Kiam ili estas adekvate uzataj, kauxcxukaj kondomoj helpas malaltigi la transdon-riskon de homa imunperda viruso (HIV) kaj de multe da aliaj malsanoj sekse transdoneblaj.
Ne forgesu:
Pincxu, metu kaj disvolvu
Pincxu la pinton por elpeli la aeron.
Metu la volvitan kondomon sur la penison.
Tenante la pinton, disvolvu la kondomon malsupren
gxis la bazo de la peniso.
Sxmiru gxin
Sxmiru la eksteron de la kondomo
per akva lubrikajxo.
NENIAM uzu oleajn lubrikajxojn,
ekz. mankremon, vazelinon, aux buteron.
CXIAM sxmiru la kondomon per
adekvata AKVA lubrikajxo.
(Notu: olea sxmirajxo povas difektigi la kauxcxukon.)
Tenu gxin permane
Post amoro tenu la kondomon permane.
Tuj post spermeljxeto, tenu la bazon de la kondomo
kaj retiru la penison.
Jxetu la uzitan kondomon adekvate (t.e. en rubajxujon,
kaj NE en necesejon, nek en la kamparo).