Wenn jeder eine Blume pflanzte
Se ĉiu unu floron plantus,
ĉiu homo sur ĉi ter',
kaj, anstataŭ pafi, dancus,
pagus per ridet', ne per moner';
se ĉiu al alia varmon donus
kaj pri forto ne plu fanfaronus;
se neniu plu alian pikus,
en mensogon ne plu sin implikus;
se la oldaj iĝus kiel junaj,
ŝarĝojn portus en strebadoj kunaj;
se fareblus tiuj "se" precize,
ja ne vivus ni jam paradize.
Tamen, kion la milit-amoko
preskaŭ fuŝis, komenciĝus: hom-epoko!
Vortoj: Peter Härtling
El la Germana trad. ABh 1985
<Dia Regno (1986)1/2> <FONTO 17(1997)203>
Naŭa Paĝo — Enhavlisto — Dek-unua Paĝo