shildo de Literatura Galerio
bildo de Kolomano Kalocsay

Kolomano Kalocsay

biografieto

paĝo 1

Renoma recenzisto de la tridekaj jaroj - Lajos Tarkony, asertis ke Kalocsay estas "pilastro" de la Esperanta poezio. Fakte lia influo travibris la tutan literaturon kaj lingvan teorion de Esperanto. Dum pli ol kvarono de jarcento, Kalocsay inspiris kaj gvidis la tutan literaturan mondon de Esperanto pere de tianoma revuo kaj tianoma eldonejo. Liaj kriterioj fariĝis la normo, ankaŭ pere de la libro Parnasa Gvidlibro (1932), kiu restas referenco konsultenda por seriozaj poetoj. Lia Streĉita Kordo rangas inter la du aŭ tri plej elstaraj kolektoj de originala poezio en la internacia lingvo. Liajn multnombrajn tradukojn oni konsideras esti la pinto de tiu arto, liaj lingvikaj studoj ankoraŭ staras inter la plej vaste konsultataj hodiaŭ, kaj lia flegado de nova talento malfermis pordojn por dudeko da kontribuantoj kiuj alie kaŝiĝus ombre aŭ fordonus la esprimon de iliaj ideoj en Esperanto.
p1
p2
p3
p4
p5
Paĝaranĝo strangas? Literoj ne legeblas? Reŝarĝu aŭ Klaku ĉi tie
Ŝuto tro malrapidas? Ligo ne respondas? Klaku ĉi tie