This article is from Progreso 1, marto 1908.

DEKLARO de Sº Prof. Otto JESPERSEN

legita en la lasta kunsido de la Komitato
kaj presita
en la Raporto pri la laboroj de la Komitato¹

«Estas en la naturo de lingvo, natura au artefarita, ke ghi ekzistas nur per kaj por la homoj, kiuj uzas ghin por komuniki siajn pensojn al aliaj personoj. Chiu individuo povas enkonduki en ghi shanghojn, konscie au nekonscie. Se li trovos neniun, kiu lin imitas, lia novigo estas per tio mem mortinta. Se, kontraue, li trovos imitantojn, au se la sama novigo estas uzata sendepende de pluraj, ghi ighas regulo, des pli ke ghi estas pli ofte uzata. Estus shtonigi lingvon, voli starigi unu solan libron kiel regulon neshangheblan por chiuj au por chiam. Same, sola persono au akademio, ech se ghi estus elektita de chiuj registaroj de la mondo civilizita, povas neniam ordoni leghojn absolutajn kaj netusheblajn en temo de lingvo, kian ajn autoritaton ghi posedas por doni konsilojn por la plej bona uzado».

1. Post tiuj linioj klarigaj: «Dum tiu kunsido, en kiu kompreneble estis diskutata la demando, chu ia lingvo estas la proprajho, au de sia autoro, au de la societo, kiu ghin uzas kaj praktikas, Sº Jespersen faris deklaron, inspiritan de l'historio kaj evolucio de la lingvo, pri kiu, pro ghia teoria karaktero, la Komitato ne kredis necesa vochdoni, sed kiun ghi decidis aldoni al la protokolo kaj inserti en la Raporto» (frazo eltirita el la protokolo).


Back to Ido main page

This page hosted by Yellow Internet.
James Chandler 21-Apr-98.