Lingva ekzameno en Hungario

Prezentota de d-ro Iván Bujdosó en UK en la Tago de Lernejo

Imre Szabó: Sciindaĵoj pri la ŝtata lingvoekzameno

Antaŭ kelkaj jaroj la registaro intencis motivigi la lingvolernadon de gejunuloj tiamaniere, ke ili decidis, ke por ricevi supergradan (universitatan, altlernejan) diplomon ĉiu devas havi minimume unu (en certaj fakoj du) ŝtatajn lingvoekzamenojn.

 

Lingvoekzameno longe estis akirebla nur en la Fremdlingva Pliperfektiga Centro (Idegennyelvi Továbbképző Központ, ITK), kies populara nomo estas "strato Rigó". En tiu instituto momente eblas ekzameniĝi pri 22 lingvoj. Esperantan lingvoekzamenon eblas akiri tie ekde 40 jaroj.

La lingvoekzameno pli frue estis uzata :

 

La monopolo de ITK antaŭ kelkaj jaroj ĉesis, ankaŭ lingvolernejoj, universitataj centroj rajtis ellabori kaj akceptigi sian ekzameno-materialon (tio estis la t.n. akreditigo), tamen pri malgrandaj lingvoj, kaj Esperanto daŭre eblas ekzameniĝi nur en ITK. Escepto estas nur ELTE, kie la ELTE-studentoj kaj PhD-kandidatoj rajtas je tiel nomata „lektoreja” lingvoekzameno.

 

La ekzameno de ITK apartenas al la internacia "origo-lingvoekzamena-sistemo". Eblas ekzameniĝi en tri gradoj: baza, meza, supera, kaj eblas ekzameniĝi buŝe kaj skribe. Plej multaj universitatoj postulas mezgradan lingvoekzamenon kaj buŝan kaj skriban. Sed por certaj altlernejoj sufiĉas la baza lingvoekzameno, kiu anstatŭigeblas per mezgrada buŝa au mezgrada skriba ekzameno. Faka lingvoekzameno ne estas farebla el ĉiuj lingvoj sed estas anstataŭigebla per supergrada lingvoekzameno.

 

Dum mezgrada skriba ekzameno estas la sekvaj taskoj:

Entute estas akireblaj 100 poentoj, por sukcesi oni devas havi minimume 60 poentojn. Oni devas solvi ĉiujn taskojn dum entute 3 kaj duono da horoj, krom la testo estas uzebla vortaro por solvi la taskojn.

 

Taskoj de la buŝa ekzameno:

Akireblaj poentoj:

Akireblas entute 70 poentoj, necesas atingi 60 procentojn, sekve la ekzameno estas sukcesa ekde 42 poentoj. La unuaj tri taskoj okazas antaŭ dupersona komitato, kaj daŭras 15 minutojn.

 

Esperanto post la angla kaj germana fariĝis la tria plej multnombe ekzamenita lingvo en ITK, jare ĉ. 6000 personoj. La kaŭzo de tiu kresko estas la deviga lingvoekzameno por la diplomo.

Dum pri aliaj lingvoj ĝenerale ekzameniĝas 17 jaruloj (pro la matereca ekzameno, kaj plusaj poentoj por la priakcepta ekzameno), pri Esperanto ekzameniĝas ĉefe 24 jaruloj, kiuj jam preskaŭ finis siajn supergradajn studojn, sekve urĝe bezonas la lingvoekzamenon. Pri Esperanto sen tro da reklamo tre rapide disvastiĝis, ke ĝi estas pli rapide, pli facile ellernebla ol aliaj lingvoj.

 

Problemoj:

 

Pálma Salomon-Csiszár: Konsideroj pri la rezultoj de la skriba lingvoekzameno

 

En 2004 entute 5948 anonciĝoj estis por ekzamenoj pri Esperanto. Tiu nombro ne signifas ekzakte tiom da diversaj personoj, ĉar se iu plurfoje ekzameniĝas dum la jaro, aŭ ne samtempe pri la buŝa kaj skriba ekzameno ankaŭ tio kalkuliĝas aparte. Esperanto kun siaj 5,7% daŭre estas la tria elektita lingvo post la angla kaj germana. La interesiĝo pri Esperanto en la lastaj kvin jaroj kvarobliĝis. El inter la kandidatoj plej multaj estas inter 21 kaj 26 jaraj, tio signifas, ke ili estas studentoj, kiuj urĝe bezonas atestilon pri sukcesa lingvoekzameno por sia diplomo.

 

Ankaŭ pri Esperanto eblas fari skriban ekzamenon en ĉiuj 70 ekzamenlokoj de la Fremdlingva Pliperfektiga Centro (ITK), por la surloka buŝa ekzameno necesas minimuma kvanto de aliĝintoj. Nuntempe esperanta buŝa ekzamenado okazas krom Budapeŝto en Szombathely, Miskolc, Sárospatak, Debrecen kaj Nyiregyháza. La plej multaj homoj, 78%-oj aliĝas al mezgrada lingvoekzameno, 18%-oj al baza lingvoekzameno, kaj nur 4%-oj al la supera lingvoekzameno.

 

Malgraŭ la kresko de interesiĝo ni ne povas esti tute kontentaj pri la rezultoj, ĉar ni havas nur la kvanton, sed ne la kvaliton. Malgraŭ tio, ke onidire Esperanto estas la plej facila, la plej rapide ellernebla lingvo, en la skriba ekzameno pasintjare sukcesis nur la 35%-oj de la kandidatoj. Tio signifas, ke la tempo, kiun oni dediĉas al la ellernado de Esperanto estas tro malmulta, kaj ne sufihca.

Estas iom da diferenco en la rezultoj laŭ la gradoj: baza 54%-oj, meza 29%-oj, supera 55%-oj.

Estas notinde, ke la plej malbonaj rezultoj estas en la mezgrada lingvoekzameno, ĝuste por kiu aliĝas la plej granda amaso.

La plej grandan problemon kauzas la traduktasko el la hungara al Esperanto, en tiu tasko atingis pli ol 60%-ojn de la riceveblaj 25 poentoj nur 15%-oj de la lernantoj, la averaĝe ricevita poento estis nur 7.

 

Analizante la plej oftajn erarojn, oni povas konsciiĝi pri tio, kiom malbone preparitaj estas la lernantoj (v. disdonita materialo kun ekzemploj). 31%-oj ne konscias pri tio, ke en la vortaro la Esperantaj verboj troviĝas en infinitivo, sekve oni devus konjugacii ilin, 28%-oj forgesas pri la verbo "estas", 25%-oj ne rekonas la posesivan strukturon en sia gepatra lingvo, 12%-oj intermiksas la gramatikajn finaĵojn "A, E, I, O".

 

Krom tio estas eraroj, kiuj povas fonti el la manko de sufiĉa klarigo dum la instruado: 31%-oj ne scias kiam uzi "tiu, tio" kaj kiam uzi "kiu, kio", 25% ne konas la diferencon inter "tiu, tio kaj ĝi", 28%-oj ne kapablas konvene traduki la hungaran verbofinaĵon "hat/het", 17%-oj ne scias, ke apud verbo oni uzas la adverban formon "multe". Oni devus pli multe ekzerci ankaŭ la uzon de kondicionalo kaj imperativo, precipe parolante pri tio, ke imperativo povas esti uzata ankaŭ en subfrazo : ekz. Mi volas, ke vi ne forirU.

 

Kvankam pli multaj, 47%-oj estis sukcesaj dum la traduko el Esperanto, tamen la averaĝe atingita poento en tiu tasko estas nur 13 poentoj el la riceveblaj 25. Oni devas scii, ke temas pri Esperantlingva gazetartikolo, kies lingvaĵo diferencas de tiu de la lernolibro. Kaŭzas problemon la longaj, kompleksaj frazostrukturoj, la multaj nekonataj vortoj. En la ĵurnala lingvaĵo tre ofte estas uzata la strukturo "Por + infinitvo", ofte aperas en la tekstoj ankaŭ participaj verboformoj. Plian problemon kaŭzas la netaŭga vortaruzado se temas pri plursignifaj, au pri kunmetitaj verboj.

 

La tekstokompreno estas konsiderata ofte la plej facila tasko, tamen la averaĝe atingita poento estas nur 11. La ŝlosilvortserĉa metodo ne plu funkcias, necesas tralegi la tutan tekston, laŭeble sen vortaro, kaj kompreni la esencon. Ofte ne tio kaŭzas la problemon, ke oni ne trovas la frazon, en kiu troviĝas la respondo, sed tio, ke la lernanto ne listigas ĉiujn partojn de la solvo.

Se la respondo kaŝiĝas en tuta paragrafo, la lernantoj ofte tradukas parton de la paragrafo laŭvorte, ĉar ili ne kapablas trovi la esencon. Tekstokompreno ne estas traduka tasko, devus doni al la lernantoj pli multajn gazetartikolojn (ekz. Juna Amiko, Monato) por ekzerci la globalan komprenon de teksto sen traduki ĝin.

 

Fine pri la testo: en 2004 32%-oj atingis pli ol la 60%-on de la akireblaj poentoj, sed en la lasta duonjaro la rezultoj draste malboniĝis, de 44%-oj refalis al 22%-oj. La testobanko estas daŭre prilaborata, la testodemandoj estas analizataj per plej modernaj statistikaj metodoj. Tro facilaj demandoj estis eliminitaj, kaj multaj taskoj estis ŝanĝitaj. Estas grave, ke en la novaj taskoj estas malpli speciala vorttrezoro. Pri la prilaborita nova testobanko estos prelego dum la autunaj Pedagogiaj Tagoj.

 

Menciindas ankoraŭ pri la mezgrada skriba lingvoekzameno, ke pasintjare el 2623 kandidatoj 1039, sekve preskaŭ 40%-oj atingis 0 poenton en minimume unu el la taskoj. El inter ili nur 29 personoj sukcesis tamen la lingoekzamenon. Plej multaj 0 poentoj estis ricevitaj por la traduko el la hungara, sed estas konsiderinde alta la nombro de 0 poentoj ankaŭ en la leterskriba tasko, tion kaŭzas verŝajne la tempomanko. Jen, nova pruvo pri la nesufiĉa prepariteco de la lernantoj.

Se vi volas vidi verajn mezgradajn ekzemplotaskojn, ili estas elŝuteblaj ĉe www.itk.hu

Kelkaj konsiloj por la instruantoj por havi pli sukcesajn lernantojn:

·       dediĉu pli da tempo al la instruado de Esperanto

·       donu multajn traduktaskojn al viaj lernantoj kaj nepre korektu ilin

·       inter la traduktaskoj estu laŭeble multaj veraj esperantlingvaj gazetartikoloj

·       okupiĝu pri tradukado, tradukteknikoj ankaŭ dum la leciono

·       instruu viajn lernantojn uzi la vortaron

·       skribigu laboraĵojn dum la studhoro por alkutimigi la lernantojn al tempopremo

Se vi bezonas pliajn ekzercotaskojn, vi povas elŝuti ilin de www.edukado.net venos...

 

© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

 

PLEJ OFTAJ ERAROJ EN LA TRADUKO EL LA HUNGARA !

21%-oj eĉ ne komencis solvi la taskon!

Kio, kiu - tiu, tio kaj ĝi

·       31% erről - pri tio: pri 0, pri tiu, pri kiu, pri kio, pri io, de sur tiu, sur tiu

·       25% azt a dokumentumot - tiun dokumenton: tion (la), ĝin (la), tiu (la) dokumenton

·       19% az a probléma, hogy - tio estas la problemo: tiu estas la problemo, kiu estas la problemo

·       7% azokat - ilin: ĝijn, tiojn, ilijn

·       ! la libro, kiUn mi legis (? B. I.)

Konjugacio

·       31% I anstataŭ AS/IS/OS: olvas - li legas: legi, li legi

·       28% EBLA, US, AS anstataŭ POVAS + I: hogyan érthetjük meg - kiel ni povas kompreni: komprenebla, komprenus, komprenas/is/os/u

·       7% AS anstataŭ U: nézzük át - ni trarigardu: ni trarigardas

·       ! US : Mi ŝatus, se vi venus.

·       ! U, en subfrazo: Li volis, ke mi forirU. Li petis, ke vi vizitU lin.

Manko de la verbo "estas"

·       28% Az a probléma, hogy - Tio estas la problemo, ke: "tio/tiu la problemo, ke"

25% Posesiva strukturo

·       a nagymama macskája - la kato de la avino: "avino kato, al avino kato, la avino de kato"

Multe - multa(J) - multe da

·       17% sokat segit - multe helpas: "multan helpas, multe da helpas, multen helpas"

·       6% sok embert - multajn homojn aŭ multe da homoj: "multa homon, multe homojn, multa da homojn, multa de homoj"

12 % Gramatikaj finaĵoj (O, A, I, E):

·       verbo anstataŭ substantivo : i (o) Post la promenI mi estis laca.

·       Substantivo anstataŭ adjektivo: o (a) HarO hundo, ĉefO problemo

·       adjektvivo anstataŭ adverbo: a (e) li venis malfruA, mi vidas klarA

10% Verbaj prefiksoj

·       pri paroli, el legi, tra rigardi, ni rigardu tra

PLEJ OFTAJ ERAROJ EN LA TRADUKO EL ESPERANTO AL LA HUNGARA

Oftaj frazostrukturoj, parolturnoj en artikoloj

Por farti bone oni bezonas okupiĝi pri io kreiva. La vilaĝanoj kunvenas por renkontiĝi kun geamikoj kaj ĝui programerojn de siaj konatoj. Por eviti eraron, … Grupo gvidata de sperta gvidanto... La listo de proponataj kursoj varias. Objektoj prifierindaj, kiun la farintoj poste plu donacas. Pli grava estas la kune alpoprigita hobio, pri kiu oni plu okupiĝas poste.

Konkretaj problemoj dum la lingvoekzameno

·       Oni malmulton sciis pri tio  * kevesen tudtak arról

·       Oni povas kompreni tiel * az ember tudja érteni úgy,

·       Estis konate nur tio * csak az volt ismerős, csak az volt ismerve,

·       menciita teksto * megemlitett, emlékezetes szöveg

·       eĉ la rusoj ne sciis * sőt az oroszok nem tudták,

·       ne plu * továbbra nem,

·       antaŭnelonge * röviden, régen,

·       lastatempe * utoljára, utolsónak

Pliaj mistradukoj

·       Petro konsideris sian fratinon stulta – Péter* megvizsgálta a testvérét, hülye.

·       La "bestamantoj" forpelis multajn katojn. - Az * ájtatosmanók sok macskát elüldöztek.

Teksto(ne)kompreno

·       A megnövekedett autóforgalomnak milyen negativ következményeit emliti a cikk?(4p) "En ĉiuj urboj en la mondo oni konfrontiĝas kun tempoperdo pro stopiĝoj, venenado de la aero, kresko de akcidentoj kaj sendormeco pro tafik-bruo."

·       Milyen tényezők befolyásolják a kerékpározás elterjedtségét? (4p) "En Belgio, ekzemple 8%-oj de la loĝantaro havas sanproblemojn kaj tial rezignas pri biciklado. Krome reliefo povas havi konsiderindan influon: tial la plej alta uzo de bicikloj estas en ebenaj Danio, Nederlando kaj Flandrio. Grava bremsa faktoro, kiun registaroj povas influi estas malsekureco: biciklo estas la dua plej danĝera transportilo post motorbiciklo. Ankaŭla vetero ludas rolon. Sed enketo surprize montris, ke la landoj kun la plej alta uzo de biciklo estas sinsekve Danio, Nederlando, Belgio... kaj nur unu el la mediteraneaj landoj kun bona klimato aperas en la listo."

·       Mely korosztályok körében népszerű a biciklizés? (2p) "...Biciklado falas inter la aĝoj de 26 kaj 50 jaroj, sed poste denove kreskas..."

 

© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

Imre Szabó: Metodiko de la buŝa lingvoekzameno

(resumo kaj aldonoj de Pálma Csiszár-Salomon)

Imre Szabó emfazis dum sia prelego, ke la plej grandan problemon dum la buŝa ekzameno kaŭas la TIMO. Iom da timo estas normala, eĉ komprenebla, sed ĝenerale la lernantoj tiom timegas, ke ili apenaŭ sukcesas ekparoli, kaj eĉ tion forgesas, kion ili ellernis. La lernantoj ofte timtremas, blankiĝas, ekploras, eĉ okazis ke iu svenis.

 

Gravas, ke la lernantoj sciu kio estas atendebla dum la ekzameno, pro tio Imre iniciatis, ke la instruantoj rajtu viziti la ekzamenon. ĉiu rajtas ĉeesti nur dum du ekzamenoj per aparta permeso. La gasto-instruanto ne rajtas fari notojn, ne rajtas alparoli dum la ekzameno, ne rajtas interveni dum la prijuĝo de la ekzameno. Li devas subskribi deklaron pri la konservo de sekreto, sekve ne rajtas diri al siaj lernantoj kion demandis la ekzamenanto, kiaj bildoj, situacioj estis dum la ekzameno. Tamen estas utila ĉeesti, une por vidi kiel disvolviĝas la 15 minutoj de la ekzameno, kaj vidi kiom pli au malpli scias liaj propraj lernantoj ol la ĝuste ekzamenata kandidato.

 

Ekzamenoj okazos

·       dum marto en Budapeŝto: 7a, 8a, 9a, 10a, 11a kaj 18a, 23a, 24a, 29a, 31a

·       en Debrecen: 4a, 5a, 7a, 11a, 12a, 14a, 16a, 17a, 18a

·       en Miskolc: 16a, 17a

·       en Szombathely: 21a, 22a

·       en Sárospatak: 24a

·       en Nyiregyháza: 29a, 30a, 31a kaj 01a de aprilo

Por povi gasti dum la ekzameno necesas antaŭa sinanco ĉe Imre Szabó.

(Kontaktebla tel.: +3613701212, +36705148519, saluton@freestart.hu).

 

La baza lingvoekzameno daŭras 10 minutojn, la mezgrada 15, la supera 20. La lernanto ne rajtas eniri en la ĉambron sen speciala alvoko de la ekzamenanto, post la reciproka saluto oni devas transdoni sian legitimilon, kaj invitilon (blanka papero ricevita per poŝto). Post tio la ekzamenanto petas la lernanton kontroli la protokolon, kie troviĝas la nomo, naskiĝdato, loĝadreso de la lernanto, se estas eraro en la datumoj oni tuj korektas ĝin, la lernanto devas subskribi la paperon en la supra kadro, se ĉio estas en ordo. Post tio oni elektas du bildojn, rigardas ilin, kaj decidas pri tio pri kiu el la du oni ŝatus paroli, la elektitan bildon oni transdonas al unu el la ekzamenantoj, kun kiu poste oni parolos pri tiu bildo. Post tio sekvas elekto de unu situacio, kiun sen legi tuj oni transdonu al la alia ekzamenanto. Nur tiam komenciĝas efektive la ekzameno.

 

La lernanto sciu pri tio, ke dum la sinprezento eĉ dum la baza lingvoekzameno ne sufiĉas simple diri la perkerigitan aŭtobiografion. La ekzamenanto faros demandojn, kiuj tamen grandparte estas antauvideblaj (Kiam vi naskiĝis? Kie vi laboras? Ĉu vi havas gefilojn? Kie vi studas? Kion vi ŝatas fari en via libertempo? Ĉu vi sportas? Ktp.) La ekzamenanton ne interesas la bazlernejaj studoj, sed la aktuala vivo de la lernanto, ankaŭ ne la gepatroj, ties aĝo kaj profesio ne estas menciindaj. Gravas, ke la lernanto konu la vortojn kiuj rilatas al sia profesio, studoj, ŝatokupo. Ekzemple li sciu kion produktas la firmao kie li laboras.

 

Dum la prezento de la bildo la lernanto devus memstare paroli dum ĉ. 3 minutoj, la ekzamenanto faras demandojn nur se tio necesas. Pri la bildo mem sufiĉas kelkaj frazoj, oni ne devas nomi ĉiujn videblajn objektojn, dum mezgrada lingvoekzameno oni nepre ne parolu pri la hararkoloro aŭ vestaĵoj de la personoj, pli gravas paroli pri la temo de la bildo, kaj komenti tion. (ekz. Ankaŭ mi ofte iras al kinejo, mi preferas rigardi aventurajn filmojn..., ankau mi volonte somerumus ĉe la maro, sed por tio mi ne havas eblecon, ĉi-jare mi veturos al la Balatono, ĉar mi tre ŝatas naĝi kaj sunumi...., bedaŭrinde mi ne havas tempon sporti, sed dum la ferioj mi ŝatas bicikli, ekskursi, kiam mi estis mezlerejano mi regule futballudis...) Oni povas fantazii ankaŭ pri la videblaj personoj, kial ili kunvenis, kion ili faros poste, pri kio ili parolas, en kia rilato ili estas?

Dum la situacio la lernanto ne kaŝiĝu malantaŭ la paperfolion, sur kiu legeblas la hungarlingvaj instrukcioj. Ne temas pri tradukekzerco, la lernanto rigardu la ekzamenanton kaj parolu kun li. La plej multaj situacioj ne estas konkretaj, la lernanto mem devas decidi ekzemple ĉe kuracisto pri tio kian doloron li havas, en restoracio pri tio kion li dezirus manĝi, aŭ parolante kun sia amiko pri tio kie li ŝatus somerumi, ktp.

Tre gravas scii, ke la lingvoekzameno ne temas pri vortoj, sed pri komunikkapablo. La lernanto estu kreema, elpensema, reagu rapide, evitu tion kion li ne scias, sed nepre prezentu tion, kion li scias bone.

 

Gravas, ke la instruanto preparu siajn lernantojn ankaŭ psike por eviti la timojn, priparolu kun la lernantoj iliajn ĉefajn zorgojn.

  1. Mi hontiĝos antaŭ la ekzamenantoj. - tiu timo estas tute senbaza, la ekzamenantoj estas sufiĉe harditaj, ili ekzamenas po tago 20-30 homojn, ili certe ne memoros nek la vizaĝon nek la nomon de la unuopaj lernantoj longdaŭre. Se ili ekzamenas la duan fojon la saman personon, eĉ se hazarde ili memorus pri li, ilin interesas kiom li evoluis, kion li scias nun, kaj tute ne influas ilin la pli frua malsukceso.
  2. Mi ne komprenos kion ili diras. - La lernanto rajtas peti la ekzamenanton ripeti la demandon, aŭ peti lin paroli pli laŭte, pli klare. La lernanto ne devas kompreni ĉiujn vortojn de la demando, sed la esencon (nun li demandis ion pri mia laboro, pri mia libertempo, ktp). Por la komprenkapablo riceveblas nur 5 poentoj el 55, sekve ne multe gravas se la lernanto ne al tio respondis, kion oni demandis de li. Multe pli gravas paroli, paroli, paroli, ĉar por la komunikkapablo riceveblas 15 poentoj entute.
  3. Mi ne konos, memoros iun vorton. - La ekzamenanto ne demandos, kio estas la eta griza objekto en la angulo, la lernanto evitu tion, kion li ne scias, parolu pri io alia. Konvinku viajn lernantojn, ke ili neniam sukcesos ellerni ĉiujn eblajn vortojn, sed preparu ilin al tio, kiel eblas esprimi sin, uzante simplajn vortojn, uzante ĉirkauskribojn.
  4. Mi faros multajn erarojn. - Por ricevi la 60%-ojn de la riceveblaj poentoj por lingva korekteco necesas eviti la erarojn pri la konjugacio (* estos somerumi), oni ne intermiksu la verbojn esti kaj havi, oni devas uzi korekte au eviti la posesivan strukturon. La lernanto povas ricevi la 60%ojn de la poentoj eĉ se ofte forgesas akordigi la pluralon, kaj la akuzativon. Pli sukcesaj estas tiuj lernantoj, kiuj flue parolas kun kelkaj malgrandaj eraroj, ol tiuj kiuj ne kuraĝas erari, sekve multe silentas, ĉar unue volas finkonstrui la ĝustan frazon en sia kapo. La ekzamenanto pro tio havos la impreson ke ili scias nenion, aŭ ne komprenis la demandon, kaj ne ĝisatendos ĝis ili elparolas la elpensitan kompleksegan respondon. Prefere oni uzu simplajn esprimojn, sed parolu flue kun eraroj.
  5. Mia ekzameno ne sukcesos. - Tio povas okazi, sed dum la ekzameno oni koncentriĝu pri la aktualaj taskoj, ne pri la ebla malsukceso. Oni provu konvinki la ekzamenanton, ke oni scias multon. La lernanto estu aktoro, kiu ludas la rolon de bone preparita lernanto, li nepre ne diru, ke li estas nervoza, ekscitita, li ŝajnigu memcertecon, ridetu, kondutu kuraĝe.

 

La instruantoj paroligu ofte la lernantojn, se temas pri grupo, paroli pri bildo, fari situaciojn eblas ankaŭ en paro. Ne gravas la eraroj, sed gravas, ke la lernantoj rankontu kiel eble multajn diversajn taskojn, kaj provu elturniĝi sen vortaro. La instruanto faru provekzamenon por siaj lernantoj, alkutimigu ilin al la etoso de la ekzameno. Dum unu kaj duon horo eblas provekzameni eĉ 10 lernantojn, dum unu ekzameniĝas la aliaj laboru en paroj, aŭ ricevu alian taskon.

 

Ne forgesu pri la laboratoria tasko. Dum la ekzameno antaŭ la komitato ĝenerale oni ricevas inter 30 kaj 40 poentojn, por sukceso necesas 42 poentoj mezgrade, sekve pri la sukceso de la ekzameno plej ofte ne decidas la komitato de ekzamenantoj, sed la solvo de la laboratoria tasko.

La kasedo "Laborszövegek" aĉeteblas por 950 forintoj, tie troviĝas 15 malnovaj, sed veraj laboratoriaj taskoj, aŭdeblas la voĉo de sinjoro Jáki same kiel dum la ekzamenaj tekstoj. Al la kasedo apartenas ankaŭ libreto, kiu enhavas la tekstojn, la demandojn kaj la solvojn. Per tiu materialo la lernantoj povas ekzerci ankaŭ memstare, hejme. La teksto trifoje estas aŭskultebla dum la ekzameno. Por eviti la timon eblas uzi ankau aliajn metodojn, ekzemple en Szombathely la sama rozkolora porketo estas uzata de multaj lernantoj, kiu alportas bonŝancon.

 

© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj