Al Bernhard Eichkorn 60-jara
Por la 22-a de Marto, 1994
Havos en la sekva marta mardo
sesdek jarojn Don Bernardo
Tial nun turniĝas la rigardo
kun gratuloj al Bernardo
Ni salutas vin kun ĝoja ardo
frato kaj amik' Bernardo
Vere, devus fari bona bardo
sesdek versojn por Bernardo
Sed ĉu tia larĝa vers-bombardo
povus plaĉi al Bernardo?
En decembro kuŝis sur brankardo
la malsana Don Bernardo
Ja minace montris la ponardo
tro-labora al Bernardo
Inter floroj ankaŭ dorna kardo
sin prezentis al Bernardo
Nur mielo nun, nur dolĉa nardo
vin vizitu, ho Bernardo
Ree en angul' aŭ sur bulvardo
kantu l'voĉo de Bernardo
Koraj dankoj, pli ol miliardo,
alfluadu al Bernardo
Alte flirtu fide al standardo
de espero por Bernardo
Revidiĝu ni en paca ĉardo
aŭ en klostro kun Bernardo
Firme restu plu ĉe l'avangardo
ekumena, ho Bernardo!
Tenu Dio vin sub bona gardo,
kara frato Don Bernardo
Kvara Paĝo — Enhavlisto — Sesa Paĝo