9. Pliaj malfacilaĵoj

La trajno atingis Charlestown matene. Tiutempe ne ekzistis trajno por atingi Johanesburgon de Charlestown; oni devis uzi kaleŝon, kaj tranokti en Standerton. Mi posedis bileton por la kaleŝo kiu ne nuligiĝis malgraŭ la unutaga rompo de la vojaĝo en Maritzburgo; krome, Abdulla Sheth jam telegramis al la kaleŝagento en Charlestown. Sed la agento nur bezonis pretekston, kaj eltrovante, ke mi estas fremdulo, li diris, 'Via bileto jam nuliĝis'. Mi donis la taŭgan respondon. Ne temis pri manko de sidloko, sed lia nedirita kialo estis io tute alia. La pasaĝeroj ĉiuj sidis ene de la kaleŝo. Sed ĉar mi estis taksata 'kulio', kaj aspektis kiel fremdulo, la blanka kaleŝestro decidis, ke estus pli bone se mi ne sidu kun la blankaj pasaĝeroj. Ekster la kaleŝo, t.e., dekstre kaj maldekstre de la ŝoforo, troviĝis du benkoj. Sur unu el tiuj kutime sidadis la kaleŝestro. Li hodiaŭ sidis ene, kaj sidigis min apud la ŝoforo. Mi ja komprenis, ke tiu ĉi estas tute nejusta, kaj insulto. Sed mi decidis, ke estus konvene toleri tiun ĉi insulton. Tute ne estis la situacio, ke mi perforte povus sidi ene. Se mi obstinus, foriros la kaleŝo kaj mi perdos plian tagon; kaj nur la Ĉielo scios kio okazus en la posta tago! Tial, malgraŭ la mensa ĝeniĝo, mi prudente sidis apud la ŝoforo.

Ĉirkaŭ la tria, la kaleŝo atingis Pardekoph. Nun la kaleŝestro volis sidi tie kie mi sidis, ĉar li volis fumi cigaredon kaj eble ĝui iom da freŝa aero. Tial, li prenis malpuran tukon de la ŝoforo, kaj ĵetante ĝin sur la benkon kie oni metis la piedojn, diris al mi, 'Sami, sidu tie. Mi volas sidi apud la ŝoforo.' Jen insulto kiun mi ne povis toleri. Kun timo kaj tremante mi diris al li, 'Estis vi kiu sidigis min tie ĉi, kvankam mi rajtas sidi ene. Mi toleris tiun insulton. Nun, kiam vi volas sidi ekstere kaj fumi, vi volas, ke mi sidu ĉe viaj piedoj. Mi ne faros tion, sed volonte iros ene.

Apenaŭ mi diris tiom da vortoj, ke sur mi komencis pluvado da batoj. Li kaptis mian brakon kaj ektiris min malsupren. Mi tenace kaptis la latunan balustradon de la kaleŝo, kaj decidis, ke eĉ se rompiĝus la manradiko, mi ne lasos la balustradon. La pasaĝeroj en la kaleŝo vidis ĉion kio estis okazanta - la viro sakranta, tiranta min, batanta min, kaj mi, senmoviĝanta. Li estis forta kaj mi, malforta. Kelkaj pasaĝeroj kompatis min, kaj kriis: 'Hej! Lasu lin. Ne batu lin. Li ne kulpas. Li pravas. Se ne tie, permesu lin sidi ene kun ni.' 'Tutcerte ne,' kriis la viro. Sed li ja iomete hontiĝis kaj ĉesis batadi min. Li lasis mian brakon, sakradis iom plu, kaj demandante al la hotentota servisto, kiu estis sidanta je la alia flanko de la kaleŝo, ke li sidu sur la pieda platformo, li mem tie sidiĝis.

La pasaĝeroj residis en la kaleŝo, sonis la fajfilo, kaj ekiris la kaleŝo. Mia koro batis rapide. Mi ekdubis ĉu aŭ ne mi atingus mian celon viva. Tiu viro ade ĵetis kolerajn rigardojn al mi kaj montrante sian fingron al mi, li minacis min: 'Memoru. Ni atingos Standertonon kaj poste mi lernigos al vi lecionon.' Mi sidis mute, kaj preĝis al Dio helpi min.

Nokte ni atingis Standerton, kaj mi suspiris vidi kelkajn baratajn vizaĝojn. Tuj post mi deiris de la kaleŝo, tiuj amikoj diris: 'Ni estas ĉi tie por akcepti vin kaj preni vin al la vendejo de Isa Sheth. Al ricevis la telegramon de Dada Abdulla.' Mi ege ĝojis, kaj ni iris al la vendejo de Sheth Isa Haji Sumar. ĉirkaŭis min la Sheth kaj liaj aktistoj kaj laborantoj. Mi rakontis al ili tion kio okazis al mi. Ili ege bedaŭris, kaj komfortigis min per rakontadoj de siaj propraj amaraj spertoj.

Mi volis sciigi al la agento de la kaleŝfirmao pri la tuta afero. Mi do verkis leteron al li priskribante ĉion kio okazis, kaj tirante lian atenton al la minaco kiun faris lia subulo. Mi ankaŭ petis certigon de li, ke kiam ekiros morgaŭ la kaleŝo, mi trovos lokon ene de la kaleŝo, kun la ceteraj pasaĝeroj. Li mesaĝis al mi jene: 'Pli granda kaleŝo ekiras de Standerton kaj ŝanĝiĝas la ŝoforo kaj la aliaj. Morgaŭ ne estos tiu viro kontraŭ kiu vi plendis, kaj vi havos sidlokon kun la aliaj pasaĝeroj.' Mi iom trankviliĝis. Mi kompreneble tute ne planis ekprocesi kontraŭ tiu viru kiu atencis min, kaj tiel fermiĝis tie la ĉapitro de la atenco.

Matene laboranto de Isa Sheth prenis min ĝis la kaleŝo. Mi akiris bonan sidlokon kaj sekure atingis tiu nokte Johanesburgon.

Standerton estas malgranda vilaĝo kaj Johanesburgo granda urbo. Abdulla Sheth telegramis ankaŭ al Johanesburgo, kaj donis al mi la nomo kaj adreso de la firmao de Muhammad Kasam Kamruddin tie. Ilia viro venis al la kaleŝhaltejo por akcepti min sed nek mi vidis lin nek li rekonis min. Mi do decidis iri al hotelo. Mi konis la nomojn de pluraj. Prenante taksion, mi iris al la hotelo Grand National Hotel. Mi renkontis la estron kaj mendis ĉambron. Li rigardis min por momento, kaj ĝentile dirante, 'Mi ege pardonpetas vin, nia hotelo jam estas plenplena,' li adiaŭis min. Mi do petis la takiiston preni min al la vendejo de Mŭammad Kasam Kamruddin. Tie mi trovis, ke Abdul Gani Sheth estis atendanta min, kaj li bonvenigis min varme. Li elkore ridis pri mia rakonto ĉe la hotelo. 'Kiel vi atendis, ke oni donos al vi ĉambron en hotelo?' li diris.

'Kial ne?' mi demandis.

'Vi ekscios post kelke da tagoj da loĝado ĉi tie,' li diris. 'Nur ni povas loĝadi en tia lando kia tiu ĉi, ĉar por gajni monon ni toleras insultojn, kaj jen ni estas.' Li do rakontis al mi la historion de la malfacilaĵoj de Baratanoj en Sud-Afriko.

Pri Sheth Abdul Gani ni scios pli poste.

Li diris: 'Tiu ĉi lando ne estas por homoj kiel vi. Vidu, vi devas iri al Pretorio morgaŭ. Vi devas vojaĝi en la tria klaso. Kondiĉoj en Transvalo estas pli malbonaj ol tiuj en Natalo. Unuan kaj duan klasajn biletojn oni neniam donas al Baratanoj.

'Vi eble ne provis sufiĉe akiri ilin.'

Ni jam sendis peticiojn, sed mi konfesu, ke ankaŭ niaj viroj kutime ne emas vojaĝi per la unua aŭ dua klasoj.'

Mi akiris la trajn-regulojn kaj legis ilin. Estis truo. La lingvo de la malnova transvala leĝaro ne estis tiom preciza; kaj tiuj de la trajna regularo eĉ malpli.

Mi diris al la Sheth: 'Mi volas veturi per la unua klaso, kaj se mi ne povos tion fari, mi preferus preni taksion al Pretorio, kiu estas nur 37 mejlojn for.

Sheth Abdul Gani atentigis min pri la plia tempo kaj mono kiun tio signifus, sed konsentis al mia propono, ke mi veturu unuaklase, kaj laŭe ni sendis noton al la stacidoma estro. Mi menciis en la noto, ke mi estas advokato kaj ki ĉiam veturis unuaklase, kaj mi ankaŭ diris en la letero, ke mi devis atingi Pretorion kiel eble plej frue, kaj ĉar ne estis tempo atendi lian respondon, mi ricevos ĝin persone ĉe la stacidomo, kaj mi atendus ricevi unuan klasan bileton. Kompreneble, estis kialo malantaŭ mia deklaro, ke mi ricevos la bileton persone. Mi pensis, ke se la stacidoma estro verkus skriban respondon, li certe dirus 'ne', havante sian propran bildon pri 'kuli-advokato'. Mi do aperos antaŭ li en senriproĉebla brita vestaĵo, paroli al li kaj eble persvadi lin vendigi al mi unuaklasan bileton. Tial mi iris al la stacidomo en redingoto kaj kravato, metis oran pundon sur la vendotablon kaj petis unuaklasan bileton.

'Ĉu vi sendis al mi tiun noton?' li demandis.

'Jes ja. Mi estus ege dankema, se vi donus al mi bileton. Mi devas atingi Pretorion hodiaŭ.'

Li ridetis, kompateme, kaj diris: 'Mi ne estas Transvalano. Mi estas Nederlandano. Mi komprenas viajn sentojn, kaj vi havas mian simpation. Mi ja volas doni al vi bileton - sed kondiĉe, ke se la gardisto instrukcios al vi translokiĝi al la tria klaso, vi ne entiros min en la aferon, tiel estas, vi ne procesos kontraŭ la trajnfirmao. Mi deziras al vi sekuran vojaĝon. Mi povas vidi, ke vi estas ĝentilhomo.'

Kun tiuj vortoj li vendis al mi bileton. Mi dankis lin, kaj donis al li la necesajn garantiojn.

Sheth Abdul Gani venis al la stacidomo por adiaŭi min. La afero donis al li belan suprizon, sed li avertis min, dirante: 'Mi estus dankema, se vi atingus Pretorion sekure. Mi timas, ke la gardisto ne lasos vin sidi trankvile en la unua klaso, kaj eĉ se li tion faros, la aliaj pasaĝeroj ne tion faros.'

Mi prenis mia sidlokon en la unua klaso, kaj la trajno ekiris. En Germiston la gardisto venis por kontroli la biletojn. Li koleris trovi min tie, kaj mangestis al mi iri al la tria klaso. Mi montris al li mian unuaklasan bileton. 'Tio ne gravas,' li diris, 'foriru al la tria klaso.'

Estis nur unu angla pasaĝero en la vagono. Li riproĉis la gardiston. 'Kial vi ĝenigas tiun ĉi ĝentilhomon?' li diris. 'Ĉu vi ne vidas, ke li posedas unuaklasan bileton? Al mi estas tute egale vojaĝi kun li.' Turnante sin al mi, li diris, 'Vi devas resti komforte tie ĉi.'

La gardisto grumblis: 'Se vi volas vojaĝi kun 'kuli-o', kion faru mi?' kaj foriris.

Ĉirkaŭ la oka en la vespero, la trajno atingis Pretorion.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo