PLI OL KVINDEK | |
Pasis la kongreso glore
kiun Kalle plej fervore
por la KELI-rond' preparis.
Tempon, ŝviton li ne ŝparis.
Liajn preĝojn Di' aŭkultis,
eĉ se foje homoj stultis.
Danki volas mi egale
nun al Stina kaj al Kalle
pro la kromaj kadraj tagoj
en la urb' de belaj lagoj,
Sveda urb' Jerusalemo,
hejmo de l' amik' Buremo.
Iras mi kun dank' senfina
for de Kalle kaj de Stina.ABh 19/20 kaj 25/27 julio 1991 (por la gastlibro de Stina kaj Kalle Buremo en Jököping, post la 41-a Internacia Kongreso de KELI)