoj restis faradantaj al si zorgojn. Ankaux la suno ankoraux levigxas kaj la gepatroj de Japi ankoraux cxiuvespere ricevas la gazeton Novajxo de la Tago.

(7.21) Lia vojagxo al Frisio cxiam restis neklarigita.

1909-1910 (traduko 1999)


notoj: CXiuj bildoj faritaj per GIMP
Valid XHTML 1.0! Mi intencas ke tiu cxi pagho spekteblu per cxiu krozilo Respondecas Mihxil'<M.Meeuwissen@warande.uu.nl>Tiu cxi pagxo estas http://www.purl.org/NET/mihxil/profitulo.html
Lasta sxangxo: Sat Oct 14 23:17:47 2000 ($Date: 2000/10/14 16:50:34 $)