PLI OL KVINDEK

2a pagho   kovrilo   4a pagho

Al la Esperanto-Rondo en Gechingen

Dum la Trajnon ni admiras,
ĝi anhele tiras, tiras,
- perdis jam vagonojn kvar
ĉe la kuro tra la jar'.
Plu veturas kupraj radoj
kun la dolĉaj ĉokoladoj,
per poemoj nin regalas,
- dum silento nin vualas!

Honte, ke ĝis nun la Muzo
Esperanta per rifuzo
aĉe spitis nian volon
doni al dankem' parolon!

Krome, nun Amarilido,
pompa kvazaŭ por princido,
ruĝ-majeste tronas sur
festa tablo ĉe la mur',
korojn kaj okulojn havas
daŭre, firme en la Rondo,
diras ĝi per flor' kaj frondo.

Karaj! ŝajnas, ke kun "danko"
nun rimiĝas sole "manko":
Jes, la vortoj mankas vere
por vin danki eĉ modere.
Simple diru ni ĉe l'fin':
Multe vi ĝojigis nin!

ABh Bissingen, 18 aprilo 1973

(adiaŭe, la Rondo donacis vagonaron faritan el pralinoj kun po unu poemo alkroĉita por ĉiu el la 12 monatoj, kaj grandan florantan amarilidon)


Dua PaĝoEnhavlistoKvara Paĝo