15. En 'Civiliza' Vestaĵo

Mia admiro pri vegetarismo pliiĝis tagon post tago. La libro de Salt pliakrigis mian deziron legi aliajn librojn pri la dieto. Mi aĉetis kaj tralegis ĉiujn librojn kiujn mi povis akiri. En tiuj estis la libro de Howard Williams [haŭad viliemz], La etiko de la dieto, kiu priskribis la pensojn pri la dieto de la saĝuloj de la diversaj epokoj. Li provis pruvi, ke Pajthagoras, Jesuo ktp estis vegeteranoj. Ankaŭ estis alloga La perfekta vojo en dieto de d-rino Anna Kingsford. Plue, helpis min la verkaĵoj de d-ro Allinson. Li kredis en la manipulado de la dieto por resanigi la korpon, anstataŭ medikamentado. D-ro Allinson mem estis vegeterano, kaj konsilis siajn pacientojn iĝi vegeteranoj. La rezulto de la tralegado de tiuj ĉiuj libroj estis, ke eksperimentoj pri vegeteranismo iĝis gravaj en mia vivo. Komence unuarangis la sana vidpunkto. Poste tutgraviĝis la religia vidpunkto.

Intertempe zorgis pri mi tiu ĉi amiko. Jam komence li kredis, ke se mi ne manĝus la viandon, mi malfortiĝus. Plue, mi restis stultulo, ĉar mi ne povus eniri la britan socion. Li sciis, ke mi legas librojn pri vegeteranismo. Li timis, ke mi iĝos konfuzita, malŝparos mian vivon per eksperimentoj, forgesos tiun kiun mi devas fari, kaj iĝos 'librosaĝulo'. Pro tiaj pensoj li provis korekti min unufoje pli. Li persvadis min kuniri al teatraĵo. Antaŭ ni iris tie, mi devis manĝi kun li ĉe la restoracio Holborn. Por mi tiu ĉi estis palaco. Lasinte la hotelon Victoria, tiu ĉi estis mia unua sperto pri tia restoracio. La sperto ĉe la hotelo Victoria estis tute senutila; ĉar tie mi estis senkonscia. En tiu amaso, ni amikoj ambaŭ sidiĝis antaŭ tablo. La amiko mendis la unuan pladon. Supo. Mi ĝeniĝis. Kion mi demandu al la amiko? Mi vokis la kelneron.

La amiko komprenis. Ĝene li demandis min, "Kio okazas?"

Mallaŭte, hezite, mi diris: "Mi volis scii ĉu aŭ ne tio enhavas la viandon."

"En tia ĉi loko ne farindas tia ĉi barbara konduto. Se vi ankoraŭ volas kanti la saman kantaĉon, iru al iu malgranda restoracio, kaj manĝu tie, kaj atendu por mi ekstere.

Plaĉis al mi tiu sugesto. Mi iris, serĉante alian restoracion. Proksime mi trovis vegeteranan restoracion. Sed ĝi estis fermita. Mi ne sciis kion mi nun faru. Mi restis malsata. Ni iris por vidi la teatraĵon. Eĉ ne unu vorton parolis la amiko pri la menciita afero. Kaj kion mi mem diru?

Sed tiu ĉi estis la lasta amikabatalo inter ni. Nek rompis la amikecon, nek ĝi amariĝis. Mi povis rekoni la amon malantaŭ ĉiuj liaj provoj. Tial, malgraŭ la malsameco en penso kaj konduto, mia respekto por li pligrandiĝis.

Sed mi pensis, ke mi devas forigi liajn zorgojn. Mi decidis, ke mi ne restos barbaro. Mi akiros trajtojn civilizajn kaj alimaniere atingante kapablon solvi min en la socio, kaŝos la strangecon de mia vegetaranismo.

Por lerni civilzecon, mi streĉis min, kaj prenis la malfacilan vojon.

Pensante, ke malgraŭ la fakto, ke mi estis fremdulo, la vestaĵojn faritajn en Mumbajo ne taŭgus por la brituja alta socio, mi mendis vestaĵojn en la armea kaj mararmea vendejo. Mi metis sur mia kapo kamenĉapelon (kiu kostis 19 ŝilingojn -- ege altkosta laŭ tiu tempo). Ne kontentiĝante eĉ pri tio, mi iris al la strato Bond, kie kudrigas vestaĵojn la modaj homoj, kaj mendis versper-kostumon kontraŭ oferto de dek pundoj. De mia bonkora kaj malavarega plej aĝa frato mi akirigis belan oran ĉenon kiun mi povis pendi de ambaŭ poŝoj. Jam bantita kravato ne sufiĉe modis, tial mi akiris la arton de kravatbantado. Propralande oni vidis la spegulon nur dum la hartondado, sed ĉi tie oni detruis almenaŭ 10 minutojn ĉiutage, starante kontraŭ la spegulo, kravatbantadante, kaj kombante la hararon. La hararo ne estis mola, do oni batalis ĉiutage igi ĝin bukla per broŝo (konsideru ĝin balailo!). Kaj metante kaj dismetante la ĉapelon, la mano kompreneble karesesis la harardividon. Kaj sidante inter gesinjoroj, temp-al-tempe, oni kompreneble tute ĝentile certigis ke la hararo ja estas en sia ĝusta loko.

Sed ĉio ĉi pompo ne sufiĉis. Nur civiliza vestaĵo ne sufiĉas por igi onin civiliza, ĉu ne? Mi jam sciis pri multaj aliaj eksteraj karakterizaĵoj de civilizeco, kaj mi volis lerni ilin. Civiliza homo devas scii dancadon. Li devas regi la francan; ĉar la franca estas la lingvo de Francujo, la najbaro de Britujo, kaj ankaŭ la nacia lingvo de tuta Eŭropo. Kaj mi volis travagi tra Eŭropo. Krom tio, civiliza homo ankaŭ devas scipovi fluan oratorion. Mi decidis lerni dancon. Mi aliĝis al klaso. Pagis ĉirkau 3 pundojn por unu sesio. Dum tri semajnoj mi eble havis ses klasojn. Sed la piedoj ne laŭis ĝuste. La piano ja ludadis, sed kion ĝi diris, mi tute ne komprenis. 'Unu, du, tri', mi paŝis, sed inter tiuj ludis la pianon, preter mia kapablo. Kion, do, oni nun faru? Nun mi faris la samon kiel la oldulo kaj la kato en la fabelo. Por forigi la musojn, la kato, bovino por la kato, tiele kreskis la familio de la oldulo; same kreskis la familio de mia avaro. Se mi lernos la violon, mi scios pri la melodio kaj pulso. Mi perdis tri pundojn por aĉeti la violon kaj donis iom ankaŭ por la instruado. Por oratorio, mi eltrovis la domon de tria instruisto. Ankaŭ al li, mi kompreneble devis doni gineon. Mi aĉetis la libron de Bell ´Standard Elocutionist´. Mi komencis legi prelegon de Pitt.

Tiu ĉi sinjoro Bell sonis la sonorilon (angle, ´bell´). Mi vekiĝis.

Ĉu mi volis loĝi tutvive en Britujo? Tute ne. Kion mi faru per flua oratorio? Kiel mi iĝos civiliza per dancado? Kaj la violon mi povas lerni eĉ en mia lando. Mi finfine estas studento. Mi devas pliriĉigi mian scioriĉecon. Mi devas prepari por mia metio. Se miaj sammetianoj konsideras min civilza, bone, se ne, mi devas forlasi tiun ĉi avaron.

Sub la influo de tiuj ĉi pensoj, mi verkis leteron al la instruisto de oratorio. Mi jam akiris du aŭ tri lecionojn de li. Ankaŭ al la dancinstruisto mi sendis tian ĉi leteron. Mi iris kunviole al la hejmo de la violinstruistino. Mi permesis ŝin vendi la violon kiom ajn ĝi valoros. Mi duon-amikiĝis kun ŝi. Tial mi parolis kun ŝi pri mia frenezo. Al ŝi plaĉis mia eksiĝo de la reto de la dancado kaj tiel plu.

Tiu ĉi obsedo iĝi civiliza daŭris eble tri monatojn. La pompa vestaĵo ja daŭris multaj jaroj. Sed nun mi iĝis studento.

Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo