PLI OL KVINDEK

enhavlisto   kovrilo   2a pagho

Vana Sopiro

Ho Kabe, nur unu vorton:
De kie vi prenis la forton
por fuĝi el tiu ĝangalo
de pri-Esperanta batalo?

Al Zamenhof fide mi sekvis,
sed ili kruele min vekis
el sonĝo pli bela ol vera:
jes, ne plu mi restas espera
pri solvo de lingvo-problemoj,
se tiaj nun tekstas la temoj:

Eraroj ĉe Zamenhof, svarmaj,
jes! tiel aŭ tiom alarmaj,
de juna ĝis plej alta aĝo
abundas sur ĉiu paĝo!

Kuraĝe li novajn pres-tipojn
ekuzis, sed la participojn?
La tempojn li povis nur fuŝi.
Kunmetojn necesas retuŝi.
(Nu, vivas ni plu en konsento
pri parto de la Fundamento).

Ja rajtas mi resti aktiva,
sed ne per verbig' adjektiva.

Jen unu lamentas pri nomoj
de internaciaj gehomoj,
do ŝutas "-o, -ino" pandore;
alia mal-malas rigore.
Kaj tria pri ortografi'
sin montras noviga geni'.
Li simple ĉapelojn forigas,
al novaj literoj instigas.

Du specojn de la artikolo
trumpetas Monate la skolo
(- ni al la komencoj revenas! -);
eĉ l'Akademio subtenas
l'amikojn de l' lingvo pri l'temo;
ne ĝenas ĉi-speca novemo:
du estas ja pli ol nur unu,
do l'la kaj la la pace kunu.
Pli vervas kun rav' melodi',
se ĝia ornam' elizi'.

Kaj kvina inventas vortetojn
por doni precizajn portretojn
de ĉiaj nuancoj naciaj,
do pliaj kaj pliaj kaj pliaj.

Kaj sesa, kaj sepa, sen fino!
provokas el mensa rutino.
Ĉu tia sin montras la viva
lingvaĵo de grup' kolektiva?
Ĉu tiel la tempo forfluu?
Ĉu mi aliloke konstruu?

Do kion mi plu diru krome?
Ĝistede, ĝisnaŭze, ĝisvome
mi sentas pikadon kaj mordon
kaj serĉas eliran pordon.

Sed eĉ se mi ĉion malbenas,
la lingvo min tamen katenas.
Ho Kabe, nur unu vorton:
De kie vi prenis la forton?

Adolf Burkhardt 1989

("Kabe" - d-ro Kazimierz Bein, unua stilisto de Esperanto, en 1911 plene kaj senrevene forlasis la Esperanto-movadon) <Iltis-Forumo I(1989)2>


KovriloEnhavlistoDua Paĝo